La informo, ke “ĉiuj parolas la anglan”, estas ofte ripetata, precipe de tiuj, kiuj gajnas monon per instruado de la angla. Ekzistas ankaŭ tiuj, kiuj deziras konvinki nin ĉiujn, pro ideologiaj kialoj, ke la angla estas la internacia lingvo.
La Eŭropa Komisiono foje prezentas la kreskantan nombron de junuloj, kiuj deklaras ke ili parolas la anglan, por montri la sukceson de la multlingvisma politiko en Eŭropo. Sed ĉu estas vere, ke pli kaj pli da junuloj parolas la anglan?
Tiaj raportoj kutime estas bazitaj sur Eurobarometer*. Eurobarometer estas instanco, kiu faras esplorojn de la publika opinio pri diversaj demandoj interesaj por Eŭropa Unio (EU). Por informiĝi pri lingva kompetento, ĝi simple demandis al eŭropaj civitanoj, kiujn lingvojn ili parolas, naive kredante, ke homoj neniam troigas sian propran kompetenton. Tamen, malmultaj homoj kapablas objektive taksi sin mem.
Ĉu EU iam pli profunde esploris, kiom bone la homoj parolas fremdajn lingvojn? Jes, sed tio okazis nur unu fojon. En 2012 la Eŭropa Komisiono organizis esploron kun la nomo SurveyLang. Oni kontrolis la atingojn de lingvolernantoj en 14 EU-landoj rilate al kvin lingvoj: la angla, la franca, la germana, la hispana kaj la itala. La kontrolitaj niveloj estis de A1 ĝis B2. La Komisiono klarigis, ke ĝi ne organizis provojn je la nivelo C1, “ĉar lernantoj, kiuj atingas tiun nivelon, eĉ en sia unua fremda lingvo, konsistigas nur 1% de lernantoj”. Do la Eŭropa Komisiono mem rekonas, ke la homoj apenaŭ sukcesas lerni fremdajn lingvojn ĝis flua nivelo.
Estas rimarkinde ke la objektiva esploro de SurveyLang okazis nur unu fojon, jam antaŭ 12 jaroj. Poste la Eŭropa Komisiono preferis bazi siajn konkludojn sur la malpli objektivaj rezultoj de Eurobarometer. Ĉu la konkludoj de SurveyLang estis tro malkomfortaj por la Eŭropa Komisiono?
Kial tiom da homoj atingas tiom malmulte da sukceso en lingvolernado? La ĉefa kialo estas la malfacila kaj neregula gramatiko de la lingvoj plej ofte instruataj en Eŭropo. La angla havas (sufiĉe) simplan gramatikon, aliflanke ĝia skribsistemo nur malproksime rilatas al la parolata lingvo.
La uzo de la angla en supera edukado ĉiam pli enradikiĝas tutmonde. Sekve, kreskas la distanco inter elito, kiu regas la anglan, kaj la vasta plimulto de la monda loĝantaro. La elito konsistas el 1) denaskaj anglalingvanoj (proksimume 6% de la homaro); 2) tiuj, kiuj loĝas dum jaroj en anglalingvaj landoj; kaj 3) homoj kun aparta kapablo pri lingvolernado. La uzo de la angla en internaciaj rilatoj donas avantaĝon al tiu malgranda elito, kaj malavantaĝon al ĉiuj aliaj. Tio estas ne nur maljusta, sed ankaŭ malefika. Estus multe pli efike, se la Eŭropa Komisiono kaj aliaj internaciaj organizaĵoj celus lingvan justecon, kaj klopodus doni al ĉiuj civitanoj la samajn lingvajn rajtojn.
———————
* Europeans and their languages – May 2024 – – Eurobarometer survey (europa.eu)
Seán Ó Riain