La komitato de TEJO kuniĝis por elekti novan estraron kaj diskuti la mankon de aktiveco en la komisionoj. Sed pro procedura kialo kaj manko de tempo, oni devis prokrasti la elekton de la estraro. Fine ankaŭ la funkciado de la komisionoj ne estis diskutita.
TEJO finfine sukcesis elekti sian unuan komitatanon C por reprezenti la Junajn Amikojn de Esperanto, multajn jarojn post la kreo de la posteno. Sed el la 1 875 Junaj Amikoj kiuj rajtas voĉdoni, nur 61 voĉdonis – por la sola kandidato Espoir Ngoma Kasati, nuntempa komitatano B el la Demokratia Respubliko Kongo.
Tio ke 97% de la Junaj Amikoj ne voĉdonis supozeble estas pro la jaroj sen kontakto flanke de TEJO. La sola informo pri la elekto estis en Esperanto, sed la “Junaj Amikoj” plejparte ne scipovas la lingvon.
Mankas kandidatoj je ĉiu nivelo de TEJO. La komitato rajtas elekti 9 komitatanojn B ĉi-jare sed estis nur 3 kandidatoj. En 2020, estis 28 komitatanoj A en la komitato, sed nun estas nur 17.
Oficale TEJO havas 54 landajn kaj fakajn sekciojn, sed multaj el tiuj efektive mortis antaŭ jardekoj. La sola kandidato por la prezidanteco, Michal Matúšov (KuboF Hromoslav), komentis pri la malkresko en la komitato:
– Mi tute konsentas, ke nia Komitato multe reduktiĝis. Dum tiu ĉi mandato ni ankaŭ spertis aparte “silentan” Komitaton – ne multaj diskutoj okazis tra la jaro.”
La nova komitatano C, Espoir Kasati, bedaŭris pri la situacio:
– La nuna situacio ene de TEJO ne indas plu ekzisti, ĉar ĝi ja antaŭvidigas ĥaosan malvigliĝon de nia amatega TEJO. Niaj komisionoj estas vere tre silentaj escepte de kelkaj . . . La malvigliĝo de pluraj komisionoj kaŭzas foreston de TEJO sine de la junularo esperantista kaj jen junuloj malaktiviĝas kaj ekmankas eĉ kandidatoj.
Ankaŭ por la estraro mankas kandidatoj. Post kiam oni sciigis, ke estas nur kvin kandidatoj, du pliaj kandidatoj venis: Michael Vrazitulis, prezidanto de Germana Esperanto-Junularo, kaj Manohimiharintsara Andrianirina, prezidanto de la Malagasa Esperanto Junulara Asocio.
Ĉiuj kandidatoj ĉeestis la eksterordinaran komitatkunsidon (ordinara komitatkunsido okazos venontmonate dum IJK) krom Shneur Agronin, kiu observis la judan ŝabaton. Oni demandis, ĉu tio povus malhelpi lian agadon en la estraro, sed Matúšov respondis ke tio ne estos problemo, ĉar la estrar-kunsidoj okazos dimanĉe.
Oni prezentis la aliĝpeton de la junulara esperantista sekcio de Serbio, kiu estas parto de Serbia Esperanto-Ligo. Oficale, Serbia Esperanto Junulara Organizo jam estas la landa sekcio en TEJO por Serbio, sed ĝi ĉesigis sian aktivadon antaŭ pli ol 20 jaroj. Laŭ la statuto de TEJO, oni ne rajtas havi pli ol unu landan sekcion en unu lando “krom en esceptaj kazoj.” Ne klaras, ĉu ĉi tiu estas escepta kazo.
Dum la komitatkunsido oni diskutis kiel subteni la tutmondecon de TEJO kaj labori kun aktivuloj el aliaj kontinentoj. Demandite kiel allogi pli da aktivuloj kaj kandidatoj, Matúšov respondis:
– Mi vidas ke parto de la solvo devas esti ŝanĝo de nia komunikado tiel ke homoj komprenu ke . . . afero kiun oni faras per la komitato ne nur estas iu burokrata afero en TEJO. Ĝi estas afero kiu helpas al “fina venko” de Esperanto, ĝi helpas plibonigi pacon en la mondo, ĝi helpas kunigi naciojn en amikeco.
Neniu alia kandidato respondis al la demando.
La komitato decidis, ke la venonta estraro enhavos sep membrojn, do ĉiuj kandidatoj estos elektitaj. Sed antaŭ ol la voĉdonado komenciĝis, la eks-prezidanto kaj nuna komitatano A por Filipinoj, Albert Stalin Garrido, proponis ke oni prokrastu la voĉdonadon al la centra reto, ĉar oni bezonas uzi la parorangan sistemon por elekti la vicprezidantojn. La propono estis akceptita sen debato.
Laŭ la reglamento, retaj elektoj devas daŭri minimume sep tagojn por debato, pliajn naŭ tagojn por voĉdonado. Poste Garrido skribis ke lia intenco estis ke la voĉdonado okazu en 24-hora periodo.
La fina temo por la kunsido estis disukto pri la stato de la komisionoj de TEJO, kie, samkiel en aliaj partoj de TEJO, mankas aktivuloj. Sed antaŭ ol la diskuto komenciĝis, jam alvenis la tempo fini la kunsidon.
Kutime estas nur formalaĵo plilongigi la kunsidon, sed la propono aldoni 15 minutojn al la kunsido ricevis nur sep porajn voĉojn kaj naŭ kontraŭajn. Neniu donis kialon kontraŭ la plilongigo de la kunsido, sed ajnakaze la kunsido tuj finiĝis.
Post la kunsido, Garrido skribis al la komitata retlisto:
”La organizado de la KoKu estis sufiĉe katastrofa. . . Preskaŭ unu horo estis malŝparita kaj ni eĉ ne alproksimiĝis al la kerno de nia kunsido. Kiom bedaŭrinde malefike.”
Robert Nielsen