En multaj landoj ekzistas Esperanto-kluboj. En iuj landoj ekzistas naciaj Esperanto-centroj. La plej granda Esperanto-centro en Francujo nomiĝas Kastelo Greziljono, france “château de Grésillon”. Ĝin posedas ĉirkaŭ ducent kvindek esperantistoj el la tuta mondo, kadre de kooperativa societo kun la nomo “Kultur-domo de Esperanto”.
En ĝi okazas Esperanto-staĝoj kun kursoj kaj aliaj aktivaĵoj, precipe dum la francaj lernejaj ferioj en aprilo, julio kaj aŭgusto, kaj ankaŭ en oktobro. Dum la tuta somero 2024, preskaŭ ducent homoj restadis en kastelo Greziljono, iuj dum kelkaj tagoj, aliaj dum tuta monato. Ili venis por lerni aŭ praktiki Esperanton, por ĝui verdan esperantistan etoson kaj por admiri la kastelon, kiu staras meze de vasta parko.
Jen mia raporto pri la someraj staĝoj en la jaro 2024:
• Komence de julio okazis nia 5-a Verda Naturisma Semajno kun la asocio INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista). Naturismo estas movado de homoj, kiuj sen vestoj ĝuas la naturon. Antaŭtagmeze oni studis Esperanton en du kursoj, kaj posttagmeze okazis sportaj aranĝoj, promenado, turismaj vizitoj, prelegoj, muziko kaj ludoj. Laŭ la vetero kaj la programo, la ĉeestantoj vestis sin pli aŭ malpli libere.
• Meze de julio dum dek tagoj okazis nia 8-a Maratona Esperanto-kursaro kun tri famaj instruistoj. Samtempe okazis la 36-a Internacia Esperanto-Konferenco kun dek ok prelegoj pri diversaj temoj. Krom intensa studado kaj praktikado de nia lingvo okazis ĉiutage ekskurso al lokaj vidindaĵoj. Ĉu vi volus mem iam studi en Greziljono – aŭ eble eĉ instrui tie?
• Komence de aŭgusto okazis nia 14-a Festa Semajno por infanoj kaj familioj kaj samtempe nia 3-a renkontiĝo SOMERAS. Du homoj instruis Esperanton, dum aliaj uzis la lingvon laŭ praktika maniero por prezenti dancadon, kantadon, familian terapion, japanan paper-faldadon, kaj kurson de japana abako.
• Fine de aŭgusto, esperantisto festis sian naskiĝtagon dum tuta semajno en nia kastelo, invitinte siajn malnovajn esperantistajn amikojn. Ankaŭ vi mem povus organizi similan eventon en nia kastelo.
• La sekva renkontiĝo, AŬTUNAS, atendas vin fine de oktobro kun kursoj kaj ekzamenoj, kun ĥora kantado, japana paperfaldado, kaj uzado de japana abako. Vidu informojn pri la aranĝo en la retpaĝo de Kastelo Greziljono.
Bert Schumann