Tiun ĉi fabelon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo
Pentraĵo de Luch Ofer, 1991 |
***
“Foje, vivis knabo, kiu
nomiĝis Lariko.”
“Kie?”
“Mi ne plu
rememoras kie.
Lariko ŝategis ludi futbalon.”
“Samkiel mia
frato!”
“Jes. Sed
Lariko ne ludis
tiom bele kiel Peĉjo. Lariko kutimis puŝi kaj faligi la aliajn infanojn dum la
ludo.”
“Ho, kiom
mi malŝatas
tion!”
“Ankaŭ la kolegoj de
Lariko malŝatis tion. Li kutimis pardonpeti, oni pardonis lin kaj invitis lin
denove ludi, poste li denove puŝis kaj frapis siajn kunulojn, denove
pardonpetis… Iun sabatan posttagmezon, li faligis sian plej bonan amikon Alko,
kaj ties kruro rompiĝis. Lariko pardonpetis kiel kutime, sed Alko forte ekkoleris
kaj ne plu volis paroli kun li. Ankaŭ
la aliaj infanoj ekkoleris kaj ne plu volis ludi kun li. Lariko restis
tute sola kaj fariĝis pli kaj pli trista.
Post unu semajno,
Lariko
renkontis la maljunan sorĉiston de la Tempo.”
“Kiel li renkontis lin?”
“Mi ne scias. Oni ofte
renkontas lin, kiam oni bedaŭras pri la pasinteco aŭ kiam oni timas pri la
estonteco.
La sorĉisto demandis
la
knabon: ‘Kion vi supozas ke vi farus, se vi spertus denove tiun sabatan posttagmezon?’
‘Mi certe ne faligus
mian
amikon.’ – diris Lariko.
‘Ĉu vi volus sperti
denove
tiun sabatan posttagmezon, Lariko?’
La knabo jesis. Tiam la
sorĉisto igis la knabon surmeti ruĝan kostumon teksitan el krepuskaj sunradioj
kaj malpezan kaskon kun brila steleto.
Poste, la sorĉisto diris: ‘Jen mi donas al vi miajn du ĉevalojn, Into
kaj Onto. Prenu la rimenojn, kaj miaj ĉevaloj kondukos vin en la pasintecon,
ĝuste al tiu sabata posttagmezo.’
Lariko dankis
kaj kuraĝe
prenis la rimenojn. Into kaj Onto ekflugis kun Lariko ĝis la Norda Poluso, kie
la Nordaj Lumoj prilumis la glaĉerojn. La ruĝa kostumo protektis la knabon
kontraŭ la malvarmego, kaj la kasko protektis liajn okulojn kontraŭ la tro
forta lumo. Tie, Onto kalcitris trifoje kaj malaperis. Into baŭmis trifoje kaj
eniris kune kun Lariko en iun lumtunelon. Tiu estis la tunelo de la pasinteco.
Lariko subite forgesis
ĉion
pri la sorĉisto de la Tempo. Li troviĝis denove en la sama loko kun la samaj
infanoj, ludis denove la saman matĉon, faligis denove sian amikon… Ĉio
ripetiĝis. Dum la nokto, Into reaperis kaj kondukis lin reen.
‘Ĉu vi riparis la
pasintecon, Lariko?’ demandis la sorĉisto, kiam ili denove renkontiĝis.
‘Kial mi povintus ripari ĝin? Mi rememoris nenion pri la antaŭa
sperto…’
‘Ne malkuraĝiĝu. Ĉu vi
scivolas vojaĝi denove tra la tempo, kaj travivi la sabatan posttagmezon de la
venonta semajno?’
Lariko jesis. La
sorĉisto
ekipis lin kiel antaŭe kaj donis al li denove la rimenojn. Ĉe la Norda Poluso,
Into kalcitris trifoje kaj malaperis. Onto baŭmis trifoje kaj eniris kune kun
Lariko la netravideblan nebultunelon de la estonteco. La ruĝa kostumo protektis
la knabon, por ke li ne dispeciĝu en la densa nebulo, trans kiu li kapablis
vidi danke al la prilumanta kasko.
Lariko vekiĝis subite
unu
semajnon poste. Li sentis sin pli malgaja ol iam ajn. Lia patrino rememorigis
al li, ke baldaŭ oni festos lian naskiĝtagon, sed li tute ne ekĝojis pri tio.
Li ne plu havis amikojn, do li ne plu havis kiujn inviti por kunfesti… La
geavoj promesis al li novan futbal-pilkon, sed li ne plu bezonis ĝin, ĉar neniu
volis plu ludi kun li… Li estis tre malfeliĉa…
Kiam li revenis al la
sorĉisto de la Tempo, Lariko diris: ‘Vi neniel helpis min, sorĉisto. Dufoje vi
promenigis min vane tra la tempo…’
‘Ĉu vane? Tio
dependas nur
de vi. Se vi rememoros tiujn du spertojn, ili utilos al vi la tutan vivon! Kiam
vi revizitos mense la pasintecon, vi devus rememori, ke tio tute vanas se vi
ripetas ree kaj ree la samajn erarojn. Nia memoro ja valoras, nur se ĝi helpas
nin eviti eventualajn ontajn erarojn kaj laŭeble ripari tiujn, kiujn ni jam
faris.’
‘Sed…
kiel mi riparu la
kruron de Alko?’
kruron riparos la
kuracisto. Vi povus parte ripari la ĉagrenon de Alko. Pensu kion vi sentus, se
vi mem devus resti dum longa tempo enlite, sen ludi, sen viziti la lernejon… Vi
povus viziti vian amikon ĉiutage, por helpi lin prepari la hejmotaskojn, helpi
lin ekpaŝi tra la ĉambro, kiam la kuracisto permesos tion al li…’
paroli kun mi…’
‘Ne estas facile ripari
erarojn, kaj nenio dependas nur de ni. Provu denove. Skribu al li leteron.
Provu trovi manieron montri al li, ke vi ja amas lin kaj ankaŭ vi sentas vin
sola sen lia ĉeesto…’
‘Mi ne sukcesos. Almenaŭ
ĝis venontsemajne, mi ne sukcesos. Mi jam scias tion.’
‘Pri estonteco, nenio
certas. Ĝin vi ĵus vidis nur trans nebulo. Ĝin vi povas plibonigi pli aŭ
malpli, se vi planas tion. Kion vi ĵus spektis, estis la estonteco kiu atendus
vin, se vi planus neniun ŝanĝon en via vivo, se vi lernus nenion el la
pasinteco… Sed vi estos sufiĉe saĝa por eviti tion, ĉu ne? ’
***
Jen ĉio. Mi finis la
rakonton.”
“Avinjo, mi ja
komprenas,
kial vi rakontis al mi ĝuste tiun rakonton. La vundita ĉevalo estas Into kaj la
dispecita ĉevalo estas Onto, ĉu ne?”
“Jes!”
“Ĉu vi helpos min ripari la kruron de Into?”
“Jes.”
“Ĉu vi
helpos min refari
tute novan Onto?”
kiam vi estos en la lernejo, mi aĉetos gluon kaj vakson. Posttagmeze, vi povos
ripari per gluo la kruron de Into. Kaj per vakso, vi povos krei tute novan
Onto.”
“Ĉu
Into havos
cikatron?”
ĝi estos malgranda.”
“Avinjo, bonvolu
aĉetu ankaŭ orkoloran etikedon. El ĝi mi faros ringon por la kruro de Into. Ĝi
kovros la cikatron kaj ankaŭ belaspektos, ĉu ne?”
“Belega ideo,
karulino!”
“Kaj mi volas, ke
la vakso estu blanka. Mi volas muldi blankan ĉevalon, kiu rememorigu al vi pri
tiu vera ĉevalido, kiun vi amis.”
“Ho, karulino! Mi
jam amegas vian ontan artaĵon! Mi tiom prifieros pri ĝi! Mi tiom malpaciencas
vidi ĝin!”
================================== FINO===================