-
4000 artikoloj en La Ondo de Esperanto
Hieraŭ, la 3an de majo 2025 aperis la artikolo Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en majo 2025 de Aleksander Korĵenkov. Ĝi iĝis la kvarmila artikolo, aperinta en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam en ĝi aperis 4000 tekstoj (sen ĉi tiu artikolo, kiun vi nun legas). Ilin garnas pli ol kvin mil (5256) ilustraĵoj. Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo (6 mil 784 vizitoj) estas la artikolo de la ĉefredaktoro de “La Ondo de Esperanto” pri la Ruslanda censo, verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto, vizitita…
-
Jubileoj kaj memordatoj en majo 2025
5. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Evert Jan Woessink (pron: vúsink, 1910-194?-1991), nederlanda financa oficisto, direktoro de granda revizora firmao, kaj esperantisto; komitatano (1959-83) kaj estrarano (1960-77) de UEA pri financo; kunfondinto, longtempa estrarano kaj konsilanto de Institucio Hodler ’68; honora membro de UEA (1983). 5. Antaŭ 55 jaroj mortis Montagu Christie Butler (pron: bátler, 1884-1905-1970), angla muzikisto kaj esperantisto; sekretario de Brita Esperanto-Asocio (1916-34), redaktoro de “The British Esperantist” (1931-32, 1941-44, 1947-48); prizorganto de la biblioteko de Brita Esperanto-Asocio kiu nun havas lian nomon, membro de la Akademio de Esperanto (1949-70); aŭtoro kaj tradukinto de pluraj verkoj, inter kiuj elstaras la lernolibroj “Esperanto for beginners” (21 eldonoj) kaj “First steps…
-
MATERIALISMO, ILUSÃO – MATERIALISMO ILUZIA
Materialismo e Ilusão Materialismo, ilusão feito religião. Sem alma, sem sentimento, materialismo, desalento. Religiões, em geral, perdem a alma, afinal. Na busca por significado, caminhemos lado a lado. Em meio ao caos e à razão, onde a conexão? Materialismo kaj Iluzio Materialismo, iluzio kiel religio. Sen anim’, sen sento, materialismo, senkuraĝo. Religioj, ĝenerale, perdas l’ animon, fine. Serĉe al signifo, ir uni mano-en-mane. Meze al ĥaozo, racie, konekto kie, kie?
-
Juozas Olekas – Alta Protektanto de BET-59
La unua vicprezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) Juozas Olekas konsentis esti Alta Protektanto de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Juozas Olekas devenas de familio de litovaj politikaj ekzilitoj – li naskiĝis la 30an de oktobro 1955 en Boljŝoj Ungut de Krasnojarska regiono. Reveninte al Litovio kaj fininte mezlernejon en Vilkaviškis, li en 1974-76 studis en la Kaŭna medicina instituto kaj poste en la medicina fakultato de la Vilna universitato, kie li diplomiĝis en 1980. Post la universitataj studoj li okupis diversajn funkciojn en diversaj medicinaj kaj sciencaj institucioj. En 1987 li fariĝis doktoro de…
-
ESPERANTO POR UMA CULTURA DE PAZ ENTRE OS POVOS ESPERANTO POR PACA KULTURO INTER LA POPOLOJ
ESPERANTO POR UMA CULTURA DE PAZ ENTRE OS POVOS A Liga Brasileira de Esperanto e a União Planetária/ TV Supren atuam em parceria há décadas. Com ideais humanistas comuns, a parceria se estreita ainda mais pela soma de recursos para a realização do Congresso Brasileiro de Esperanto em Brasília-DF de 20 a 23 de janeiro de 2025, no Memorial Darcy Ribeiro, Universidade de de Brasília (UnB). Junto com a Associação Brasiliense de Esperanto (EAB) e o Clube de Esperanto de Taguatinga (TEK) o congresso deste ano tem tudo para empolgar esperantistas e não esperantistas no Brasil e no Exterior. Organização sem fins lucrativos fundada em 21 de julho de…
-
LOCAL DO CONGRESSO BRASILEIRO DE ESPERANTO 2025 KONGRESEJO DE LA BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO 2025
AGRADÁVEL LOCAL DO CONGRESSO BRASILEIRO DE ESPERANTO DE 2025 A Universidade de Brasília (UnB) é um marco da arquitetura moderna brasileira, projetada por Oscar Niemeyer e idealizada por Darcy Ribeiro. Situada em meio ao cerrado, a UnB representa não apenas um centro de excelência acadêmica, mas também um espaço de harmonia entre arte, ciência e natureza. Seus edifícios icônicos, como o Minhocão, impressionam não apenas pela ousadia das formas arquitetônicas, mas também pela funcionalidade que dialoga com o ambiente ao redor. A estrutura ampla e os jardins integrados tornam o campus um local de singular beleza e inspiração. O Memorial Darcy Ribeiro, também conhecido como “Beijódromo,” é outro destaque…
-
Jam 960 aliĝintoj al la kongreso en Brno
Je la 1a de majo 2025 jam 960 personoj el 61 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio. Dum aprilo aliĝis 60 personoj. Ĉi tiu nombro estas je 48 personoj pli granda ol tiu de la 108a UK en Torino, kiu okazis somere 2023; tiam je la 1a de majo la aliĝstatistiko montris 1008 aliĝintojn el 58 landoj. Probable, ankaŭ al Brno ĉi-somere venos pli ol mil esperantistoj. En la landa plejlisto la kongreslando Ĉeĥio kun 111 aliĝintoj (+17 dum aprilo) devancis Germanion kun 106 aliĝintoj (+4 dum aprilo), kiu antaŭe estis…
-
Azianoj kaj oceanianoj, kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” (Dua Alvoko)
La Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2025 okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio. Por la sukceso de IJK gravas la partopreno de junuloj de ĉiuj mondopartoj, kiuj kontribuas al la programo kaj organizado de la kongreso. Financa subteno estas havebla por tiuj, kiuj deziras partopreni en la kongreso, kaj pro siaj kompetentoj kaj kontribuoj al la movado meritas tion, sed ne disponas pri ekonomiaj rimedoj por tion realigi. Ĉiun jaron TEJO malfermas konkurson, en kiu ĝi elektas kandidatojn kiuj kontentige plenumas certajn kondiĉojn. La unua alvoko de la Konkurso “Partoprenu IJK-n” okazis de la 1a ĝis la 31a de marto 2025. Kandidatiĝis entute…
-
Denseco de genioj
Setz, Clemens J. La abeloj kaj la nevidebla / Tradukis el la germana Detlef Karthaus; Enkonduko de Jan P. Sandel. – Novjorko: Mondial, 2023. – 369 p. La libro de Clemens J. Setz estas kvazaŭ kaldrono de diversaĵoj. Mi komencu per du relative banalaj frazoj: (1) Tiu libro ne estas por ĉiu leganto. (2) Tiu libro enhavas ion por ĉiu leganto. Clemens J. Setz estas respektata verkisto en la germanlingva literaturo. Li ne nur simpatias kun Esperanto, sed ankaŭ parolas la lingvon. Post interparolo kun István Ertl, Setz uzas por si mem la etikedon “ekstermovadulo”. Li uzas ĝin en Esperanto en la germana originalo. Kaj li ankaŭ klarigas al sia…
-
Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas
István Szabolcs iniciatis kampanjon por traduki la poemon ”Aŭtuna foliaro” de Julio Baghy al multaj lingvoj. Laŭ li la poemo funkciu kiel ambasadoro de la Esperanta poezio, ĉar ĝi aparte bone reprezentas la Esperantan kulturon, pri kies ekzisto multaj ekster Esperantujo dubas. Ni petis lin rakonti, kial li elektis ĝuste tiun poemon, kaj kion li intencas fari per la kolektitaj tradukoj. La poemaro Aŭtuna foliaro, kiu enhavas la samnoman poemon, aperis en Japanio jam post la morto de la aŭtoro, en 1970. Antaŭ kelkaj jaroj, mi legis en Libera Folio intervjuon kun la konata aŭstra verkisto Clemens Johann Setz. Li ricevis la plej grandan germanan literaturan premion en 2021 kaj…