“Mais leve que o ar”

 

A Literatura possui poderes mágicos.

Acabo de ler  “Mais
leve que o ar”, da escritora ucraniana  Hristina
Kozlovska, em caprichada tradução em Esperanto, publicada pela Editora Mondial,
em Nova Iorque. Um encanto. Literatura em estado de pureza. Uma coletânea de contos
conduzidos magistralmente pela via do absurdo. Num deles, um jovem descobre que
cientistas já comprovaram o que acontece com a individualidade após a morte,
mas diante do despreparo da humanidade, a revelação fica vedada ao público –
exceto para os octogenários e doentes terminais. Então, sua avó decide vir em
sua ajuda…

Noutra narrativa, um homem, no campo, descobre que existe
outro homem que vive penosamente  sob a
terra. Decide ajudá-lo a conquistar a superfície do mundo e suas belezas – mas a
reação do pobre enterrado é surpreendente.

Quando leio um livro muito bom, minha primeira reação é a de
gratidão. Tenho vontade de escrever ao autor (e, no caso, também aos
tradutores) para dizer que ele me presenteou com momentos de felicidade, ao
longo de sua escrita. Fiz isso. Escrevi a Kozlovska, em Esperanto, na esperança
de que minha gratidão a alcance.

Pesquisei, mas não encontrei o livro disponível em Português.
Tampouco outras obras dela em nossa língua. Fico com pena de quem ainda não
aprendeu Esperanto. 

 

“Pli leĝera ol aero”

 

Literaturo posedas magiajn
povojn.

Mi ĵus finlegis “Pli leĝera
ol aero”, de la ukraina verkistino Ĥristina Kozlovska, en bone zorgita traduko
en Esperanto, publikigita de Eldonejo Mondial, en Novjorko. Ravaĵo. Literaturo
en stato de pureco. Kolekto de noveloj majstre kondukitaj laŭ la vojo de
absurdo. En unu el tiuj, junulo eltrovas, ke sciencistoj jam pruvis tion, kio
okazas al individuoj post la morto, sed fronte al la nematureco de la homaro,
la rivelo estas barita al la publiko — escepte de okdekjaruloj kaj de homoj
malsanaj en neresanigegla lasta stadio. Tiam, lia avino decidis helpi lin…

En alia rakonto, viro sur
kamparo eltrovas, ke alia homo pene vivas sub la tero. Li decidas helpi lin
alveni sur la surfacon de la mondo, kun ĝiaj belaĵoj — sed la reago de la
kompatinda enterulo estas surpriza.

Kiam mi legas bonegan
libron, mia unua reago estas dankemo. Mi emas skribi al la aŭtoro (kaj tiuokaze
ankaŭ al la tradukintoj), por diri, ke li donacis al mi momentojn de feliĉo,
laŭlonge de sia teksto. Mi faris tion. Mi skribis al Kozlovska, en Esperanto,
kun la espero ke mia dankemo trafos ŝin.

Mi esploris, sed ne trovis
tiun libron en la portugala lingvo. Ankaŭ ne aliajn ŝiajn verkojn en nia lingvo.
Mi kompatas tiujn, kiuj ankoraŭ ne lernis Esperanton.

 

“Mais leve que o ar”
Rolar para o topo