PMA

Plia paŝo al ĝisdatigo, kvante kaj kvalite

JohanssonSten Johansson. Plia dozo da prozo. Dua literatura esearo. – Mondial: Novjorko, 2024. – 185 p.
Imagu, ke vi troviĝas en muzeo: de la muroj pendas, disigitaj unu de la aliaj, belegaj bildoj, diverstemaj kaj diversstilaj; la okulo simple transiras de unu al la alia, ne kuntrenante senton de kontinueco.

Tia vi vin sentas ĉe la legado de Plia dozo da prozo – dua literatura esearo (Mondial, 2024) de la sveda urbadministra oficisto Sten Johansson (1950), emeritiĝinta en 2014. Tia aŭtoro ne bezonas enkondukon; lia retejo OLE, fondita en 2000, enhavas centojn da ligoj al tekstoj kaj recenzoj de literaturaj verkoj. Kvankam ĝia dimensio estas ligita nur al verkistoj kiuj publikigis presitajn memstarajn librojn, do ne estas tie klasataj kiuj nur verkis, eĉ se abunde, en revuoj, kiel ekzemple Perla Martinelli aŭ Alessio Sacha Giordano aŭ mi mem, ĝi estas elstare reprezenta pri nia originala literaturo: plurmiloj da elementoj, citoj, ligoj. Ankaŭ la temo estas interpretata restrikte: mia nomo ne troviĝas tie kiel literatura aŭtoro, kvankam (kun)verkinto de Historio de la Esperanta Literaturo (HEL) kaj verkinto de Historio de la Akademio de Esperanto; same ne troviĝas, ekzemple, Alcalde, kiu aŭtoris historiaĵojn. La esperantlingva verkaro de Johansson (se ne paroli pri la svedlingva) ampleksas 26 originalajn librojn plus amason da malpli grandaj eroj (noveloj, eseoj) distie aperintajn, kaj dek ok tradukojn.

Nia muzeo do komenciĝas kiel laŭskema ripeto de jam aperinta esearo Proze-kroze (2013); en ĉi-lasta estis traktataj dek du verkistoj, en la nuna ili estas dek ses, kaj ankaŭ ĉi-foje Johansson startas per tre mallonga enkonduko pri la evoluo de la prozo en la lastaj du jardekoj. Li ne ripetas la enkondukan eseon aperintan en tiu pli frua esearo, klopodanta redakti historion, ankaŭ ĉar intertempe aperis HEL, kiu fariĝis referenca punkto pri la koncerna temo, sed kiun Johansson, nekompreneble, entute ne citas. Fakte ĉiuj biografiaj elementoj pri la traktataj aŭtoroj kaj ankaŭ multaj kritikaj komentoj de Johansson troviĝas jam en HEL (kompreneble nur ĝis 2013), sed la nuna verko estas, por ĉiu pritraktata aŭtoro, pli freŝdata, pli ampleksa kaj tial pli studinda. Ne ĉiujn literaturkritikajn asertojn mi kundividus, sed ja salutinda estas la abundo kaj profundeco de la pritrakto.

Ne sencas fari klasifikon inter la aŭtoroj: al mi pleje plaĉis la pritrakto de la virinoj, Clelia Conterno Guglielminetti, Lina Gabrielli, Lena Karpunina kaj Anna Löwenstein. La soleco kaj de Lina kaj de Lena, la humura revivigo de antaŭgeneraciaj situacioj far Clelia kaj la historia rigoro de Anna estas tute adekvate spegulitaj ankaŭ per abundaj ĉerpaĵoj el la verkoj, kaj la kuraĝigo al legado estas ne preteratentebla. Legado, legado, legado estas la alvoko kiu elvenas de ĉiu paĝo, kaj sendube kelkaj aŭtoroj ne havis la necesan atenton far la publiko, se ankoraŭ ĉe la libroservoj estas je dispono verkoj de antaŭ pli ol duonjarcento, kiel Bagatelaro (1951) de J. H. Rosbach. La pritraktita Auli, ĉarma longa rakonto de Adamson pri estona knabeto, aperinta ĉe Literatura Mondo en 1934, povis ja profiti de represo far la meritplena eldonejo Iltis en 1983, sed forpasis jam 40 jaroj, kaj ĝi plu sin proponas el deponejo.

Kvankam la kerno de la verko estas la pritrakto de la menciitaj aŭtoroj, mi menciu la unuajn paĝojn, kiuj prezentas la “bazan legoliston” de Auld de 1988 kaj de li ĝisdatigitan en 1997, kun proponoj pri aldonoj pri prozo far Johansson mem kaj pri poezio far Suso Moinhos kaj Nicola Ruggiero (mi estis min proponinta al Johansson por tia aldono, sed la proponon li lasis forfali). El la 16 propone aldonitaj pri poezio, naŭ estas de latinidaj poetoj, kiuj aldoniĝas al ses el 27 de la Aulda listo, kiu estis geografie tre pli ekvilibra.

Ni diru, ke tiuj unuaj paĝoj tuŝas flankan, tamen gravan problemon: se devus temi pri “baza” literaturo koninda de klera esperantano, jam trideko da verkoj poeziaj kaj samnombro da prozaj estus ege pli ol sufiĉaj por esti encerbigitaj; tial eĉ se oni volus enpreni, kaj certe kelkaj ja estas enprenindaj, por doni ĝisdatan liston, oni devus forigi kelkajn, kiuj en la taksado entuta pri la pli ol 130-jara literaturo ne plu aspektas absolute nerezigneblaj, ekzemple: La granda aventuro, Kredu min sinjorino, Vitralo, La stranga butiko, Meznokto metropola. Se oni neglektas ĉi tiun principon, je ĉiu kvaronjarcento la “baze konendaj” iĝus pli kaj pli multaj. Se krome oni rigardas harfende la aldonojn, se certe estas enmetinda unu el Camacho, dua aspektas troa: li jam havas kroman partoprenon en la du iberaj antologioj Ibere libere (1993) kaj Ekstremoj (1997); same troas du pri Nervi. Tial la klopodo starigi aktualan bazan liston estas laŭdinda, sed la kunon oni devas preni kun rezervoj.

La lastaj paĝoj estas ekstreme interesaj kaj tuŝas tute originalan temon: kiel verki romanon. Johansson parolas pri la siaj, pri kiel konturiĝis en lia menso, kaj poste en la fina redakto, ideoj, protagonistoj, rolantoj, konfliktoj inter ili, pri kiel ili evoluis aŭtonome sen specife aŭtora intenco. Ni ja estas kvazaŭ envolvitaj en verkadon mem de romano, pri kiel ĝi ampleksiĝas de novelo al pli vasta dimensio, pri kiel aperas flankaj rolantoj kaj etdimensiaj situacioj. Simpatie, ke Johansson instigas al legado, kapablo kiun li akiris jam trijara pro la instruado de pli aĝa fratino kaj ties amikino; al mi okazis same, mia frato du jarojn pli aĝa ol mi kapablis legi jam trijara pro instruo far nia karmemora Panjo kaj transigis tiun kapablon al mi; mia unua filino havis ĉe sia lulilo grandan afiŝon de la madrida UK (1968) kaj jam dujara kapablis distingi kaj legi majusklajn grandformatajn literojn…

El ĉiu parto de tiu ĉi verko multon oni povas lerni: kelkaj legantoj luliĝos en la ĉerpaĵoj de la pritraktitaj verkoj, aliaj enprofundiĝos en la demandon pri kiel fariĝi romanisto, aliaj simple lasos sin fluigi de la tre kunprena stilo de Johansson, aliaj estos stimulitaj al personaj komparoj kaj instigitaj al kunpartopreno en la familiaj eventoj de Marina, laste akuŝita protagonistino de la romanoj de Johansson mem, aliaj retrospektos al kiel estis la apendicaj romanoj de la plej frua esperantismo far la franca kuracisto Henri (laŭnaskiĝe: Marie Léonce) Vallienne kaj la britiĝinta germano Heinrich August Luyken, kiuj produktis ses romanojn (po du kaj po kvar respektive) inter 1907 kaj 1924. Legu, studu, ĝuu!

Carlo Minnaja

Ĉi tiu recenzo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №3 (321).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/recenzo-153/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Plia paŝo al ĝisdatigo, kvante kaj kvalite appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta