Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2025
Jubileas en aprilo Sten Johansson (75 jaroj), Peter Zilvar (75) kaj Jacques Le Puil (85). Ni gratulas kaj bondeziras!
1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Sten Johansson (Júhanson, 1950-1966- ), sveda urbadministreja oficisto, verkisto kaj esperantisto; redaktoro de la junulara revueto “Kvinpinto” (1969-71), plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA, kreinto de la literatura retejo OLE (http://literaturo.esperanto.net); aŭtoro de 29 libroj en Esperanto kaj de kvar en la sveda lingvo; tradukinto de 21 libroj el la sveda en Esperanton kaj de novelaro (24 verkoj) el Esperanto en la svedan; laŭreato de la Diplomo de UEA pri Elstara Arta Agado (2014), laŭreato de la premio de la fondaĵo Grabowski (2018), laŭreato de la Laŭro de la Akademio (2022) pro la romano “Sesdek ok”; lia krimromano “Memor’ mortiga” (2003) ricevis la premion La Verko de la Jaro 2004.
• Legu pli en la retejo OLE http://literaturo.esperanto.net/autor/johansson.html.
3. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Georgij Nikolajeviĉ Teterin (Тетерин, 1905-1921-1972), sovetunia inĝeniero kaj superlerneja instruisto de radiokomunikado kaj aktiva esperantisto; unu el la refondintoj de la Esperanto-movado en Peterburgo meze de la 1950aj jaroj, prezidanto de la Leningrada Esperanto-Klubo, kunaŭtoro (kun Z. Semjonova) de lernolibro de Esperanto (1958).
11. Antaŭ 40 jaroj mortis Vilho Setälä (1892-1906-1985), pioniro de la finnlanda fotoarto, kreinto de la finnlingva fotoleksiko, kaj la plej konata finna esperantisto; sekretario (1918-22) kaj prezidanto (1955-65) de Esperanto-Asocio de Finnlando, ĝenerala sekretario de la 14a UK (Helsinko, 1922), fondinto kaj redaktoro de “Esperanta Finnlando” (1918-73, kun paŭzoj); komitatano de UEA (1920-63), membro de la Akademio de Esperanto (1930-85); aŭtoro de pluraj vortaroj, lernolibroj kaj libroj en/pri Esperanto inkluzive de la finna-Esperanta vortaro (1923) kun pli ol 30 mil kapvortoj kaj lernolibro “Privilegia vojo al lingvoscio: Esperanto” kun kvar internaciaj, tri finnaj kaj du svedaj eldonoj; honora membro de UEA (1933), honora prezidanto de EAF (1979).
• Legu pli en la enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro” (p. 255-257).
12. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Erich-Dieter Krause (1935-1947-2023), germana lingvisto, leksikografo kaj esperantisto; aŭtoro de Esperantaj vortaroj, laste de la 1679-paĝa “Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto” (2007), 1512-paĝa “Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch in zwei Bänden” (2018) kaj 2511-paĝa “Vollständiges Wörterbuch Deutsch-Esperanto in drei Bänden” (2023); membro de la Akademio de Esperanto (1986-2023).
14. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Stanisław Karolczyk (1890-1907-1965), pola oficisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Eska, refondinto, eldonanto kaj redaktoro de “Pola Esperantisto” (1922-26), kelkatempa prezidanto de Pola Esperantista Societo; tradukinto de pluraj polaj beletraĵoj kaj unu el la du aŭtoroj (kun S. Braun) de la poemaro “Unuaj agordoj” (1912); membro de la Akademio de Esperanto (1948-53).
14. Antaŭ 108 jaroj mortis Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof (Заменгоф, 1859-1887-1917), ruslanda juda okulkuracisto, aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto (1887) kaj de aliaj lerniloj, tradukinto de pluraj beletraĵoj kaj de la Malnova Testamento, redaktoro de la unua Esperanto-gazeto “(La) Esperantisto” (1889-95), fondinto de la religia-etika doktrino homaranismo.
• Legu pli en la enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro” (p. 304-306). Pri la lastaj jaroj de Zamenhof legu en la artikolo “Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…” de Aleksander Korĵenkov https://sezonoj.ru/2021/04/zamenhof-26.
19. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov (Сахаров, 1865-1904-1942/43), impostoficisto, instruisto kaj esperantisto; la unua profesia esperantisto en Ruslando, fondinto de la librejo (vendejo kaj eldonejo) Esperanto (1907) kaj de la gazeto “La Ondo de Esperanto”, kiun li eldonis kaj (kun)redaktis (1909-17); kompilinto de ses didaktikaj libr(et)oj (lernolibro, du vortaroj, ŝlosilo, frazlibro kaj krestomatio), kiuj en 1916 aperis kiel 448-paĝa volumo “Весь язык Эсперанто” (La tuta lingvo Esperanto), aŭtoro de la satira novelo “Superforta ambicio” (1913) kaj de “Rememoroj de centprocenta esperantisto” (posteume, 1993).
• Legu pli en la enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro” (p. 246-247).
19. Antaŭ 100 jaroj la unua Internacia Kongreso de Radio-Amatoroj (Parizo, 1925) akceptis Esperanton kiel sian internacian helplingvon apud la uzataj naciaj lingvoj kaj rekomendis al la radio-amatoroj studi kaj uzi Esperanton.
20. Antaŭ 15 jaroj mortis Duilio Magnani (1928-1969-2010), itala romkatolika pastro kaj esperantisto; prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE, 1979-95), fondinto de Centro Esperantista Rimina – Ekumena kaj Solidara (2004) por agado en malriĉaj landoj, iniciatinto de mozaikoj kun Esperanto-skribaĵoj en la preĝejo de S-taj Johano kaj Paŭlo en Rimini, kiun oni neoficiale nomas Katedralo de esperantistoj; aŭtoro de la ilustrita libro “Paroĥa preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini” (2001); honora prezidanto de IKUE (1995), honora membro de UEA (2005), laŭreato de la premio Deguĉi (2007).
• Legu pli en la enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro” (p. 187-188).
23. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov (Поcтников, 1880–1907-1925), rusa oficiro kaj esperantisto; propagandisto de Esperanto, kunfondinto (1908) kaj prezidanto (1909-11) de Ruslanda Esperantista Ligo fermita post lia aresto, refondinto kaj eldonanto de “Ruslanda Esperantisto” (1909-10), ĉeforganizinto de la unua Ruslanda Esperanto-Kongreso (Peterburgo, 1910), fondinto de Universala Ligo (1910).
• Legu pli en la enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro” (p. 233-234).
25. Antaŭ 20 jaroj mortis Itô Kanzi (1918-1959-2005), japana eldonisto kaj esperantisto, aŭtoro de okvoluma japanlingva romano pri Zamenhof (1967-83); kolektinta kaj editorinta kun la pseŭdonimo Ludovikito verkojn kaj tradukojn de Zamenhof, aliajn tiutempajn dokumentojn, presaĵojn kaj leterojn kadre de la 58-voluma serio; honora membro de UEA (1990), laŭreato de la Esperanto-Kulturpremio de la urbo Aalen kaj FAME-Fondaĵo (1991).
• Legu pli en la enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro” (p. 139-140).
25. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Peter Zilvar (1950-1972- ), germana administranto, asekuristo kaj esperantisto; gvidanto de GEA-Filio por Klerigado kaj Kulturo = Esperanto-Centro Herzberg / Interkultura Centro Herzberg (ICH) ekde ĝia fondo en 2004; ekde la proklamo de Herzberg am Harz kiel “la Esperanto-urbo” kunordiganto de la varia por kaj per-Esperanta agado en la urbo; aŭtoro de centoj da priesperantaj artikoloj kaj de du libroj en Esperanto; honora membro de GEA (2008), la Esperantisto de la Jaro 2007.
• Legu pli en la enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro” (p. 307-308).
27. Antaŭ 40 jaroj mortis Lajos Kökény (1897-1919-1985), hungara instruisto, stenografo kaj esperantisto, prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1941-47); redaktoro de “Hungara Heroldo” (1928-30, 1935-36), “Hungara Vivo” (1961-68) kaj “Hungara Esperantisto” (1971-73), redaktoro de la duvoluma “Enciklopedio de Esperanto” (1934-35); aŭtoro de kelkaj libroj en/pri Esperanto; honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (1978), honora membro de UEA (1980).
• Legu pli en la enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro” (p. 157-159).
28. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Jacques Le Puil (1940-1958- ), franca diversprofesiulo, kantisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Ĵak Le Puil kaj Ĵak Lepŭil’; ofta koncertanto en Esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kantisto kaj muzikisto en ses muzikaj albumoj (“Danĝera ul’”, 1977; “Revenas mi”, 1984; “De Pont-Aven al Varsovi’”, 1985; “Ne donu tro”, 1994; “Mi estas”, 2004; “Sen elizi’”, 2014); kunfondinto (1976) kaj ĝisnuna redaktoro de “La KancerKliniko;” ĉefredaktoro de “Grand dictionnaire français-espéranto” (kun J.-P. Danvy k. a., 1992), tradukinto de pluraj libroj; laŭreato de la premio de OSIEK (2007) kaj de la Diplomo de UEA pri Elstara Arta Agado (2015).
• Legu pli en la enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro” (p. 175-177).
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu listo de jubileoj por aprilo 2025, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №1 (323).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/aprilo-9/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.
