Charters monologis pri la strategio de UEA

La Centra Oficejo laboris bone siatempe, sed ne plu estas bezonata, ĉar eblas dungi homojn kie ajn en la mondo por labori por Esperanto. Tion klarigis prezidanto Duncan Charters dum sia prelego pri la strategia direkto de UEA dum la UK en Aruŝo. Diskuto ne okazis kaj malmultaj kongresanoj interesiĝis pri la prelego.

Prezidanto Charters parolis pri la temo ”Kien iru UEA?”

La lunda posttagmeza kunsido, kiu portas en la kongresa libro titolon ”Vizio kaj strategio: Kien iru UEA?” estis laŭ la pezidanto de UEA Duncan Charters la plej ĉefa UEA-kunsido de la kongreso en ĉi-jara UK.

– Nur ĉi tie eblas informiĝi pri tio, kion UEA atingis kaj kion ĝi faros en estonto, li diris.

Se oni atendis diskuton, oni seniluziiĝis, ĉar temis pri longa prelego, preskaŭ unuhora, de la prezidanto mem. La nuna prezidanto nun eble pli klare ol antaŭe difinis sian politikan programon rilate al UEA kaj ĝia estonteco.

Tamen komence partoprenis nur proksimume 25 kongresanoj el kiuj triono estis afrikanoj. Tio iom ĝenis la prezidanton kaj li bedaŭris, ke “ni ne havas tiun strukturon en niaj kongresoj, kiu ebligus ke ĉiuj partoprenu en gravaj eventoj”.

Evidente indas demandi kiom da kongresanoj interesiĝas pri UEA kaj ĝia estonteco. Krome lunde okazis multaj ekskursoj kie parto el la kogresanoj estis. Poste venis kelkaj kongresanoj pli kaj la nombro en la fino superis 50. Ne malbona rezulto en lunda posttagmezo. Foje en pli grandaj kongresoj similaj aranĝoj kolektis malpli da partoprenantoj por gravaj eventoj.

Duncan Charters jam duan fojon en la kongreso referencis al sia unua lernejestro, kiu iam diris, ke la mondo bezonas internacian lingvon, kaj ke ĝi jam ekzistas, sed bedaŭrinde la esperantistoj faras nenion por antaŭenigi la ideon ĝis realiĝo. Krome li referencis al Ivo Lapenna, kiu diris, ke ekzistas neniu argumento kontraŭ Esperanto, kiun bone preparita, klera individuo ne povus refuti.

Tiuj du elir-punktoj formis la bazon por la prelego de Charters. Por li Esperanto estas evidente io, kion ni povas proponi al nia hodiaŭa mondo: interkulturan kompetenton, pliampleksigon de personaj kontaktoj inter diverslandanoj kaj edukado al internacia kompreniĝo. Parte temas pri celoj, kiuj jam estis difinitaj okaze de 100-jariĝo de Esperanto, parte temas pri novaj aldonoj al ili.

Charters menciis pri lingvo-instrua eksperimento de la rusa lingvo en Usono dum la malvarma milito. Tiu eksperimento malsukcesis, ĉar la rusan instruis en lernejoj plejparte ĵus-finintaj studentoj de la rusa aŭ la rusdevenaj enmigrintoj, kiuj havis malmultan aŭ nenian sperton pri instruado al lernejanoj. Laŭ Charters tiu eksperimento detruis la renomon de lingvoinstruado por 20 jaroj en tiu urbo, kie la eksperimento okazis.

Charters sugestas, ke lernejaj instruistoj povus lerni Esperanton sufiĉe rapide por ĝin instrui, kaj tiel Esperanto povus esti uzata por edukado por interkomprenemo: nur Esperanto povas doni egalbazan aliron al ĉiuj kulturoj. Laŭ Charters argumentoj por uzo de Esperanto validas, sed ni devus lerni prezenti tiujn argumentojn konvinke.

Charters volas organizi esperantistojn por senlace labori akcepteblajn planojn kaj laboradi laŭ ili. Necesas prepari esperantistojn “por kunlabori cele al akceptigo de la lingvo en formo, kiu poduktas signifajn rezultojn”.

La prezidanto de UEA emfazis, ke esperantistoj deziras interkompreniĝi, ĉar ili decidis lerni Esperanton. Tamen restas demandoj pri tio, kion esperantistoj praktike faras por pli ofte rilati al homoj malsamaj laŭ etno, aĝo, genro ktp. kaj ĉu legmaterialoj kaj konversaciaj partneroj estas elektitaj laŭ jamaj konviktoj aŭ ĉu celi elserĉi aliaj perspektivojn.

Laŭ Charters ĉiu esperantisto vivu nian ideologion, per akcepto de samideanoj, kiuj havas ideojn tre malsamajn al la niaj kaj per senkonflikta traktado de aliaj kunlaborantoj.

Se ni deziras komprenemon inter popoloj, tio devas komenciĝi per ni mem, unue rilate al aliaj esperantistoj kaj poste rilate al neesperantistoj.

Laŭ Charters nuntempa defio estas sento de nesekureco kiun kaŭzas la rapida ŝanĝiĝemo de homaj cirkonstancoj, la necerteco  pri la prognozoj de multaj evoluoj, la ambigueco, kiun kaŭzas la manko de klaro pri problemoj por gravaj decidoj, kaj la komplekseco kiun kaŭzas interago de multaj elementoj kaj neantaŭvideblaj sekvoj.

Charters rakontis, ke UEA dungis fakulon pri informado por ke ni sisteme lernu komuniki al ekstera mondo: necesus laŭ li altiĝi la kvanton de monda enloĝantaro, kiu entute scias pri Esperanto (laŭ la takso de Charters temas pri unu-du procentoj).

Laŭ Charters ni multon jam atingis dum pasintaj jaroj, sed necesas daŭre plifortigi niajn rilatojn kun ekstera mondo. Por Charters tio okazu “per servoj kiujn ni povas proponi al aliaj organizaĵoj, ekzemple organizadon de konferencoj kaj seminarioj, tradukajn servojn, trejnadon pri ekzemple, eventuale ĉefe, interkultura kompetento”.

UEA laŭ li devus servi al UN kaj Unesko por kunorganizi simpoziojn pri multlingveco. Tio jam okazis kelkfoje. Por Unesko UEA servas eldonante la Unesko-Kurieron en Esperanto kaj per aperigo de dulingva (en Esperanto kaj la ĉina) historio de Unesko okaze de 70-jariĝo de la organizo.

La sekva unopa agado estas planita por venonta jaro, kiam okazos ĝenerala asembleo de Unesko en Samarkando. Tie la celo estas akceto de “Tago de Esperanto” en la kalendaro de Unesko.

En la kampo de instruado okazis eksperimenta instruado de Esperanto en italaj lernejoj. Tamen pluraj projektoj kiuj okazis antaŭ ekzaemple la brita Springboard to Languages ne donis rezultojn, kiuj konvinkis la eksterulojn.

Laŭ Charters tio eventuale okazas pro la nekompentenco de eksteraj esploristoj pri Esperanto. Nur antaŭ kelkaj jaroj la hispana sociologo Roberto Garvia deklaris, ke li fine povas verki pri Esperanta movado senhonte, ĉar konataj esploristoj preparis la vojon per tre seriozaj studoj pri Esperanto.

Okazis sukceso ankaŭ inter poliglotoj, kiuj ofte havis negativan sintenon al Esperanto. Sed nun esperantistoj helpas organizi la poliglotajn konferencojn kaj sinteno komencas ŝanĝiĝi.

Charters kredas je esperiga estonteco. Ankaŭ la Centra Oficejo ne havas rolon en tiu estonteco, ĉar laŭ Charters tio postulas rimedojn, kiujn eblas uzi alimaniere. Ne plu necesas oficejo en Roterdamo, dum UEA povas dungi kiun ajn kie ajn en la mondo por labori por Esperanto.

La prizorgado de historio kaj arkivoj estas kunlabore donitaj al ŝtataj instancoj. Pola Nacia biblioteko prizorgas la bibliotekon Hector Hodler kaj la aŭstria nacia biblioteko prizorgas la arkivon de UEA. UEA ne plu havas deficitojn, sed povas fokusiĝi al “nia vera laboro, informi, instrui kaj utiligi Esperanton por ĝin plivastigi”. La Centra Oficejo laŭ li laboris siatempe bone sed ne plu estas bezonata en nuna mondo.

Laŭ Charters la membroj de UEA estas grandparte kontentaj kun la servoj. Revuo Esperanto estas “akurata, informriĉa, alloga kaj lingve kvalita kaj informas pri la progresoj de Esperanto”. Eventa servo provizas kalendaron por ĉiuj gravaj eventoj en la Esperanto-mondo kaj la Universalaj Kongresoj daŭre prosperas, kun aldonaj avantaĝoj de hibrireco kaj ĉiujara Virtuala Kongreso.

Krome, inter la atingoj estas ke, plej multaj lingvolernaj retejoj inkluzivas aŭ mencias Esperanton. Tamen entrepreno kiel Utalk pretas kunlabori kun ni kaj ofertis senpagan aliron al Esperanto kaj la svahila kaj 50% rabaton por aliaj lingvoj, sed nur 35 esperantistoj ekuzis tiun oferton.

Charters laŭdis ankaŭ kunlaboron kun la firmao Kosmo Strategio kiu en lastaj kelkaj jaroj aranĝis pri subvencioj de milionoj da eŭroj per kio UEA povis dungi pli da laborantoj por subteni la administardon kaj havi novajn iniciatojn ekzemple pri informado.

– Se mi kredus la kritikojn mi havus tute alian vidpunkton pri la situacio, li emfazis fine.

Jukka Pietiläinen

Charters monologis pri la strategio de UEA
Rolar para o topo