Month: junho 2024

uma questão ética

 

PSV – 06/2024

 

Numa escola de gente rica, em S. Paulo, duas alunas
adolescentes agridem verbalmente,  de
modo violento, uma colega negra, com expressões “medonhas” (SIC). A vítima foi
encontrada chorando nas dependências da escola. Por ser filha de atriz
conhecida, o caso se tornou público e rumoroso. Pessoas comentaram indignadas,
exigindo a expulsão das agressoras.

A escola, num primeiro momento, as suspendeu por uma semana.
Em seguida, as próprias famílias as desligaram da instituição.

Cabe a pergunta: deveriam ser expulsas? ou caberia à
instituição de educação zelar por um reposicionamento das mesmas em relação ao
racismo? racista deve ser expulso ou reeducado? racismo é questão de educação
ou de caráter?

O fato é que há algo de pobre no nosso pobre reino
tupiniquim.

Que fazer?

 

 

demando
etika

 

En
lernejo por riĉuloj, en la urbo San Paŭlo, du adoleskantaj lernantinoj parole
agresis, en maniero perfortega, negran koleginon, per “hororaj” (SIC) esprimoj.
La viktimo estis trovita en plorado, en la lernejo. Ĉar ŝi estas filino de
konata aktorino, la okazaĵo fariĝis publika kaj brua. Homoj indignite postulis,
ke la atakintinoj estu forpelitaj el al lernejo.

La
lernejo, en unua momento, malpermesis ilian envenon  dum unu semajno.
Poste, la koncernaj familioj mem ilin definitive eligis el tiu institucio.

Jen la
demando: ĉu oni devus forpeli ilin? aŭ estas tasko de la eduka institucio
zorgi, ke ili ŝanĝu sian sintenon rilate al rasismo? ĉu rasisto devas esti
forpelita aŭ reedukita? ĉu rasismo estas afero pri karaktero aŭ pri eduko?

Fakto
estas, ke io putra troviĝas en nia kompatinda sovaĝula regno.

Kion fari?

 

de tanto pensar

 

PSV – 2015 

De tanto pensar, errei o caminho.

Não por tormento, mas por leveza,

por brisa da tarde,

por balanço de bicicleta preguiçosa.

Quando vi, dobrava outra esquina,

pedaço de rua nunca antes navegado.

Onde a casinha branca da esquina costumeira?

Onde o chão da vida inteira?

Foi preciso retomar o rumo conhecido, reconhecido,

voltar atrás, à trilha tantas vezes repetida.

Senti a melancolia do pensamento

que se afastava, decepcionado,

a desistir de me salvar do mesmo,

do sempre mesmo.

Nunca mais me visitou aquele doce pensamento

que me tirou do caminho,

numa calma tarde de outono.

 

 

Pro
troa pensado, mi misvojiĝis.

Ne
pro turmento, sed pro leĝero,

pro
venteto en la vesperiĝo,

pro
balanciĝado de pigrema biciklo.

Kiam
mi revenis al mi, mi turniĝis ĉe alia stratangulo,

stratpeco
neniam antaŭe trairita.

Kie
la blanka dometo ĉe la kutima stratangulo?

Kie
la pavimo de la tuta vivo?

Estis
necese reveni la konatan direkton, la rekonatan,

retroiri
al la multfoje ripetita pado.

Mi
eksentis la melankolion de la penso,

kiu
foriris, elreviĝinte,

rezignante
pri savado de mi kontraŭ mi mem,

de
la ĉiama sameco.

Ne
plu vizitis min tiu dolĉa penso,

kiu
devojigis min,

en
trankvila aŭtuna vesperiĝo.

Bela sperto en Strasburgo

La franca urbo Strasburgo estas hejmo de pluraj gravaj eŭropaj institucioj, kiel la Eŭropa Parlamento kaj aliaj. Tial ĝi estis aparte taŭga urbo por gastigi la Eŭropan Esperanto-Kongreson (EEK), de la 8-a ĝis la 12-a de majo 2024.

La franca kaj ge…

Bela sperto en Strasburgo

La franca urbo Strasburgo estas hejmo de pluraj gravaj eŭropaj institucioj, kiel la Eŭropa Parlamento kaj aliaj. Tial ĝi estis aparte taŭga urbo por gastigi la Eŭropan Esperanto-Kongreson (EEK), de la 8-a ĝis la 12-a de majo 2024.

La franca kaj ge…

Rolar para o topo