István Nemere en vivdanĝero

Perdinte la konscion ĉe la stirilo de sia aŭto, la verkisto restas en malsanulejo sub profunda anestezo.

István Nemere en junio 2010. Foto: Róbert Vadas CC BY-SA 3.0

La plej fekunda verkisto en Esperanto, kaj eble ankaŭ la plej multverka aŭtoro tutmonde, festis la 8-an de novembro ne nur sian 80-an naskiĝtagon, sed ankaŭ la aperon de sia 800-a libro: probable mondrekordo.

Okaze de naskiĝtaga celebrado, Nemere ricevis surpriz-donacon de sia eldonisto: dum li mem kredis lanĉi sian 795-an volumon, la eldonejo fakte jam preparis kvin pliajn titolojn por atingi la impresan rekordon de 800 libroj eldonitaj.

Forlasante la festan eventon kaj survoje al laŭvica aŭtografado, Nemere perdis la konscion ĉe la stirilo de sia aŭto. Lia edzino Judit Szentgyörgyi vokis ambulancon, kaj oni transportis la verkiston al hospitalo, kie li restas sub profunda anestezo ekde tiam.

Komence de 2023 Libera Folio demandis al István Nemere, kiom da libroj li verkis. 778, estis la sumo tiam, do intertempe aperis pliaj 22 libro.

– Laŭ mia scio mi estas la mondrekordisto, se temas pri nun vivanta aŭtoro. Tio ne multe gravas, tamen mi ĝojas pro la fakto. Mi ne strebas al kvanto, sed char mi verkas rapide, do tiel okazis preskau senvole.

La plej multaj verkoj de István Nemere aperis en la hungara. Post 2009 jam ne aperis novaj libroj de li en Esperanto

– Mi konsideras min 10-procente esperantista kaj 90-procente hungara verkisto. Jes, mi silentas, char vere neniu rimarkis la aperon de la lastaj tri libroj, kaj mi opinias, ke Esperantio tute bone povas ekzisti sen miaj libroj, li klarigis al Libera Folio.

La unua verko de István Nemere, aperinta en Esperanto, estas la novelaro ”La naŭa kanalo”. Lia unua romano en Esperanto estas ”La fermita urbo”, kiu aperis en 1982 kaj estis reeldonita en 1982.

Entute en Esperanto aperis 23 verkoj de Nemere. La plej nova el tiuj estas la romano ”Serpento en la puto”, kiu aperis en 2009. Ĝin recenzis Sten Johansson en Beletra Almanako.

István Nemere en vivdanĝero
Rolar para o topo