Mikroplastaĵo en la rubakvo povas konduki al tio ke virusoj kaj bakterioj en akvopurigaj instalaĵoj ne estas mortigataj. Tion montras studaĵo el Norvegio. Enkuŝigite en maldikega muka tavolo sur la plastaj partikloj la infektantoj gliteskapas tra la akvopurigaj instalaĵoj.
Ĉu en akvo, ĉu sur tero – preskaŭ ĉie en nia medio troviĝas plasta rubaĵo, ofte en formo de partikletoj. La homo kreis tiel ankaŭ novan vivejon por la mikroorganismoj: la plastosferon. Ĉar sur la plastaj partikloj formiĝas maldikega, glueca muka tavolo, en kiu troviĝas virusoj kaj bakterioj, la tiel nomata biofilmo.
Ke mikroplastaĵo naĝumanta en la maro povas ankaŭ kunporti kun si infektantojn, tion montris studaĵo jam en la jaro 2022. Usona esplorista teamo tiam konstatis ke marbestoj malsaniĝas pli kaj pli ofte pro infektoj de kiuj antaŭe estis trafitaj ekskluzive ekstermaraj vivuloj. Ankaŭ en la rubakvo naĝumas mikroplastaĵo. Protektite en la biofilmo de la partikloj, la virusoj kaj bakterioj eniras en la purigitan rubakvon, skribas la aŭtoroj de la aktuala studaĵo kiu estis publikigita en faka ĵurnalo.
La esplorista teamo de la norvega universitato pri biosciencoj pruve dokumentis ke infektantoj kiuj kaŝiĝas en mikroplastaĵo ne estas mortigataj en la purigaj instalaĵoj kie tio normalkaze okazus. En la plastosfero la aŭtoroj de la studaĵo trovis pruvaĵojn pri virusoj kaj bakterioj, inter tiuj troviĝis norovirusoj kaj adenovirusoj, la intesta bakterio Escherichia coli kaj Listeria monocytogenes kiu kaŭzas la malsanon listeriozo.
En la laboratorio la teamo pruve konstatis ke diversaj infektantoj troviĝas kaj en la nepurigita kaj en la purigita rubakvo, nome la bakterioj Klebsiella pneumoniae kaj Acinetobacter spp.. Tio indikas ke la biofilmo sur la plastaj partikloj protektas la infektantojn kontraŭ la purigado de la rubakvo, diras la sciencistoj. La studaĵo montras laŭ ili kiel granda estas la potencialo de mikroplastaĵo gastigi infektantojn kaj disvastigi ilin – kaj tio estas laŭ la sciencistoj defio por la sekura preparado kaj reutiligado de rubakvo
Virusoj glitas tra akvopurigaj instalaĵoj