Gravan ŝtatan agnoskon ricevis Zsófia Kóródy pro la multflankaj Esperanto-agadoj en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo: La Meritkrucon de Federacia Respubliko Germanio. Al la ĉefkunlaborantino de Esperanto-Centro Herzberg la bela ordeno estis transdonita de la regiona ĉefo s-ro Marcel Riethig el Göttingen en ĉeesto de Christopher Wagner, urbestro de Herzberg, Gerhard Walter kaj Lutz Peters eksurbestroj, Peter Zilvar, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharco, lokaj politikistoj, reprezentantoj de regionaj Esperanto-asocioj, klubanoj kaj geamikoj. Por la speciala festevento oni eĉ hisis la Esperanto-flagon antaŭ la urbodomo.
Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo