Ekde nun eblas aliĝi al la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) kiu okazos de la 2a ĝis la 9a de aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio! Atendas vin la 81a IJK, la unua ekstereŭropa IJK post la kronvirusa pandemio kaj la unua en Azio post pli ol unu jardeko. Ĉi tiu kongreso okazos en Alfa Resort Hotel & Conference en la distrikto de Cisarua, ĉirkaŭ 75 kilometrojn sude de la indonezia ĉefurbo, Ĝakarto. Dum la kongreso, partoprenantoj de ĉiuj aĝoj ĝuos tutan semajnon ĉirkaŭita de montoj kaj tropikaj arbaroj kaj enprofundiĝos en la lokan kulturon. La kongreso ankaŭ proponas grandan okazon por konatiĝi, amikiĝi, kaj kunlabori kun samideanoj el diversaj partoj de Azio kaj Oceanio.
Iru tuj al la aliĝilo de la 81a IJK kaj estu inter la unuaj aliĝintoj kontraŭ la plej favoraj prezoj. Atentu, ke la unua aliĝperiodo daŭros ĝis la 31a de januaro 2025.
Ĉu vi ankoraŭ hezitas aliĝi rapide? Konsideru do nian tre specialan oferton por vi: se vi aliĝas kaj pagas la minimuman antaŭpagon ĝis la 15a de decembro 2024 (dimanĉo), vi ricevos senpagan T-ĉemizon. Belega zamenhoftaga donaco, ĉu ne?
Kien ni ĉiuj iru en 2025? Azien, Indonezien! Ĝis baldaŭ en Cisarua!
Fonto: https://www.tejo.org/azien-indonezien
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Azien, Indonezien. Aliĝu al la 81a IJK en Cisarua, Indonezio! appeared first on La Ondo de Esperanto.