La memorkapablo de simioj
Ĉimpanzoj uzas ilojn, ili havas amikojn kaj malamikojn, ili helpas unu la alian, kaj ili eĉ kuracas siajn vundojn. Tiuj estas kapabloj, kiujn oni dum longa tempo konsideris aparte homaj. Kaj nun al tiu listo aldoniĝas ankoraŭ unu plia kapablo: ĉimpanzoj povas memori la vizaĝojn de iamaj amikoj, eĉ de tiuj, kiujn ili ne vidis de jardekoj.
La longtempa socia memoro de ĉimpanzoj kaj bonoboj estas multe pli bona ol sciencistoj antaŭe kredis. Tion konkludis grupo de sciencistoj en studo, kiu ĵus aperis en scienca periodaĵo.
La ideo malkovri, kiel longe hom-similaj simioj memoras unu la alian post disiĝo, aperis ĉe la sciencistoj surbaze de iliaj propraj spertoj pri la bestoj. Multaj el la sciencistoj ricevis la impreson, ke iliaj simioj rekonas ilin, kiam ili revenis post longa periodo de for-estado. “Ili estas emocie tuŝataj, kiam ili revidas konaton,” diris sciencisto de la usona universitato Johns Hopkins.
Tian sperton havis ankaŭ sciencistino, kiu laboris kun ĉimpanzo nomita Kendall en la bestoĝardeno de Nord-Karolino en Usono. Kendall volis ĉiam teni ŝian manon, kiam ŝi eniris en la kaĝon de la simioj. Sed la sciencistino dum kelkaj monatoj ne povis viziti lin pro esplorprojekto en Afriko. Kiam ŝi revenis, la ĉimpanzo tuj kuris rekte al ŝi kaj postulis teni ŝian manon.
Por sia esploro la sciencistoj kontrolis 26 simiojn, kiuj loĝis en tri malsamaj lokoj: en la bestoĝardeno de Edinburgo, Skotlando, en la besto-protektejo Kumamoto en Japanujo, kaj en la bestoĝardeno de Planckendael en Belgujo. Antaŭ ol la eksperimento komenciĝis, la sciencistoj kolektis fotojn de ĉimpanzoj kaj bonoboj. Iuj estis konatoj de la bestoj en la eksperimento, aliaj ne.
La sciencistoj montris al ĉiu simio du fotojn samtempe. Sur unu estis videbla eksa membro de la sama simiaro, ne vidita de almenaŭ naŭ monatoj. Sur la alia foto videblis fremda simio, kiun la besto neniam konis. Samtempe la esploristoj registris la okulmovojn de la bestoj per speciala filmilo. Ili malkovris, ke la ĉimpanzoj kaj bonoboj pli longe rigardis fotojn de konataj simioj ol de tiuj, kiujn ili ne konis. Aldone, ili rimarkis diferencon en la reago de la bestoj al fotoj de antaŭaj amikoj, kompare kun fotoj de konataj simioj, kun kiuj ili tamen ne havis apartan rilaton. La vizaĝojn de la amikoj la bestoj rigardis signife pli detale.
Plej impresa estis la memorkapablo de bonobino kun la nomo Louise el la protektejo en Kumamoto. De pli ol 26 jaroj, Louise ne plu vidis sian fratinon Loretta kaj sian nevon Erin. Malgraŭ tio ŝi memoris ambaŭ, kiam ŝi rigardis ties fotojn. Por esti tute certaj, la esploristoj ripetis la provon okfoje. La rezulto estis ĉiam la sama.
Tio montras, ke la memorkapablo de simioj pri la vizaĝoj de eksaj amikoj foje estas tre longa. Laŭ aliaj studoj, ĉe Homo sapiens la memoro pri la vizaĝo de konato komencas malfortiĝi post proksimume 15 jaroj. Kelkaj homoj tamen memoras pli longe la aspekton de homo, kun kiu ili iam havis fortan rilaton: eĉ 48 jarojn post la disiĝo.
Restas la demando, ĉu ĉimpanzoj kaj bonoboj sentas la mankon de siaj amikoj same kiel homoj. Ŝajnas probable, ke ankaŭ al simioj tia malproksimeco kaŭzas animdoloron.