PMA

Kion Esperanto donas al infanoj?

lernantoj

Antaŭ kelkaj jaroj la veterana esperantisto Hou Zhiping, iama sperta ĵurnalisto de “El Popola Ĉinio”, post detala esploro pri instruado de Esperanto ĉe la Baiyangshu-strata Lernejo en la urbo Taiyuan, esprimis profundan demandon: “Kiajn ŝanĝojn en la pensado havis la infanoj? Ĉu tio kongruas kun via komenca intenco?” Por respondi ĉi tiun esencan demandon, mi volas dividi kortuŝan rakonton.

En malvarma decembra vespero instruistino Zhang Hui (Belala) subite sendis al mi mesaĝon per WeChat:

Ĉi-tage dum la lernejradia programo, mi intervjuis kelkajn sesaklasanojn el grupo tri pri iliaj spertoj pri Esperanto. Komence la infanoj vigle rakontis pri kulturaj agadoj kaj kreitaj programeroj – ha, kiel vive ili priskribis! Sed subite knabo ekparolis pri tio, ke ĉi tiu estos ilia lasta partopreno en Esperanto-Kultura Semajno. Lia voĉo subite maltrafiĝis, kaj larmoj fluis. Tuj la tuta grupo ekploris kune.

Jen la unua fojo, kiam mi reale sentis la profundan emociligon, kiun ili formis kun Esperanto dum ses jaroj. Sen skribitaj tekstoj aŭ antaŭpreparo, iliaj vortoj fluis rekte el la koro. Eĉ mi ne povis deteni larmojn. Konstante ni ĉiam konsideris Esperanton kiel kurson, sed fakte ĝi fariĝis nevidebla emocia ligilo inter infanoj, gepatroj kaj lernejo. La kulturo de Esperanto jam radikiĝis en iliaj koroj. Kiel instruisto, mi dankas Esperanton pro tio, ke ĝi kreis tian fortan interligon inter ni. Eĉ post ilia diplomiĝo, mi certas, ke Esperanto ĉiam vokos ilin. Se okazo venos, ili certe daŭrigos lerni kaj fieros prezenti ĝin al aliaj.

Mi tuj aperigis ĉi tiun rakonton en la estrara WeChat-grupo de ĈEL. Iama sekretario Wang Ruixiang, profunde kortuŝita, petis publikigon en la asocia retejo.

La instruistino Zhang Hui denove mesaĝis:

Iu saĝulo diris, ke edukado estas arbo skuanta alian arbon, nubo puŝanta alian nubon, animo vekanta alian animon. Antaŭe mi komprenis tion nur teorie, sed hodiaŭ mi ĝin vidis vive. Dum ses jaroj, unu instruisto vekis infanon, kiu siavice vekis aliajn. La animoj de tiuj infanoj jam fandiĝis kun Esperanto – sen vortaj deklaroj aŭ paroladoj. Ili forflugos al la mondo portante la kvalitojn kultivitajn en nia lernejo, kiel steloj leviĝantaj al ĉielo. Kaj ni ĉiam povos vidi ilian brilon.

Jen la vera efiko de Esperanto: ne nur vortprovizo aŭ gramatikaj strukturoj, sed profunda transformo de la pensmaniero kaj sentmaniero. Tio superas ĉiujn niajn antaŭvidadojn kiam ni komencis la eksperimentan instruadon. Nia komenca celo estis pragmata – helpi en fremdlingva lernado. Sed ni malkovris, ke la influo de Esperanto al la lerneja komunumo jam transpaŝis la limojn de simpla komunikilo. Ĝi malfermis pli vastan mondon, donis novan perspektivon por kompreni la homaron. Mi diris dum la Dua Esperanto-Kultura Semajno: “La lernantoj de la Baiyangshu-strata Lernejo devas posedi ne nur diligentecon kaj sindonemon, sed ankaŭ kosmopolitan vidkampon, grandan koron kaj ideon pri egala amo”. Tio estas ne nur edukdeziro, sed fakta rezulto atingita per la praktiko de Esperanto-instruado.

Jen la nemateria heredaĵo, kiun Esperanto transdonas al nova generacio – ponton inter kulturoj, komprenemon pri diverseco, kaj kuraĝon por kosmopolita vivo. Ĉi tio estas donaco multe pli valora ol ajna lingva scipovo.

Jado (Wei Yubin)

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №1 (323).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/chinio-19/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Kion Esperanto donas al infanoj? appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta