Miaj akvaj rememoroj

Tiun sonartikolon verkis Jindra Drahotová, parolas Jarka Malá, ambaŭ el Ĉeĥio

Mia plej grava rememoraĵo devenas el lernejaj jaroj, kiam mi en lernolibro vidis simplan desegnon de cirkulado de akvo en naturo. Ĝi ravis min. Mi tute ne memoras en kiu libreto ni tion trovis, kiu instruisto instruis pri cirkulado, sed tiu okazo, kiu senĉese konstante okazadas, sen ago de homo min profunde influis.

Post kelkaj monatoj dum printempaj ferioj mi staris sur deklivo en montaro Krkonoše kaj rigardis pinton de la monto Kokrháč kovrita per nebulo kiel en grandioza sonĝo. La suno radiis sur mian korpon, ĉe miaj kruroj degelis peza neĝo. Sur deklivo ekestadis etaj rojetoj kaj sur senneĝaj insuletoj el sekaj herboj penetradis folioj kaj floretoj de galantoj. En mia animo mi sentis povegon de naturo, kie la akvo estas tiu la plej grava. Mi staris en tiu beleco kaj sur la ĉielo aperis ĉarma ĉielarko.
Post dek jaroj sur la sama deklivo mi estis sorĉita per akvo, kiu konstante trafluadis el tubo ene la kabano tra ujego, de kie ni prenadis la akvon kaj uzis ĝin, eĉ trinkis ĝin. Pliaĵo de la akvo forfluis al deklivo. Tiu ĉi akvo estis tute alia ol tiu de krano en urbo. Ĝi estis iel senkatena. La sono de la akvo penetradis tutan kabanon eĉ dum frostaj noktoj. Mi pensis pri sorĉo, ĉar la akvo fontas inter rokoj sur la monto kaj fluas suben. Kiel ĝi povas supre fonti kaj konstante forflui?
Se mi en lernejo ne ekscius pri fotosintezo de plantoj (lumo, varmo, akvo), eble mi pensus, ke estas kompreneble kaj normale, ke plantoj kreskas,  sur tero kuras bestoj kaj vivas ĉi tie homoj.  Sed sen plantoj ne povas ekzisti bestoj nek homoj, sen akvo certe ne – kiel saĝa, grava, kiel nobla kaj surpriza la akvo estas!
Mi rememoras mian infanan sperton, pri kiu mi ankoraŭ al neniu rakontis. Mi ludadis en korteto ĉe urba domo. Miajn trezorojn, diversaj boteletoj kaj  krisoletoj, mi kaŝadis inter ligno por hejti. Kun proksimiĝinta vintro kaj frosto la akvo en boteletoj frostiĝis. Mi miris, ke la akvo kiam frostiĝis iom post iom eliradis el boteletoj. Kiam mi foje unu boteleton prenis en mian manon, ĝi frakasis je mil vitreroj. Kun mirego mi tenis en mano frostitan pecon da akvo, kiu pligrandigis sian amplekson kaj rompis botelon el dika vitro.
Mi amas riveron, kiu fluas en nia urbo. Ĝi estas viva, nekatenita, pura. Printempe ĝi regule leviĝas el bordoj. Ofte ni vizitis ĝin en diversaj lokoj de ĝia vojo. En flukurbiĝo la rivero kreis en sia mezo sablan insulon, kiu ĉiujare ŝanĝas sian formon. Eĉ dum varmegaj someroj la akvo en la rivero estas tre malvarma, rapide fluanta. Mi rememoras, kiel la rivero majeste kondutis, kiam ĝi leviĝis el bordoj kaj rapide disfluis trans herbejoj kaj prenis ĉion, kio baris ĝin. Ĝia koloro ŝanĝiĝis al bruna kaj estis danĝere enveni ĝin. Iam venis tiel forta torento, ke dum momento la akvo kaptis miajn krurojn kaj mi nur malfacile savis min. Miaj ŝuoj restis en koto de bordo..
Dum mia vivo mi vidis riveregon Něva en Peterburgo. Ĝiaj pontoj, kiuj vespere malfermiĝas estas mirindaj. Mara tajdo pelas siajn ondojn sur ŝtupojn en urbaj bordoj. Dum nokto ĝi estas belege lumigita kaj majestaj ŝipegoj trairas sub fermitaj pontoj. En meandroj mi vidis senmovan akvon kaj kadavrojn de bestoj.
Mi vidis riveregon Tamizo en Londono ĉe konata ponto, sed mi flaris malagrablan malodoron. Sur la surfaco de la rivero flosis multego da plastaj forfalaĵoj. Mi vidis Baltan maron, maron en Dalmacio, Nigran maron, Golfan fluon, Mediteraneon, sed kio fascinas min estas kunfluo de la rivero Elbo kaj Vultavo ĉe urbo Mělník. La akvoj de tiuj riveroj kuniĝas, sed ĝiaj koloroj ne miksiĝas, ĝis la homo povas rigardi ĉe horizonto. La akvoj de la Vultavo estas pli fortaj…
Nu, Jizera estas mia amo – rivero de mia naskiĝloko.
Nun, kiam mi ne tro ofte forveturas de mia loĝejo, mi almenaŭ observas akvon, kiu forfluas el lavujo kaj turniĝas en la direkto de horloĝaj montriletoj. Onidire sur suda tera hemisfero forfluganta akvo turnas sin male. Kiel kondutas la akvo sur ekvatoro mi trovis en interreto – ĝi fluas rekte sen turniĝo. 

Miaj akvaj rememoroj
Rolar para o topo