Esperanto prosperas en Malagasio
De la 22a ĝis la 27a de februaro okazis la Malagasa Esperanto-Seminario en Antananarivo. Ĝin partoprenis 40 plejparte junaj malagasoj, kaj du eŭropanoj: Laima Vilkelė el Litovio kaj mi el Germanio. Ni atingis nian seminariejon tra etaj, parte marĉaj vojoj, kaj venis al fabela pejzaĝo: Nia seminariejo situis en belega parko ĉe la bordo de lago. Tiun ĉi ejon ankoraŭ elektis pastorino Miora Reveloharison, kiu tamen, ricevinte postdoktoriĝan esplorstipendion ĉe la Universitato de Lausanne en Svislando, ne povis mem ĉeesti nian aranĝon. Ĉeestis tamen ŝia filo Jonathan kaj ŝia edzo pastoro Poina, kiu grave helpis per veturigoj kaj gvido de la kuireja servo.
Bonŝance troviĝis por Miora posteulino, kiu brile ĉeforganizis nian seminarion: Ranja Zafinifotsy, kies organizaj kapabloj impresis ankaŭ neesperantistojn. En 2023 en la aĝo de nur 26 jaroj franca fondaĵo nomumis ŝin direktorino de lernejo kun preskaŭ 300 infanoj en malriĉega kvartalo en la sudo de Antananarivo. Ranja ne nur mem instruas Esperanton en sia lernejo kaj en sia granda parencaro, sed ŝi ankaŭ instigis jam kvin el siaj lernantoj instrui la lingvon. La interesiĝo pri la lingvo, precipe inter malagasaj junulinoj, estas sufiĉe granda.
La unua duono de la seminario estis dediĉita al trejnado de instruistoj kaj al kultura interŝanĝo. La plej sperta malagasa esperantisto, Henriel Fidilalao, trejnis kvin junajn instruistojn. Pluraj malagasaj partoprenantoj unuafoje prelegis en Esperanto, prezentante sian etnon aŭ malagasajn kulturaĵojn. Ekzemple, prelego pri malagasa tradicia geedziĝo instigis nin al diskutoj pri infanaj geedziĝoj kaj egalrajteco inter viroj kaj virinoj. Laima prezentis la litovan kulturon. Kiel profesia edukistino, ŝi instruis ankaŭ diversajn ludojn. La malagasaj gejunuloj aparte entuziasmiĝis lerni, sub ŝia gvido, la dancadon de polko.
Transdono de atestiloj pri trejnado al kvin novaj Esperanto-instruistoj.
Mi mem prelegis, ekzemple, pri tio, kiel Esperanto povas helpi al paco, socia justeco kaj ekologio. Rilate al ĉi-lasta temo surprizis min, ke ŝajne neniu malagaso aŭdis, ekzemple, pri Greta Thunberg kaj (tikla temo ankaŭ por mi!) pri flughonto.
La dua duono de nia renkontiĝo estis Kristana Seminario. Ni elektis por ĝi la temon “Virinoj en la Biblio kaj en la nuntempa mondo”. Malagasaj partoprenantinoj prezentis gravajn virinojn el la Biblio, kaj mi mem prelegis pri “Virinoj en kristana pentroarto”, interpretante famajn verkojn de italaj renesancaj pentristoj. Ni multe diskutis pri la nuntempa situacio de virinoj en Malagasio. Aparte ŝoka estis por mi, ke ĉiuj anoj de nia seminario konsentis pri la takso, ke en Malagasio 50-70% de la edzinoj estas batataj de siaj edzoj. Viglaj diskutoj okazis ankaŭ pri seksa perforto en Malagasio kaj pri ties kaŭzoj kaj solvoj.
Ĉiutage post la vespermanĝo komenciĝis kantorondo. Aparte ni ĉiuj ŝatis kanti kaj danci laŭ la kanto “Vi levas min” (You raise me up) de Amira Chun, kiun ĉiu povas libere rigardi kiel himnon pri amikeco – aŭ pri Jesuo. Ni kutimis enlitiĝi frue por ĝui venontmatene la pluan kunestadon kun niaj geamikoj en mirinde bela pejzaĝo. Antaŭ unu jaron en la Kristana Esperanto-Seminario mi povis bone interparoli nur kun kelkaj partoprenantoj, sed ĉi-foje mi kaj ankaŭ Laima sukcesis interparoli en Esperanto kun ĉiu.
Nia seminariejo disponis pri propra naĝejo, kiu ebligis al ni senti nin kvazaŭ en paradizo. Iuj malagasaj gejunuloj estis feliĉaj pro tio, ke danke al Esperanto ili povis unuafoje en sia vivo viziti naĝejon. “Mi amuziĝis kvazaŭ frenezulo”, – skribis malagasa junulino, – “la ludoj, la naĝado… Ĝuste kion mi volas en la vivo: preĝi, glori Dion, lerni profunde Esperanton, dividi, havi novajn geamikojn, manĝi sufiĉe, amuziĝi”.
Efektive la etoso en la seminario estis eksterordinare amika kaj harmonia. Mi ŝategis kunlabori kun mia anima fratino Ranja, kaj ĝojis, ke danke al subteno de la germana KELI-sekcio kaj de esperantistoj precipe el Germanio kaj Britio, mi povis promesi al ŝi kovri la financan deficiton de la aranĝo (kies sumaj kostoj, kun T-ĉemizoj kaj belegaj seminariaj broŝuroj, estis ĉ. 4.000€). Ja en lando, kie 80% de la loĝantoj devas vivi de malpli ol 2€ tage, eblis preni nur simbolan kotizon de la partoprenantoj.
Post la seminario Laima kaj mi ankoraŭ gastis du tagojn ĉe la familio de Ranja, kaj ni ĉiuj kune vizitis belegan parkon, en kiu naŭ specioj de lemuroj vivas sufiĉe libere. Reveninte al Eŭropo, mi jam sopiras reveni al Malagasio. Ranja kaj mi jam planas organizi similan seminarion post unu jaro, eble tiam kun la temo “Kristanaj valoroj en la nuna tempo”. Ekzistas ankaŭ la ideo igi tian seminarion pli alloga por eksterlandanoj, komencante ĝin per kuna restado (tamen nur kun malmultaj, elektitaj malagasoj) en bona hotelo kun komunaj ekskursoj; sekvus seminario en malmultekosta ejo (kun nur malvarma akvo en la duŝejoj). Eble ni tiam nomos ĝin “Internacia Lemura Renkontiĝo”. Kiel ajn ni decidos, mi certe revenos. Malgraŭ flughonto.
Ulrich Matthias
Noto:
Flughonto estas la honto uzi aviadilon pro ties negativa efiko al la klimato. (U. M.)
Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №1 (323).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/afriko-51/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Esperanto prosperas en Malagasio appeared first on La Ondo de Esperanto.