Rumonge

La 28-an de junio 2024, la infanĝardeno “La Espero” en Rumonge, Burundo, festis la sukcesan finon de la lerneja jaro 2023-2024. La ceremonio, plena de ĝojo kaj kuraĝo, spegulis la sukceson kaj kreskon de ĉiuj partoprenantoj dum la lasta lerneja periodo. La infanĝardeno estas funkciigata de Burunda Esperanto-Asocio, kaj tie ĉe la bordo de la lago Tanganjiko la infanoj de Rumonge lernas pri Esperanto.

Ni ĝojas anonci kaj alvoki al ĉiuj la eblon partopreni en speciala projekto ĉe la Esperanto-Centro de Rumonge. Ni serĉas entuziasmajn kaj kapablajn volontulojn, kiuj povas kaj volas kunlabori kun ni por plenumi gravajn taskojn kaj iniciatojn en nia komunumo.

Hassano NTAHONSIGAYE

Rumonge
Rolar para o topo