Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio
Japana Esperanto-Instituto (JEI) kaj Korea Esperanto-Asocio (KEA) neregule kaj alterne okazigas komunan kongreson. La 1-a Komuna Kongreso okazis en 2011 en Koreio, la 2-a en 2018 en Japanio, kaj la 3-a en la korea urbo Ĝonĝuo (Jeonju) de la 4-a ĝis la 6-a de oktobro 2024.
Al la kongreso aliĝis 269 homoj el 16 landoj. La kongresejo troviĝis en la tereno de la Ĝonĝua Nacia Universitato de Edukado. La salonoj estis bonege ekipitaj per tute modernaj teknikaĵoj, kio multe helpis prelegantojn aŭ programgvidantojn plenumi sian prezenton.
En la kadro de la Komuna Kongreso okazis ankaŭ la 56-a Korea Kongreso de Esperanto, la 111-a Japana Esperanto-Kongreso kaj la 6-a Esperanto-Forumo inter Shanghai kaj Seulo. Do, tio buntigis la programon.
Jen estas la video pri la aranĝo:
Raportas CHOE Taesok