Ĝemeloj en Madagaskaro

En Madagaskaro ekzistas multaj kutimoj pri ĝemeloj. En Mananjary, en la orienta parto de Madagaskaro, estas tabuo kontraŭ vartado de ĝemeloj. La patrino rajtas gardi nur unu el la du, do ŝi devas elekti unu el ili por plu varti, kaj mortigi la alian. La lokanoj pensas, ke kreskigi ĝemelojn alportas danĝeron al tuta familio. Nuntempe iuj kuraĝaj patrinoj batalas kontraŭ tiu tradicio, sed la situacio por ili ne estas facila.

En la centro de Madagaskaro, la homoj havas solvon por rompi la tabuon, almenaŭ kiam la ĝemeloj havas malsaman sekson. Oni kredas, ke tiuj ĝemeloj havas unusolan animon, ĉar ili evoluis en la sama utero kaj estis kunligitaj en la patrina ventro. Tial, por disigi ilian animan rilaton, ili devas esti liberigitaj antaŭ ol la knabeto atingos la aĝon de cirkumcido (inter du kaj kvar jaroj). Necesas klarigi, ke en Madagaskaro, la cirkumcido estas tre grava rito, per kiu knabo estas konsiderata kiel viro kaj fariĝas plena membro de la familio.

La gepatroj organizas malgrandan geedziĝan feston. Ili invitas familianojn, geamikojn, najbarojn, kaj infanojn el la vilaĝo. Ili portas belajn vestaĵojn. Oni konstruas dometon el kartona skatolo. La gefrataj ĝemeloj eniras en tiun dometon kune. Ene de ĝi, oni trovas malgrandajn ludilojn kaj manĝilojn, kiuj simbolas la familian vivon.

Dum la ceremonio, la plejaĝulo de la familio anoncas: “Vi estis geedzoj en la utero, sed nun vi estas gefratoj”. Post tio, iu el la invititoj ekbruligas la dometon en kiu sidas la du geetuloj. Tuj, ĉiuj homoj krias kaj ordonas al la gefratoj eliri el la dometo. Ili eliras rapide kaj la gepatroj kaptas ilin, por ke ili disiĝu kaj ne bruliĝu. Unu iras al unu flanko, dum la alia iras al la kontraŭa flanko. Iliaj vojoj nun disiĝis, kaj la plejaĝuloj en la familio reanoncas laŭte: “Vi estas nun gefratoj, ne plu geedzoj”.

Post tiu okazaĵo ĉiuj kunmanĝas kaj festas, ĉar la danĝero estas forigita. Estas diversaj paroladoj dum la ceremonio.

Malmultaj homoj ankoraŭ konservas tiun kutimon nun.

Miora Raveloharison

Ĝemeloj en Madagaskaro
Rolar para o topo