ESPERANTO-KONGRESO EN PAULÍNIA: PLENA SUKCESO!


Je la 14-a kaj 15-a de septembro 2024, okazis en la bela urbo Paulínia la 16-a Kongreso de Esperanto en la ŜtatoSan-Paŭlo. Tiu evento, sub la organizado de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, okazas unufoje en ĉiu jaro, kajreprezentas la plej gravan kulturan manifestacion en tiu brazila ŝtato, koncerne la movadon por diskonigado kajpraktikado de la Internacia Lingvo. Ĉeestis la vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Fernando Maia Jr..Partoprenis pli ol sepdek parolantoj de Esperanto, venintaj el sep brazilaj ŝtatoj. Ĉi tiu estis la lingvo uzata en laprelegoj, diskutoj, kursoj kaj koridoraj babiladoj. Tamen, unu el la ĉambroj en la kongreso estis rezervita porneesperantista publiko, kiu ĉeestis, interesita pri informoj pri tiu kulturmovado jam dissemita en ĉiuj kontinentoj.Dum la malferma ceremonio, estis omaĝitaj pluraj ĵus mortintaj Esperantistoj, kiuj multe kontribuis al la movado enBrazilo.
Jenaj prelegoj estis prezentitaj en la programo de la kongreso: – “Esperanto – la ardanta bonflamo” (SauloWanderley, RJ); “Esperanto, ebla komuna lingvo de BRICS-landoj” (Emílio Cid, SP); “Ĉu sonĝo aŭ realaĵo?” (Elmirdos Santos, RJ); “Esperanto en la Bienalo Rio 2025” (Álvaro Motta, RJ); “La nuntempa laboro de Esperanto-Ambasadejo” (Fábio Silva, MG); “La sep gravegaj pekoj nove vestitaj” (José Progiante, SP); “Emocioj, memoroj,subjektiveco” (Rodrigo Mendonça, SP); “Ĉarlatanaĵoj en jutubo” (Francisco Wechsler, SP); “Couto Fernandes,plurjardeka prezidanto” (James Piton, SP); “Esperantigo de verkoj de Monteiro Lobato” (Jorge Teles, PR);”Programo Mia Amiko” (Adonis Saliba, SP); “Kreema, noviga metodo” (Ismael Ávila, SP); “Fulma kurso deEsperanto” (Cristina Graaf, SP); “Kolektiva intervjuo” (Tatiana Leskova, Rusujo); “Esperanto estas vivanta lingvo”(Emerson Werneck, DF); “Aktivaĵo: vorto-ŝanĝo” (Rodrigo Mendonça, SP); “Paroliga aktivaĵo” (Wilian Gomes, SP);”Esperanto en Rotario” (João Veiga, MG); “Interago: kio vi estas? kiu vi estas?” (Rodrigo Mendonça, SP).
Dum la kongreso, funkciis libroservo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, kun lanĉo de tri novaj titoloj enEsperanto: “Tri noveloj de Graciliano Ramos”, “Katarina, la eta” (infanlibro) kaj “Kurba” (kolekto de noveloj originaleverkitaj en Esperanto). Oni ankaŭ montris standon de la institucio “Ludilo-teko”, sub la respondeco de TerezaNunes, kunordigando, kaj Cacilda Cabral, Elisabel Chele, Maria Gomes, Maria I. de Paula, Wildes Assis.
Fine de la 16-a Kongreso Esperanto de Ŝtato San-Paŭlo, la ĉeestantoj esprimis sian dankon per varma, longaaplaŭdo al la loka aktivulo James Resende Piton, ĉefa motoro en la loka organizado de la evento — grandasukceso!
El Esperanto Noticias.
ESPERANTO-KONGRESO EN PAULÍNIA: PLENA SUKCESO!
Rolar para o topo