En la ĉi-jara Universala Kongreso male ol kutime ne superregas la eŭropaj partoprenantoj. Krom afrikanoj estas multaj partoprenantoj el Azio, interalie granda ĉina grupo, kiu en dimanĉo okazigis ”ĉinan tagon”. En dimanĉo kompreneble okazis ankaŭ la solena inaŭguro, kun ĉeesto de multaj gravuloj.
La dimanĉa inaŭguro de la kongreso estis pli kaosa ol kutime. Unue, ĝi komenciĝis kun duonhora malfruo, ĉar necesis atendi vicministron pri naciaj rimedoj kaj turismo, Dunstan Kitandula, kiu venis el la ĉefurbo Dodoma, kvincent kilometrojn for.
Ioma nervoziĝo estis videbla inter la organizantoj antaŭ ol klariĝis ke la vicministro ja alvenos.
Tamen indis atendi, ĉar malofte estis tiom da gravuloj en inaŭguro de Universala Kongreso. Partoprenis la urbestro de Aruŝo, reprezentanto de regionestro, kaj aliaj gravuloj, kiuj rilatis al turismo. Inter diplomatoj partoprenis almenaŭ la ambasadoro de Ukrainio, kiu havas sian oficejon en Nairobi, Kenjo.
Pro la malfruo kaj eble ankaŭ pro la alveno de la vicministro necesis adapti la programon, do la antaŭe planita sekvo de eroj, kiu estis videbla sur la kongresejaj ekranoj, aperis en malĝusta ordo, kaj kiam la organizantoj serĉis la ĝustan bildon, foje necesis trafoliumi plurajn.
Post la inaŭguro okazis grupa fotado en la sama salono Zamenhof. La ejo estas konferenca salono kun duoncirkla formo, kaj la partoprenantoj amasiĝis al la mezo. La foto videblas en la tria numero de la kongresa kuriero.
La kongreso estas tre internacia, la multaj afrikanoj kaj ankaŭ relative multaj azianoj superas la kvanton de eŭropanoj, kaj tio videblas ankaŭ en kunsidoj.
Kvankam multaj afrikanoj estas komencantoj, ili strebas paroli kun aliaj en Esperanto, kaj multaj estas ankaŭ bonaj parolantoj.
La loko por nacia vespero estis ŝanĝita eĉ dufoje: la informo kiu aperis en la kongresa libro estis korektita en la kongresa kuriero, kaj eĉ tiu informo estis korektita en alia numero de la kuriero. La nacia vespero do ne okazis “aliloke” kiel indikite, sed en la ĉefa korto de la kongresejo.
Temis pri manĝado kaj pri prezento de loka bando, kiu tamen ludis grandparte internaciajn muzikaĵojn, sed eble ankaŭ lokajn.
Ĉar la ĉefa temo estis manĝado, la prezentaĵoj ne multe interesis la partoprenantojn, kiuj koncentriĝis al manĝado kaj diskutado kun amikoj.
Iom senteblas la manko de la ĉefaj UEA-personoj: la ĝenerala direktoro ne ĉeestas, la libroservisto ne ĉeestas, la kasisto de UEA ne ĉeestas, sed la financa fako estas reprezentata de alia persono. Tamen el la 10-membra UEA estraro partoprenas ĉiuj krom unu (So Jinsu).
Kvankam la fotoj de UEA-oficistoj aperas en la kongresa libro, el la ses personoj nur la komunikisto Lu Wunsch-Rolshoven partoprenas.
La libroservo certe estas la plej malgranda iam ajn, do la vendoj same estos tute mizeraj, des pli ke afrikanoj ne havas monon aĉeti eĉ la forte rabatitajn librojn.
La programo aliflanke estas tute interesa kun koncertoj de afrikaj esperantistoj, filmoprezentoj de Aleksej Salomatov kaj prelegoj pri Tanzanio kaj Afriko.
Salomatov faris du filmojn kiuj rilatas al finnlandaj esperantistoj: lunde okazis Esperanta premiero de la filmo “Somero de Sigrid”, kiu temis pri alanda denaska esperantisto kaj pri vojaĝo al Esperanto-gården en Svedio. La filmo estis farita en 2019. Vendrede okazos alia filmprezento, “Saliko”, kies temo same estas finnlanda esperantisto, Raita Pyhälä.
Jukka Pietiläinen