Aŭskultu kaj ripetu – porcio 23

Antaŭ dudek-du semajnoj aperis la unua porcio de la ekzercaro “Aŭskultu kaj ripetu”. Jen la dudek-tria porcio. Ĝuu ĝin!

Hodiaŭ mi povos renkonti amikojn.
La loko troviĝas en centro de urbo.
Ni kune vizitos konatan kafejon.
Mi estis jam gasto en tiu kafejo.
La ejo ofertas agrablan etoson.
Ni homoj nur havas ĉi tiun planedon.
Necesas protekti naturan medion.
Ni devas recikli la materialojn 
kaj devas redukti karbondioksidon.
Sed daŭraj militoj malhelpas klopodojn.
Mi ŝatas aŭskulti inspiran muzikon
por povi pasigi la nokton en paco.
Ĝi venas tre milde el laŭtparolilo.
Ĉu vere neniu ekkonis la fakton,
ke mankas fakuloj por tiu projekto?
Progreso baziĝas sur scio kaj spertoj.
Mi solvis enigmon sufiĉe rapide.
Mi estas kontenta pri tiu rezulto.
Gazet-eldonisto altigis la prezon
de sia gazeto pro kostoj pli altaj.
Rigardu la bildon! Ĝi estas belega.
Ĉu estas tro frue por tion decidi?
Ni tion decidos en nia kunveno.
La tuta afero ja estas komplika,
sed ĉiuj kunhelpos por trovi la solvon.
Li skribis permane tre longan leteron.
Malbonaj novaĵoj ne estas agrablaj.
La bonajn novaĵojn ŝi aŭdis volonte.
Prefere ne manĝu kolbason matene.
La “ora” aŭtuno nun estas tre bela.
Mi ĝuas promenojn en bela pejzaĝo.
Mi metas raspitan karoton en supon.
La supo ricevas nun flavan koloron.
Kaj nun mi aldonas alian legomon.
Ni devas subteni la demokration!
Ĉi tiu afero meritas atenton.
Li volis persvadi la belan fraŭlinon,
ke ŝi lin vizitu en lia loĝejo.
La knaboj en korto nun ludas futbalon.
La aviadilo atingis la celon.
Ĝi tamen alvenis kun granda malfruo.
La situacio ne estas facila.
Ŝi ĉerpis la akvon el puto profunda.
Sur kapo ŝi portis la kruĉon kun akvo.
La temperaturo altiĝis signife.
Ŝi miksis en kruĉo la vinon kun akvo.
En kvizo li ĝuste respondis demandon.
Kaj fine li gajnis tre grandan monsumon.
La monon li donis al sia edzino.
Ŝi tuj ĝin elspezis por aŭtomobilo.
La litkunulino nur ĝemis pro ĝuo.
Mi volas varmigi la pladon en forno.
Varmega aero varmigas telerojn.
La homoj preferas la varmajn manĝaĵojn.
Sed ili tre ŝatas malvarmajn trinkaĵojn.
Mi ŝatas persone varmegan kolbason.
Kaj tio bongustas kun spica mustardo.
Kolbason mi manĝas kun bulko aŭ pano.
Evitu sukeron en viaj trinkaĵoj!
Pomsukon vi trinku kun multe da akvo.
Mi trovis du truojn en miaj ŝtrumpetoj.
——
Jen ĉi-sube la ligiloj al la ĝis nun aperintaj porcio de la ekzercaro:
Vi povas ankaŭ sendi vian komenton al
retradio(ĉe)aldone(punkto)de
Aŭskultu kaj ripetu – porcio 23
Rolar para o topo