La Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kredeble la plej ampleksa kaj plej oficiala universitatnivela instruado de Esperanto en la lastaj jardekoj, regule okazadis de 1998 ĝis 2024 sub la gvido de profesoro Ilona Koutny. Laŭ ŝi multaj esperantistoj preferas konvinkadi aliajn lerni Esperanton, sed opinias, ke ili mem ne bezonas plu lerni.
Libera Folio: Kian signifon havis la interlingvistikaj studoj ĉe AMU por la Esperanto-movado?
Ilona Koutny: – Esperanto estas jam natura lingvo, ĝi funkcias kiel normale lingvoj funkcias: ni povas esprimi niajn pensojn kaj sentojn, interkomunikiĝi per ĝi, kaj ĝi ofte estas parto de identeco de esperantistoj kiel la gepatra lingvo. Por iu ajn lingvo, sed ĉefe por minoritataj lingvoj – al kiuj lastatempe esperantistoj komparas Esperanton – estas grave havi lokon en la oficiala eduka sistemo. Tio montras iliajn vivkapablon kaj prestiĝon. Estas kompreneble, ke ankaŭ por la Esperanto-movado gravas havi oficialan rekonon kaj diskonigon en tiu formo. Lingvo kun 2 milionoj da parolantoj – kiel oni povas tion aŭdi, Amri Wandel parolas eĉ pri 3 milionoj – devus aperi en diversaj niveloj de la oficiala eduksistemo.
– Bedaŭrinde, Esperanto malofte estas instruata en lernejoj, en universitatoj eĉ malpli ofte. Se tamen, tiam temas pri lingvokursoj aŭ interlingvistikaj kursoj kiuj interalie prezentas ankaŭ Esperanton. Plenan instruprogramon (fakon) unue havis la Budapeŝta Eötvös-Loránd-Universitato (ELTE) kaj poste la Poznana Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU). István Szerdahelyi (1924-1987) instituciigis la universitatan instruadon de Eo en 1966 kaj la kun ĝi ligitan sciencan esploradon. Nun ni festas lian 100-jaran jubileon.
– Mi daŭrigis lian laboron en ELTE kaj post mia transloĝiĝo al Pollando fondis la postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn en AMU, en 1998, kaj la magistrajn studojn en 2022. Bedaŭrinde, la unikaj studoj ne havis sekvantojn.
Kial la universitato ne plu daŭrigas tiujn studojn?
– Por subteni tiajn kompleksajn studojn necesas surloka instruisto-profesoro kaj ankaŭ aliaj kolegoj kaj multe da persisto, laboro. Mia ĉefa tasko en AMU estis la hungara fako kaj tiu de mia kolego, Michael Farris, estis la instruado de la angla lingvo, aldone ni prizorgis la interlingvistikan fakon. Por la postdiplomaj studoj, kiuj havis surlokajn sesiojn dufoje jare, la lasta grupo jam nur unufoje, ĉar ni povis uzi la retajn eblojn, kunlaboris pluraj eksterlandaj ĉefe universitataj kolegoj, de John Wells kaj Humphrey Tonkin tra Věra Barandovská-Frank kaj Katalin Kováts ĝis Nicolau Dols kaj István Ertl, por nur mencii la kutimajn kunlaborantojn, En la retejo de la universitato aperis raporto pri la fina sesio.
– Estis plano por konservi esperantologion kaj interlingvistikon en AMU post mia emeritiĝo. La fondo de la magistraj studoj pri interlingvistiko kadre de la studdirekto Lingvistiko kaj informmastrumado malfermis novan vojon, ja temis pri surlokaj studoj por junuloj kiuj volas magistriĝi. Tio respondis al la bezono de la bakalaŭraj studoj fonditaj en la Universitato en Zaozhuang en 2018 por daŭrigi iliajn studojn.
–Por tagaj studoj eblus peti la dungon de alia kolego, mia doktoriĝintino, Ida Stria. Post la sukcesa fondo kaj lanĉo de la magistraj studoj en 2022 (al kiu ŝi jam kunlaboris), por kiuj venis 10 ĉinaj studentoj, ni havis esperon ke en la sekva jaro venos studentoj el diversaj landoj kaj praktike realiĝos la planitaj interkulturaj studoj. La interkultura karaktero de la esperantologiaj studoj kombinitaj kun la daŭrigo de la angla kaj informatikaj konoj donas uzeblan diplomon al la kuraĝuloj.
– Sed post la sukcesa unua jaro neniu aliĝis el la tuta mondo krom 5 ĉinaj studentoj. Tio ne sufiĉis por relanĉi la studojn, tiel malaperis la ŝanco dungi iun kaj konsidere mian emeritan aĝon la eblo estas fermita, do la unika sukcesa eksperimento finiĝis pro la malforteco de la Esperanto-movado. Mi sukcesis konvinki AMU pri la utilo de Esperanto por allogi eksterlandajn studentojn, disponigi interkulturajn teoriajn kaj praktikajn konoj tra Eo. Nur esperantistojn mi ne sukcesis konvinki pri la utilo de studado.
Kion eblus fari por ke tiaj studoj daŭru, ĉu ĉe AMU aŭ aliloke?
– Pesimisma respondo: post la provo en AMU mi konsideras ke la Esperanto-movado ne vere bezonas universitatajn studojn, ĝi preferas la hobian nivelon, amuziĝon kaj vojaĝojn helpe de Esperanto. Esperantistoj preferas konvinkadi aliajn por lerni Esperanton, sed ili mem ne bezonas plu lerni.
– Optimisma respondo: ELTE en Budapeŝto komencis universitatajn studojn pri esperantologio kaj dum pli ol 40 jaroj plenumis – eĉ se en malgranda skalo – sian rolon, AMU daŭrigis la formadon de esperantologoj, esperanto-instruistoj dum 26 jaroj kun bonaj rezultoj. Eble la ĉina universitato en Zaozhuang kun siaj bakalaŭraj studoj pluportos la torĉon. Miaj du eksgestudentoj ricevis laboron tie. Ankaŭ du aliaj jam instruas E-on en altlernejo en Ĉinio.
– Estas plano revivigi la postdiplomajn studojn en iom ŝanĝita, malpli longa formo en la Universitato de la Balearaj Insuloj, sub la gvido de Nicolau Dols. Mi helpos en tio kaj havas ankoraŭ multajn planojn. Feliĉe, ekzistas universitataj kolegoj kiuj science esploras Esperanton, kaj tiel akceptigas ĝin en lingvistiko, literaturo, sociologio. Elstare pruvis tion la Interlingvistika laborsekcio de la prestiĝa Internacia Kongreso de Lingvistoj (ICL), kiu okazis en septembro en Poznano kun 12 partoprenantoj.