La komitato de UEA en Aruŝo dediĉis multe da tempo al diskuto pri la rekomendoj de la komitataj forumoj. Laŭ tiuj rekomendoj, multa laboro estu farata de volontuloj kaj laborgrupoj. Tiel oni intencas realigi ekzemple la longe atenditan Almanakon, kaj la funkciigon de la administra sistemo Akso. Fine la rekomendoj estis resenditaj al la estraro.
La komitato de UEA kunsidis en Aruŝo vendrede la 9-an de aŭgusto. Laŭ la programo la sesio devus komenciĝi je la naŭa horo. Tamen unu estrarano alvenis nur je la 09.10 kaj alia je la 09.17.
Sidiĝi estis komplike. Estis originale sep tabloj ĉirkaŭ kiuj oni devis sidi. Finfine aldoniĝis tri aliaj, kaj eĉ tio ne vere sufiĉis.
Dum la registriĝo de la ĉeestantoj Michal Matúšov indikis per manlevo, ke li reprezentas Albert Stalin Garrido. Tuj respondis Aleks Kadar, ke tio ne eblas; Matúšov jam registriĝis kiel reprezentanto de organizaĵo, kaj ne eblas, ke unuopulo havas du voĉdonojn.
Michael Boris Mandirola demandis:
– Kie sidas tio en la regularo?
Tion li ripetas du-trifoje, ne ricevinte rektan respondon. Tiam leviĝis la mano de Matúšov:
– Kie oni trovas tion en la regularo?
Respondo ne venis. Neniam estis klare indikite, ĉu unu persono rajtas havi du voĉojn aŭ ne, sed finfine ne multe gravis, ĉar preskaŭ ĉion oni unuanime akceptis.
Multaj rutinaĵoj, kiuj devus esti pritraktitaj jam antaŭ la komenco de la kunsido, restis nesolvitaj. Ekzemple protokoliston estis malfacile trovi, kaj evidente oni ne interkonsentis anticipe. La prezidanto Duncan Charters ripete petis iun volontuli, kaj fine rekte petis Michael Boris Mandirola, kiu tiam akceptis.
Ankaŭ aliaj rutinaĵoj malbone funkciis. Kiam devis okazi voĉdono pri la kongresa rezolucio, la komitatanoj ankoraŭ eĉ ne vidis ĝin. Aleks Kadar devis do sendi ĝin retpoŝte al la komitatanoj, kaj necesis pasigi tempon kopiante ĝin al la komputilo konektita al la projekciilo.
Al ampleksa paragrafo pri la svahila lingvo, estis en diskuto aldonita frazo ankaŭ pri aliaj afrikaj lingvoj, kaj sekve la teksto ankoraŭ bezonos redakton. La fina versio de la rezolucio do pretiĝos ĝis la fermo.
Krome okazis sufiĉe kaosa diskuto pri la sekva kunsido. La sola propono venis de Michael Boris Mandirola, kiu preferis kunveni antaŭ la Virtuala Kongreso, kaj proponis dimanĉon la 24-an de novembro. Akceptite.
Poste aŭdiĝis la voĉo de Aleks Kadar: Martin Schäffer indikis, ke li ne estos libera en tiu tago. Gravos evidente lia ĉeesto. Li preferis kunveni nur post la VK, kaj proponis dimanĉon la 8-an de decembro. Akceptite.
Sed kelkaj aliaj preferis sabaton. Schäffer ne tuj sciis pri sia disponebleco kaj devis kontroli. Fine ne gravis, ĉar pli da komitatanoj preferis dimanĉon.
Estos interese vidi, ĉu la kunsido vere okazos tiun tagon. En tiu kunsido ja devos esti aprobita interalie la buĝeto de UEA por 2025. La sola financa afero, kiu estis traktita en la nuna kunsido, estis la decido ne altigi la bazan kotizon.
Estis pluraj intervenoj pri bagatelaj aŭ senrilataj aferoj. Iu komitatano asertis, ke ĉiuj havas respondecon ŝati afiŝojn pri kaj en Esperanto kaj dividi ilin, ĉu en Facebook, ĉu en aliaj sociaj retejoj. Evidente ne gravas la enhavo aŭ kvalito de la afiŝoj, se nur ili temas pri Esperanto.
Aliflanke estas problemo, ke oni tro ofte ofendas homojn per maltaŭgaj respondoj al afiŝoj en Facebook. La rekomendo de la komitatano estis, ke oni ne ofendu aliajn.
La afero evidente tiom gravas, ke la sama homo levis la temon ankaŭ en la pli frua programero UEA Respondas. Prezidanto Charters konsentis, ke oni evitu ofendojn, kaj konsilis, ke oni ne reagu tuje kaj emocie.
Estis levita ankaŭ la temo de interpretado el Esperanto al la angla. Laŭ iu komitatano tre gravas, ke interpretistoj parolu la anglan de Oksfordo aŭ Kembriĝo, ne “usonan dialekton”. Tiun proponon Michael Boris Mandirola aliflanke taksis lingva diskriminacio.
Unu komitatano ŝajnis iom agresema liverante sian mesaĝon. Ne eblis ĉion kompreni, ĉar li svingis la manon en kiu li tenis la mikrofonon, do la laŭteco ŝanceliĝis. Ŝajne li tre akre substrekis, ke la supera organo estas la komitato, ne la estraro. Iu en la spektantaro verŝajne bone aŭdis: ŝi respondis per: “Idioto!”
Estis abunde diskutitaj la rekomendoj de la komitataj forumoj, kies centra punkto estis, ke oni fondu diversajn laborgrupojn, interalie por “esplori ĉu necesas restrukturigi la organizadon de UEA por ke estu pli da opcioj ol agado laŭ Landaj Asocioj”, kion ajn tio signifu.
Lige kun tio la komitato eksciis, ke “per sistemo de volontuloj kaj laborgrupoj” UEA fine planas ekuzi la administran sistemon Akso kaj eldoni la longe atenditan trijaran Almanakon. Tamen ne klaris, kiam tio okazos.
Sur la kampo de informado laŭ la rekomendoj de la komitataj forumoj estu “unu ĉefa laborgrupo sub nia dungita kunordiganto, taskita pri prioritatigo de celoj, trovo de tre kvalifikita kaj fidinda respondeculo pri gvidado de ĉiu projekto.”
Oni konstatis mankojn en interna informado, ekzemple ĉar pluraj aktivuloj ne konis la rolon de Lu Wunsch-Rolshoven, kiu nun laboras kiel dungito pri komunikado, kaj de Tamiris Queiroz, kiu nun okupiĝas pri sociaj retejoj de UEA.
La komitata forumo pri informado trovis problema, ke la informa retejo Esperanto.net malbone funkcias, kaj ke informa agado kiu referencas al tiu retejo tial havas nulan efikon, se interesiĝintoj ne trovas tie la necesajn informojn.
La proponoj de dumkongresaj komitataj forumoj, estis fine laŭ propono de Guy Matte senditaj al la estraro kaj la estraro raportu pri la afero al la komitato. Do, la proceso daŭros, sed ĉu estos rezulto?
En la fino de la kunsido pro la interveno de Brian Moon ekestis diskuto pri tio, ĉu estas konvene, ke la edzino de ĝenerala direktoro fariĝis pagata funkciulo de UEA.
Mallely Martinez Mateos aperas en la kongresa libro kiel sekretario en la listo de pagataj oficistoj, sed evidentiĝis, ke preskaŭ neniu komitatano sciis pri la dungo de la edzino de Martin Schäffer. Sekvis kompreneblaj plendoj, ke la komitato ja devus esti informita pri tio.
Aleks Kadar respondis, ke ĝin la estraro ja informis. Por pruvi tion, li voĉlegis elĉerpaĵon el la plurpaĝa jarraporto aperinta en la revuo Esperanto en julio 2023, kie la dungo de ”M. Martinez, Sekretaria Fako”) estas preterpase menciita sub la titolo “Administrado”.
Michel Boris Mandirola atentigis, ke estus bona praktiko se la ĝenerala direktoro ĉiam informus la komitaton pri novaj dungoj kaj honorariataj kunlaborantoj. Martin Schäffer respondis, ke ne estas devo fari tion, sed en tiu ĉi aparta kazo li diskutis pri la dungo kun la estraro.
Estrarano Aurora Bute, kiu tiumomente prezidis la kunsidon, ĉar ĉeestis nek la prezidanto nek la vicprezidanto, motivis la decidon pri la dungo per tio, ke pro la subvencio de Eŭropa Unio necesas havi pli da salajrataj oficistoj.
Laŭ raportoj de Jukka Pietiläinen kaj Tim Owen