Albumeto agrabla sone, sed malriĉa je enhavo
Tim. Bela vivo: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2024.
La aŭtoro de la recenzata albumo kaŝas sin malantaŭ pseŭdonimo TIM, sed, espereble, mi ne faros grandan krimon, se mi tuj prezentos lian veran nomon. Li estas Thimoty Gallego Pineda, jam ne tro nova kaj tial pli-malpli konata Esperanto-muzikisto, devenanta el Kolombio (sed pasiginta multajn jarojn en Eŭropo).
Li debutis kiel Esperanto-muzikisto kaj aŭtoro en 2018 dum la IJK, okazinta en Badajoz (Hispanio), kaj tuj akiris ioman popularecon, kio sekvigis kelkajn pliajn liajn prezentojn dum eŭropaj Esperanto-renkontiĝoj. Lia unua albumeto Vaganto (kun ses pecoj), estis eldonita de Vinilkosmo somere 2020. Kaj jen venas la dua albumeto Bona vivo same kun ses pecoj, sed fakte temas pri kvin kantoj, dum la aldona fragmento estas nur karaokea versio de la kanto Amorantoj.
Ĉiuj kantoj estis verkitaj kaj komponitaj de la artisto mem (escepte de unu teksto, Fino de la Tempo, aŭtorita de Miguel Gutiérrez, kiu respondecis ankaŭ pri la lingva polurado de ĉiuj aliaj tekstoj); ankaŭ pri la muzikado respondecis la aŭtoro mem (kun okaza partopreno de Marcus Ganado pri drumoj), do temas pri vere intime aŭtora kaj soloista projekto. La domina muzika stilo de la albumo estas nelaŭta, iom milda, melankolia kaj minora “sendependa” pop-roko, spicita per “ambienta” (ŝveb-sona) koloro.
Malgraŭ la entute bona kaj ekvilibra (eĉ, mi konfesas, iom sorĉa!) sono, al la muzikoj mankas eĉ iomete atentokaptaj melodioj; ĉiu peco impresas iom gume kaj viskoze (interalie – pro multaj ripetoj muzikaj kaj tekstaj), tute mankas iu muzika intrigo aŭ evoluo. Rezultas do nur-por-fona muziko, apenaŭ interesa ĉe atenta aŭskultado. Mi ege bedaŭrus malĝojigi la artiston kaj liajn fanojn, sed mia impreso post kelkfoja traaŭskulto estas certa kaj definitiva: malgraŭ la ĝenerale agrabla sono la albumo fakte prezentas nur tedetan muzikaĵ-kolekton…
La tekstoj estas eĉ pli senpovaj, ol la muzikoj, mankas al ili ritmoj kaj rimoj. Temas pri prozaj impresoj, rememoroj, sopiroj, revoj kaj imagoj pri amo kaj amorado fone de naturaj pejzaĝeroj kiel pluvo, nokto, ĉemara sablo, sunsubiro, steloj ktp. La teksto de la lasta kanto (Fino de la Tempo de Miguel Gutiérrez) estas multe pli klara kaj impresa, ol la originalaj tekstoj de la ĉefaŭtoro, sed ankaŭ ĝi neniel estas elstara kantoteksto. Eĉ malgraŭ la absoluta lozeco de la tekstoj, la aŭtoro ne sukcesis eviti kelkajn mislokitajn akcentojn (vera plago por la plimulto de Esperanto-kantoj!). Feliĉe, almenaŭ ĉiuj akuzativoj ŝajnas stari sur la ĝusta loko. La agrabla voĉo de la kantisto (ŝajnas al mi, ke oni ja povus fari ĝin iom pli laŭta kaj reliefa dum la miksado) bone kongruas kun la muzikoj, sed ne povas savi la albumeton el evidenta trosimpleco.
La ĝenerala sono de la albumeto ja plaĉis al mia orelo, sed la tuto estas tamen evidente malriĉa kaj nesufiĉa por komplezi ne nur la orelon, sed ankaŭ la menson. Mi do prezentos iom strangan resumon: sone kaj fone la albumo tute bonas, sed eĉ minimumaj penoj pri pli atenta aŭskultado jam detruas la unuan impreson. Al la ŝatantoj de fona Esperanto-muziko la albumeto taŭgos kaj eble eĉ plaĉos; sed tiuj, kiuj adoras pli-malpli riĉan, sencohavan kaj artoplenan Esperanto-muzikon, prefere zorgu pri iu alia mendo.
Paŭlo Moĵajevo
Ĉi tiu recenzo aperis en la septembra/aŭtuna eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №3 (321).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/recenzo-154/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Albumeto agrabla sone, sed malriĉa je enhavo appeared first on La Ondo de Esperanto.