PMA

Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?

Artefarita intelekto helpas riĉigi la Esperanto-kulturon. Tion opinias Georg Jähnig, kiu uzis AI-ilon por muzikigi poemojn de Zamenhof. Sed ĉu muzikaĵoj kreitaj tiel vere apartenas al la Esperanto-kulturo?

Zamenhof kun moderna aspekto sur la kovrila bildo de la nova albumo.

Ĵus aperis en la reto Ludovika Poezio – muzikalbumo kreita per artefarita intelekto fare de Georg Jähnig, germana esperantisto loĝanta en Prago. Laŭ li temas pri la unua muzikalbumo en Esperanto, kiu estas kreita per AI.

La albumo estas la unua ero en la projekto Nova Tonaro, de Georg Jähnig. Ĝi tamen ne estas la unua muzika projekto en Esperanto produktita per AI – pliaj eksperimentaj verkoj de alia aŭtoro troveblas ĉe Bitoj kaj Dopamino.

La nova albumo enhavas dek kantojn en tre diversa stilo, de roko kaj diskoteka muziko ĝis ĵazo kaj balado. La tekstoj de la kantoj baziĝas sur poemoj de Zamenhof. Aperas interalie funka versio de Ho mia kor’, ĵaza versio de Al la fratoj kaj energia tekno-versio de En sonĝo princinon mi vidis.

La albumo estas “senpage disponebla en streaming-servoj kiel Spotify, Apple Music kaj YouTube ktp, por ke ĉiuj povu sperti la eksperimentan kombinaĵon de Zamenhofa poezio kaj modernaj muzikaj ĝenroj”, Georg Jähnig skribas en gazetara komuniko.

Libera Folio: Ĉu vi volus rakonti, kun kiu celo vi kreis la muzikaĵojn, kaj ĉu vi kredas, ke esperantistoj volos aŭskulti muzikaĵojn kreitajn per AI?

– Certe. Mi eltrovis la ilon Suno antaŭ unu jaro kaj tuj ŝategis kiel facile oni povas krei sufiĉe altnivelan muzikon. Kaj komencis krei mallongajn kantojn por amikoj, kiujn ankaŭ ili ŝatis.

– Intertempe, la kvalito de Suno ege kreskis, kaj mi kredis, ke tia muziko povas plaĉi eĉ pli al multe da homoj. Ĉefe inter parolantoj de relative malgrandaj lingvoj, la homforto estas nevasta, do ankoraŭ ne ekzistas tiom da specifaj Esperantaj muzakaĵoj, ekzemple en funko, triphopo aŭ etosmuziko, laŭ mia scio. AI tie povas facile helpi kreskigi la proponadon kaj tiel riĉigi la Esperanto-kulturon.

Sed ĉu produktoj kreitaj per AI vere estas Esperanto-kulturo?

– Kial ili ne estu?

Nu, la demando estas ĉu produktoj kreitaj per AI entute estas kulturo, aŭ io tute alia.

– Mi kredas ke plej gravas la rezulto: ĉu eblas ĝui, aŭskulti AI-kreitan muzikon aŭ danci al ĝi? Certe jes. Ĉu AI-kreinto povas verki sian propran tekston kaj nur uzi AI por krei nur la muzikon? Ankaŭ jes. Imagu kiom da esperantistoj eble tute ne konis la poezion de Zamenhof kaj nun povos eltrovi ĝin.

– Laŭ mi tio estas iom la sama debato kiel kiam aperis elektronikaj muzikiloj. Kaj la demando iom similas al “Ĉu Esperanto entute estas lingvo, aŭ io tute alia?”

Deixe uma resposta