Admirindaj kolibroj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

Kolibroj estas inter la plej belaj kreaĵoj de la naturo. Ili estas ĉarmaj etuloj, kiuj mirigas precipe pro sia kapablo ŝvebi en la aero per rapidega movado de siaj flugiloj. Sed ekzistas pluraj aliaj interesaj infomoj pri tiuj admirindaj birdetoj.

Kolibroj originis de Ameriko: oni trovas ĝin de Alasko ĝis Sudameriko. Ili apartenas al la familio Trochilidae, kiu enhavas pli ol 300 katalogitajn speciojn. Al ili aparte plaĉas la tropika klimato, kiel en Brazilo, kie ekzistas diversaj specioj. Kvankam oni loke nomas ilin diversmaniere, brazilanoj plej ofte nomas ilin “flor-kisantoj”. 
Kiel sin nutras kolibroj, kiuj havas longajn bekojn? Ĉi tiu anatomia detalo taŭgas ne nur por manĝado, sed ankaŭ por polenigado. Ili disĵetas la polenon de floroj. La birdetoj sin nutras fakte per la nektaro de tiuj floroj, kiun ili facile suĉas. Nektaro transdonas al ili energion por tuja uzado, ĉar ilia metabolo estas tre rapida. Pro tio ili devas manĝi plurfoje en ĉiu tago, praktike ĉiuhore. Okaze de ĉiu manĝo, ili englutas kvanton, kiu respondas al la okoblo de la pezo de ilia korpo. 
La plej malgranda birdo en la mondo estas specio de kolibro, alnomata abelo-kolibro, kiun oni ne trovas en Brazilo, sed en Kubo. Ĝi estas 5,7 cm longa kaj 1,7 g peza. Ĝi pasigas grandan parton de sia vivo flugante. Tamen, en Brazilo troviĝas ankaŭ etulo de la sama familio, kiu estas apenaŭ 3 g peza. Aliflanke, ekzistas aliaj specioj male tre grandaj, kiuj atingas la korpan longecon de 19 centimetroj. 
Kvankam ili estas ĝenerale etaj birdoj, tamen ili estas tre rezistopovaj. Nome, ili migras longajn distancojn. Iuj specioj flugas al aliaj regionoj, en certaj sezonoj, kaj por tio ili vojaĝas pli ol 3000 kilometrojn. Unu el ili iras de Alasko al Meksiko, serĉe de nutraĵoj. 
Alia elmontro de forto estas ilia flugilbatado. Iuj specioj movas siajn flugilojn 80-foje en ĉiu sekundo. Por plenumi sian atletan movadon, ili devas havi relative grandajn korojn. Ilia koro respondas al 5 % de ilia korpopezo. Se kompari, la homa koro respondas al 0,5% de la homa korpo. 
Alia atentoveka trajto de tiuj birdoj estas ilia kolorheleco kaj kolorvario. Tion kaŭzas ne nur pigmentoj sur iliaj plumoj, sed ankaŭ optika fenomeno, laŭ kiu lumo reflektiĝas sur ili en aparta maniero.
Ni ne forgesu: la ekzisto de tiaj belaĵoj dependas de la protektado de la naturo. 

Admirindaj kolibroj
Rolar para o topo