Certe vi miros, kiam vi ekscios, ke via lito enhavas milionojn da bakterioj, fungoj kaj akaroj. Via varma lito – plena de ŝvito, salivo, mortinta haŭto kaj etaj manĝaĵeroj – estas la perfekta medio, kie tiaj estaĵoj povas vivi komforte kaj feliĉe.
Akaroj estas tre etaj parencoj de araneoj. Ili estas tro malgrandaj por esti videblaj per la homa okulo. Ili loĝas en litoj, tapiŝoj kaj kurtenoj. Ili manĝas mortintan haŭton kaj kreskas plej bone en varmaj kaj humidaj lokoj… kiel via lito. Homoj perdas 500 milionojn da haŭtaj ĉeloj ĉiutage. Tiuj donas senfinajn manĝaĵojn al la akaroj. Por homo kun alergio kontraŭ akaroj, tio povus havi la sekvon, ke tiu homo malfacile spiras, aŭ ekhavas astmon.
Ni homoj normale portas bakteriojn sur nia haŭto. Lit-kovrilo estas bona loko por bakterioj. En 2013 usona firmao, Amerisleep, kontrolis la kovrilon de kap-kuseno. La kovrilo, kiu laste estis lavita antaŭ unu semajno, enhavis pli ol 4,6 milionojn da bakterioj en 10 kvadrataj centimetroj – pli ol la neceseja sidilo.
Kiom ofte vi ŝanĝu viajn litkovrilojn kaj kapkusenojn?
Laŭ David Denning (brita fakulo pri infektaj malsanoj), se vi ne havas astmon aŭ spir-problemojn, ŝanĝu vian kapkusenon ĉiun duan jaron. Sed homo, kiu havas astmon aŭ spir-problemojn, devas aĉeti novan kapkusenon du ĝis kvar fojojn jare.
Kaj la kovriloj de via lito… spertuloj rekomendas, ke vi lavu ilin ĉiusemajne.
Estas kelkaj aferoj, kiujn vi povas fari por malpliigi la kvanton da akaroj kaj bakterioj en via lito:
1. Ne permesu al via kato aŭ hundo dormi sur la lito;
2. Duŝu vin antaŭ ol enlitiĝi;
3. Ne portu malpurajn ŝtrumpetojn en la lito;
4. Ne dormu kun ŝminko sur la vizaĝo;
5. Ne manĝu en la lito.
Dormu bone!
Myrtis Smith