Pri la milito en la orienta parto de Kongo

La nuna mondo malboniĝas! Ĝi fariĝas kiel la mondo en la tempo de Zamenhof, kiam regis malamo inter la homoj. Tiu granda malamo daŭre kaŭzas malpacon. Mi foje demandas min, kial la homoj ne sukcesas respekti aliajn kaj konstrui pacon.

De mia infaneco ĝis nun, mi spertas malpacon; en la oriento de Kongo-Kinŝaso la paco estas for de la imago. La malpaco en ĉi tiu parto de la mondo komenciĝis en 1996 per la alveno de Alianco de Fortoj Demokratiaj por la Liberigo de Kongo (AFDL). Tio estis ribela movado gvidata de Laurent Kabila, kiu celis faligi la tiaman prezidanton Mobutu.

Niaj gepatroj rakontas al ni, ke antaŭe oni povis iri ien ajn, kiam ajn, sen timo. La homoj loĝis plejparte en vilaĝoj, kaj nenion timis krom la sovaĝaj bestoj (leonoj, leopardoj… ). Nuntempe bestoj pli valoras ol homoj. Se iu mortigas sovaĝan beston proksime de nacia parko, tiu homo riskas severan punon. Tamen ĉiutage homoj estas mortigitaj, kaj neniu enketas pri tio. Okazas hommortigoj, forraboj, perfortoj kaj aliaj teruraĵoj.

Laŭ Monda San-Organizaĵo, estas danĝeraj niveloj de malsato, malriĉeco, subnutrado, kaj malsano en Kongo DR (Demokratia Respubliko), precipe en la orienta parto de la lando. Pro batalado inter armitaj grupoj kaj la nacia armeo, milionoj da homoj devis fuĝi de sia hejmo.

La movado AFDL plurfoje ŝanĝis sian nomon. Nun ĝi nomiĝas M23. La registaro de Kongo DR interkonsentis kun Orient-Afrika Komunumo (EAC), ke necesas senarmigi la danĝerajn fortojn, precipe M23, tamen senrezulte.

Ankaŭ Komunumo por Evoluado en Suda Afriko (SADC) faris similan proponon fine de novembro. Unuiĝintaj Nacioj (UN) havas observantojn en Kongo de pli ol 20 jaroj, sed ili nenion faras, nur observas!

Malfeliĉe en la nuna mondo, la suferoj de unu flanko donas profiton al aliaj. Tial militoj tra la mondo akras kaj ne baldaŭ finiĝos, malgraŭ la ekzisto de UN kaj Eŭropa Unio.

Joe Mo

Pri la milito en la orienta parto de Kongo
Rolar para o topo