Ĉapelo

– Saluton, Henriko. Ĉu vi ŝatas mian ĉapelon?
– Ho, ne, tute ne.
– Kial ne?
– Ĝi estas multe tro granda.
– Dankon pro via opinio.

– Saluton, Mario. Ĉu plaĉas al vi mia ĉapelo?
– Ne, ne. Tute ne.
– Kial ne?
– Ĝi estas multe tro malgranda.
– Dankon pro via opinio.

– Saluton, Izabelo. Ĉu mia ĉapelo estas bela?
– Ne, laŭ mi.
– Kial ne?
– Ĝi estas tro forte blua.
– Dankon pro via opinio.

– Saluton, Ismaelo. Kion vi pensas pri mia ĉapelo?
– Ĝi ne taŭgas por vi.
– Kial ne?
– Ĝi ne estas sufiĉe blua.
– Dankon pro la informo.

– Saluton, kara edzo. Ĉu vi ne amas mian ĉapelon?
– Jes, kara, mi amas vian ĉapelon. Absolute!
– Ĉu vere? Kial?
– Pro la kapo, sur kiu ĝi sidas.

Lee Miller

Ĉapelo
Rolar para o topo