Studsesio de TEJO en Budapeŝto
La 3-7an de februaro 2025 okazis nova studsesio de TEJO ĉe la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto. La studsesio, organizinta pere de la subteno de la Junulara Departementejo de la Konsilio de Eŭropo (KdE), havis la titolon “Kunaj por aktiva junulara partopreno: Forigante barojn por inkluziveco kaj kontraŭbatalo de diskriminacio en Eŭropo”.
Dum la studsesio partoprenis 24 junuloj el diversaj eŭropaj kaj neeŭropaj landoj egale dividitaj inter Esperanto-parolantoj kaj ne-Esperanto-parolantoj plus kvin faciligantoj. Pro tio, la du oficialaj laborlingvoj de la studsesioj estis Esperanto kaj la angla kaj unu el la plej interesaj apartaĵoj de la tutaj laborsesioj estis la ebleco havi tujan interpretadon per kapaŭskultiloj, provizita de du profesiaj interpretistoj, Jack Fordon kaj Oscar Hughes, kiuj ankaŭ aktivas en la TEJO-medio kiel esperantistoj; tiu ĉi sistemo ebligis al partoprenantoj plene sinesprimi kaj havi la eblecon ankaŭ klopodi lerni esprimmanierojn de unu lingvo al la alia, specife por la multaj anglaparolantoj kiuj interesiĝis pri lerni Esperanton antaŭ kaj dum la studsesio mem.
La temo de la studsesio estis dividita inter diversaj subtemoj kaj laborsesieroj dum la tuta semajno kaj la aktivaĵoj okazis per neformalaj edukadaj metodologioj, kiuj estas instrumaniero kiu ĉefe inkludas ludojn, debatojn, simuladojn kaj aliajn diversajn agadojn, kiuj praktike aliras teoriajn temojn komence donitajn al partoprenantoj.
En la unua tago de la studsesio, post prezentado de la faciligantoj kaj eksplikado de la teĥnikaj detaloj pri la studsesio, oni fokusiĝis pri kreado de laborgrupetoj por konstruado de teamsenteco kaj por ekpritrakti la temojn de migrado kaj forigo de baroj inter popoloj ankaŭ pere de rolludoj kaj kreado de paperskemoj.
Dum la sekva tago je la mateno oni fokusiĝis pri lernado de bazaj informoj pri homaj rajtoj kaj oni faris analizon pri diversaj manieroj por akiri pli da socia inkludemo. Dum la posttagmezo ni kune legis kelkajn erojn de la Rejkjavika deklaracio (kies subtitolo estas “kunaj ĉirkaŭ niaj valoroj”) kaj per tio ni ekis babilrondojn pri aktiva civitaneco kaj kiel pliboniĝi pri tio.
En la tria tago ni kune praktikis la ludon “Kukumio”, kies celo estas simuli per fantazia scenejo situacion de registaro kiu devas krei novan landon el kvar diversaj lingvokomunumoj kaj tiel atingi konsenton inter ĉiuj komunumoj kaj la registaro pri reformoj de la nova lando. La ludo bonege kongruis kun la temoj pritraktitaj dum antaŭaj tagoj kaj la grupoj vere bone interrilatis kaj rolis por plej bone profiti de la ludo por lerni, praktiki kaj ankaŭ amuziĝi.
Je la kvara tago de la studsesio TEJO sin prezentis montrante kio estas la organizo, kiujn aktivaĵojn ĝi havas kaj kiel ĝi agas en la esperantistaj kaj neesperantistaj junularaj movadoj, instigante la partoprenantojn demandi kaj retrokupli laŭ la prezento pri kiel TEJO povas plifari aŭ plibonigi en siaj aktivaĵoj. Poste oni sekvis interesan prezenton el la ĉefa gasto de la studsesio Gubaz Koberidze. Gubaz estas kartvela aktivisto kaj trejnisto kiu nuntempe fokusiĝas pri edukado en la kampo de junulara aktiveco rilate al sociaj kampanjoj, eksplikante kio praktike estas tiu ĉi aktivaĵo kaj montrante la ekzemplon de unu el siaj plej efikaj laboroj kunlabore kun KdE, la socia kampanjo “ne malamalparolo” (“no hate-speech” angle). Post tio, la partoprenantoj estis instigitaj elekti diversajn temojn kaj surbaze de tio krei laborgrupojn por krei ekzemplojn de socikampanjoj en sociaj medioj kaj retejoj, kiuj estis fine prezentitaj dum la posta tago.
Dum la lasta tago okazis la prezentado de la socikampanjoj kreitaj. La temoj de la socikampanjoj estis elektitaj surbaze de proponoj el ĉiuj partoprenantoj kiuj poste estis voĉdonitaj. Inter la plej elektitaj, mi persone ŝatis unu sociretejkampanjo pri sociaj baroj en Eŭropo al neeŭropanoj per anonima kolektado de ĝenaj spertoj de diskriminacio aŭ stereotipumado. Post tiu lasta sesio, la grupo partoprenis finan evolu- kaj retrokuplosesion post kiu okazis la oficiala fermo de la studsesio kun la disdono de la diplomoj al ĉiuj partoprenintoj.
Kompreneble, la grupo havis la eblon ankaŭ kunumi dum la vesperoj riĉaj je ludoj, aktivaĵoj kiel karaokeo kaj prezentadoj de manĝ- kaj trinkproduktoj el propraj landoj, ĝui la saŭnon kaj la aliajn spacojn de la ejo kaj viziti kune la tre belan urbon, kie la Eŭropa Junulara Centro lokiĝas vere proksime de la urbocentro.
Resume, mi persone multe ŝatis la studsesion kaj el ĝi mi multe lernis kaj nove spertis: mi jam estis interesita pri la temo mem pro miaj personaj spertoj el mia infaneco kaj mi multe kontentiĝis pri la sesioj kaj kiel ili estis mastrumitaj, pro la dividelekto de la temoj, kiel ili estis pritraktitaj kaj el la influoj de la faciligantoj kiuj multe helpis funkciigi la sesiojn en bona kaj efika etoso. Aldone, la grupo de partoprenantoj estis vere bunta kaj donis al mi multege da novaj perspektivoj pri kiel estas la vivo en aliaj partoj de Eŭropo kaj de la mondo kaj mi povis pli bone kompari kun mia vivsituacio por esti pli sentema pri ĉi tiuj temoj.
Giovanni De Lucia
volontulo de TEJO
Fonto: https://www.tejo.org/artikolo-tejo-studsesio-2025/
Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №4 (322).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02//
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Studsesio de TEJO en Budapeŝto appeared first on La Ondo de Esperanto.