Nova kanalo: “Konindaĵo”
Laŭ Marc Prensky, usona edukisto kaj verkisto, hejmtaskoj por niaj gelernantoj en la nuna tempo devas esti preparado de filmetoj. Ĉar, fakte la nuna plej efika komunikilo estas filmetoj. Se vi ne kredas tion, bonvolu diri al mi, kion vi rigardas unue, kiam vi eniras novan ret-paĝon. Ĉu vi ne tuj spektas filmeton, precipe se ĝi estas mallonga?
Verŝajne, esperantistoj pli ol la ekstera publiko ŝatas sciencon. Tial en nia komunumo estas multaj sciencistoj. Feliĉe, multaj el ili tre bone sukcesas instrui sian fakon ne nur en sia propra lingvo, sed ankaŭ per Esperanto. Tio certe kreskigis kaj plu kreskigas la esprim-povon de nia kara lingvo. Tamen ne ĉiuj esperantistoj kapablas kompreni ĉiujn sciencajn vortojn kaj esprimojn en Esperanto, aŭ eĉ en sia denaska lingvo. Krome, oni ne ĉiam havas sufiĉan tempon por spekti unu-horan filmon de profesoro instruanta malfacilan temon.
Laŭ mi, ĝuste pro tio naskiĝis nova Esperant-lingva jutuba kanalo Konindaĵo! Tiun projekton kreis diversaj esperantistoj. Ili provas klarigi tre interesajn, sed samtempe malfacilajn, temojn pri nia mondo per simplaj kaj kompreneblaj priskriboj. Per unu-minutaj filmetoj Konindaĵo tre bele instruas temojn, kiujn ni ofte ne povus kompreni tiel facile kaj rapide per alia metodo. Feliĉe, ĉiuj filmetoj estas libere (senpage) spekteblaj. Ili eĉ havas Esperantajn subtekstojn por faciligi la komprenadon.
Jen kelkaj el la filmetoj, kiujn vi povas spekti per nura alklako de la koncernaj ligiloj:
Ĉu vi sciis, ke tre eble viaj amikoj havas pli da amikoj ol vi havas?
Ĉu vi povas kredi, ke soleco estis la plej granda timo de niaj antaŭuloj?
Ĉu vi konsentas kun Sokrato pri demokratio?
Ĉu vi konsentas, ke ni nuntempe havas pli bonan mondon ol antaŭe?
Kie ajn vi loĝas, vi povas en ajna horo spekti la allogajn filmetojn de Kondindaĵo, dum vi manĝas bongustajn belgajn terpomojn kun kafo, aŭ usonajn dolĉaĵojn kun iom da mielo.
Kaj fine, eble post spektado de kelkaj filmetoj, vi ne estos la sama homo, kiu pli frue estis spektonta ilin!
La projekto estas ankoraŭ tre nova, do oni certe bonvenigos viajn komentojn, kritikojn, kaj proponojn por la venontaj filmetoj!
Por subteni la novan tut-Esperantan kanalon, eblas aboni ĝin kaj prezenti la interesan kanalon al viaj amikoj kaj konatoj. Jen ĝia adreso.
Se vi uzas Fejsbukon, ankaŭ tie vi povos sekvi Konindaĵon.
Bonegajn spektadon kaj lernadon!
Ahmad Mamduhi