Dek monatojn post la Universala Kongreso en Torino, en la retejo de UEA aperis rekomendoj de la komitataj forumoj. Tie eblas ekscii, ke al UEA mankas konstanta informpolitiko, sed nun salajrata komunikisto supozeble antaŭenigos la agadon. Lernantoj bone lernu, ĉu kun instruisto aŭ ne, rekomendas la forumo pri instruado.
Dum la Universala Kongreso en Torino en julio-aŭgusto 2023 kunvenis kvar komitataj forumoj pri specifaj temoj: rilatoj kun la ekstera mondo, instruado, informado kaj kunlaborado. Dum la pli ol dek monatoj, kiuj pasis de tiam, ne multo rezultis el tiuj diskutoj, sed nun fine la rekomendoj de la forumoj estis kolektitaj en dokumento, kiu aperis en la retejo de UEA.
La unua forumo, pri rilatoj kun la ekstera mondo, rekomendas ke la esperantistoj ne enfermiĝu kaj parolu al si mem, se ili volas ke la uzado de la lingvo kresku. La forumo krome konkludis, ke UEA bezonas gvidlibron kaj ĝisdatigitan retejon “por rebati argumentojn”. Renovigo de la retejo ja estas inter la asertataj prioritatoj de UEA jam de pli ol dek jaroj, sed ĝis nun ne okazis, do dubindas, ĉu la rekomendo de la komitata forumo ion ŝanĝos.
La aliaj rekomendoj de tiu forumo estas iom pli neatenditaj. Interalie la forumo asertas, ke necesas alianciĝi kun minoritatoj, ĉar 94 procentoj el la mondo apartenas al minoritatoj. Tamen ne klaras, pri kiaj minoritatoj temas, kaj kiel eblus alianciĝi kun ili.
La forumanoj krome rekomendas multlingvigon de esperantistaj aranĝoj “por montri nin konsciaj pri tio”. Kio estas “tio” ne klaras, sed estas iom surprize proponi, ke esperantistaj aranĝoj ne estu esperantlingvaj.
La dua forumo, pri instruado, konstatas, ke necesas “trejni kaj la lernantojn kaj la instruistojn, do ni planu kiel faru kaj preparu gvidilojn”. La fina konkludo de la rekomendoj estas: “Lernantoj bone lernu, ĉu kun instruisto aŭ ne”. Sendube saĝa konsilo.
Dum la forumo pri informado prezidanto Duncan Charters prezentis Lu Wunsch-Rolshoven, kiu laŭ la dokumento estas nova, partatempa dungito de UEA pri informado. Dum la diskuto la forumanoj konstatis multajn mankojn en la informado de UEA.
Laŭ la dokumento mankas al UEA konstanta informpolitiko. Same laŭ la dokumento mankas respondeculo pri kunordigado de informado. UEA tamen ja havas estraranon pri informado, do eblas miri, kial li ne estas respondeculo pri kunordigado.
Aldone laŭ la dokumento mankas regula informado al amaskomunikiloj, mankas utiligo de jam haveblaj komunikiloj kaj same mankas trejnado pri tio, kiel entute rilati al amaskomunikiloj.
La celo de la informpolitiko de UEA laŭ la dokumento, eble ne tute surprize, estu pligrandigi la procentaĵon de la loĝantaro, kiu parolas Esperanton.
“Ni restu malkontentaj kaj malsataj pri sukcesoj, sed ne estu pesimismaj. Esperanto bone progresas kaj havas bonan perspektivon plu progresi”, tekstas en la dokumento.
Por rebati asertojn pri fina venko de la angla la komitata forumo proponas uzi denaskulojn:
“Inter 1950 kaj 2020 la procentaĵo de denaskaj parolantoj de la angla en la monda loĝantaro malaltiĝis al duono (proksimume 5 % nun, ne plu 10 % kiel en 1950). Dume la procentaĵo de Esperanto-denaskuloj en la monda loĝantaro kreskis.”
Tamen ne klaras, kiel eblas scii, ke kreskis la kvanto de denaskaj esperantistoj. En la 1960-aj jaroj UEA havis apartan komisiiton, kiu redaktis liston de denaskuloj por la Jarlibro. Ĝis Jarlibro 1969 aperis 120 nomoj, sed poste la registrado ĉesis. Ajnaokaze la denaskaj anglalingvanoj supozeble plu restas pli multaj ol la denaskaj esperantistoj.
“Lu Wunsch-Rolshoven okupiĝos profesie pri komunikado, salajrate por antaŭenigi la agadon”, la dokumento konkludas.
La kvara komitata forumo, kun la temo “kunlaborado”, laŭ la dokumento konstatis, ke konfliktoj en la Esperanto-komunumo multas, kaj kaŭzas perdon de membroj en lokaj kaj naciaj asocioj, ĉar multaj esperantistoj ne plu toleras la konfliktojn.
Tamen mankas konkretaj indikoj pri la speco de konfliktoj, kie ili okazas kaj kiel eblus ilin eviti. “Ni devas helpi al aliaj kiuj nekonscie aŭ subkonscie estas en konfliktoj”, la dokumento proponas. Kiel ĝeneralan rekomendon ĝi konkludas: “UEA estu pli bone organizita, kaj helpu al aliaj pli bone organiziĝi, por atingi niajn celojn.”
Ankaŭ pri tio apenaŭ iu malsamopinios, sed ne klaras, kiaj konkretaj paŝoj necesus. Ajnaokaze, laŭ la rekomendoj de la unua forumo necesas montri al la ekstera mondo, ke “esperantistoj estas fakuloj pri internaciaj rilatoj”.
La sama forumo pri rilatoj kun la ekstera mondo iom enigme aldonas: “Povas esti ke ni ne trovas akceptemon de artikolo, sed ni petu helpon de aliaj.” Ne klaras pri kia artikolo povas temi, sed ĝenerale helpo de aliaj sendube ne malutilus.
Alia dokumento lastatempe aperinta en la retejo de UEA estas raporto de la elekta komisiono. Laŭ ĝi, ial ne estas facile trovi kandidatojn por la sekva estraro de UEA, kiu estos elektita post unu jaro:
”Dum la lastaj monatoj, la Elekta Komisiono parolis kun aŭ skribis al diversaj membroj por sondi iliajn interesojn prezenti sian kandidatecon por la estraro de UEA elektota en somero 2025. El la dekoj de sonditoj, nur unu eble du montris intereson pri la afero.”
Tamen restas unu jaro, do supozeble aperos pliaj kandidatoj.