Kion volas atingi Universala Esperanto-Asocio dum la proksimaj jaroj? Tion oni atendus legi en la strategia laborplano de la asocio – se ĝi ekzistus. En 2017 ĉesis validi la antaŭa plano, el kiu preskaŭ nenio estis realigita. De tiam daŭras babiloj pri nova plano.
La Esperanto-movado vivas samtempe en du paralelaj mondoj. Unuflanke en la mondo de ideoj, kun ŝvelantaj planoj kaj celoj – aliflanke en la reala mondo, kun daŭre ŝrumpantaj rimedoj, malaperantaj servoj kaj marĝeniĝo disde la ĉeffluoj de la socio.
En tiaj cirkonstancoj facile okazas, ke oni fuĝas en la mondon de ideoj. Multaj Esperanto-organizaĵoj grandparte perdis la kontakton kun la ĉirkaŭa realo kaj profundiĝis en siaj grandaj planoj pri lingva revolucio.
En la kazo de UEA jam eĉ ne temas pri planoj, sed planoj pri planoj. Ellaborado de nova strategia laborplano de multaj jaroj estas unu el la ĉefaj okupiĝoj de la estraro de UEA. Babiloj pri la graveco de strategia planado daŭras minimume ekde 2019, kiam ekoficis la nuna prezidanto de la asocio, Duncan Charters.
Konkreta plano tamen daŭre ne ekzistas, krom en la formo de kvar ”kolonoj” kun la komuna akronimo KIRI: Kunlaborado, Informado, Rilatoj kaj Instruado.
La plej aktuala strategia laborplano de UEA estis aprobita de la komitato de UEA en Rejkjaviko en julio 2013, kiam Mark Fettes estis elektita nova prezidanto de la asocio. Tiu plano estis la rezulto de trijara laboro de Komisiono pri strategiaj demandoj, elektita en Havano en 2010. Efektive ĝin verkis Mark Fettes mem.
La bombasta plano estis pli ol 30-paĝa kaj tre detala. Por igi ĝin iom pli superrigardebla, la ”strategiaj prioritatoj” de UEA por la jaroj 2013–2017 estis resumitaj en aparta, kvarpaĝa apendico. La unua en tiuj prioritatoj estis “Modernigi kaj kompletigi la publikan bildon pri Esperanto”.
Kadre de tiu prioritato UEA devis interalie ellabori informilojn kiuj objektive kaj konvinke prezentu Esperanton por diversaj celpublikoj, kaj komunajn normojn por informado, kiuj konsistigu karakterizan informstilon de UEA.
Eĉ tiu unua strategia prioritato ne estis realigita. Same ĝis nun ne estis realigita la reteja renovigo, por kiu la komitato de UEA en Rejkjaviko dediĉis 100 000 eŭrojn. (La mono ja estis elspezita.) Similan sorton efektive havis preskaŭ la tuta enhavo de la ampleksega plano, konstatis Paweł Fischer-Kotowski en artikolo aperinta en Libera Folio en aŭgusto 2017.
Aparte miriga nia aŭtoro tiam trovis, ke daŭre mankis nova strategia plano por la sekvaj kvin jaroj. Des pli oni povus do miri, ke de tiam jam pasis pli ol ses jaroj, kaj la plano plu mankas.
Oni povas kompreneble demandi, ĉu necesas nova laborplano, se eĉ la antaŭa ne estis plenumita. Tamen la nuna prezidanto de UEA, Duncan Charters, kiu oficas ekde 2019, ja multfoje kaj multvorte esprimis sian opinion pri la graveco de strategia planado. La planado pri nova laborplano efektive daŭras dum lia tuta oficperiodo.
En sia unua novjara mesaĝo kiel prezidanto de UEA, aperinta en la revuo Esperanto en januaro 2020, Duncan Charters skribis:
“Ni nun komencas diskuti pri strategia plano, kiu aperos en la Forumo por komentoj de la membroj kaj diskutado antaŭ akcepto dum la UK en Montrealo.”
La Montreala UK devis okazi en 2020, sed estis nuligita pro la pandemio. Neniu strategia laborplano estis akceptita dum la virtuala kongreso en 2020, aŭ dum la virtuala kongreso 2021, aŭ en 2022, kiam fine ordinara Universala Kongreso povis okazi en Montrealo.
Tuj antaŭ la UK en 2022 Duncan Charters en la komitata diskutejo denove akcentis la gravecon de strategia planado:
“Por decidi pri la sekvantaj novaj direktoj, ne eblas prokrasti la strategian planadon kiu ne plu prenu duan lokon al premaj ĉiutagaj urĝaĵoj. Ni devas navigi la estontecon, ne lasi la ondojn decidi kien iru nia ŝipo.”
Gravaj demandoj por la strategia planado laŭ li estis interalie, kio anstataŭos la Jarlibron (malaperintan en 2018), la sorto de la delegita reto, sed ankaŭ enkonduko de Esperanto en lernejojn. Por tia granda projekto laŭ li necesos vasta kunlaboro.
“Tiu kunlaboro estos tre konkreta venontjare kiam ĉiuj kongresos en la amata lando de la italoj, ILEI kaj TEJO kune!”, Charters deklaris.
Tamen ankaŭ en 2023 en la UK en Torino ne estis akceptita strategia laborplano. Dum la pasinta jaro aliflanke aperis en la revuo Esperanto pluraj ampleksaj tekstoj de Charters pri la iam kompletigota strategia laborplano de UEA.
“Printempe ni kune ellaboros dokumenton por la trijara periodo de la nuna mandato de la Estraro de UEA”, Charters skribis en sia novjara mesaĝo en januaro 2023. En la marta numero li listigis fadenojn en la (nun ne funkcianta) reta forumo de UEA, kiuj rilatis al la planado de la strategia laborplano. Li krome atentigis la legantojn pri diversaj aliaj dokumentoj, kiujn ili nepre studu:
“Kaj ne forgesu la antaŭajn planojn; kaj la rezultojn de la sesioj dum la UK en Montrealo pri Strategiaj Prioritatoj kaj Konkretaj Agoj Ligitaj al Strategiaj Prioritatoj, dokumentoj 19-22 en [la komitata teko].”
En la sekva, maja numero aperis dupaĝa teksto de Duncan Charters pri planata reta enketo, kiu devis doni plian inspiron por la nova strategia laborplano. En la junia numero aperis ampleksa teksto kun la titolo “Kvar grandaj strategiaj temoj – niaj defioj”, kaj en la julia numero ĝia same ampleksa resumo kaj kompletigo kun la titolo ”Aliroj al strategia laborplano: resume kun detalo pri la kvara”.
Samnumere aperis ankaŭ la estrara raporto pri la jaro 2022, kiu refoje resumis la planojn por nova strategia laborplano:
2022 anonciĝis kiel ”Jaro de strategia planado” en la novjara mesaĝo de la Prezidanto, kaj dum la jaro okazis multaj interŝanĝoj kaj intervenoj pri aspektoj de la temo, kaj rekte kun la Prezidanto kaj sendepende kun raportado kaj rekomendoj de diskutgrupoj kaj individuoj. Dum la UK en Montrealo la Komitataj forumoj fokusiĝis pri la temo, la Estraro havis la temon en la tagordo de ĉiu kunsido, kaj rezulte reorientiĝis la diskuto al pli klaraj kaj konkretaj celoj por fintrakto kaj realigo en 2023.
La strategia laborplano tamen ne estis fintraktita, des malpli realigita, en 2023. Ja estis realigita la reta enketo, pri kiu Charters raportis en la oktobra numero de la revuo:
“Mi finos kun granda ĝojo, kaj pri tio ni kunlaboros en nia strategia planado: Vi, niaj membroj, deziras labori kaj pretas aktive aliĝi al laborgrupo kun specifa celo! Dankegon pro via sindediĉo! Tion do ni organizu, kaj ni kontaktos vin…”
La rezultoj de la enketo estis plue kaj multvorte klarigitaj de Duncan Charters en du aldonaj artikoloj, aperintaj en la novembra kaj decembra numeroj de la revuo Esperanto. Li skribis interalie:
95% de la membroj trovas kompreneblaj kaj utilaj la kvar kolonojn proponitajn por nia strategia planado, KIRI. Jen, kun aldonaj klarigaj notoj: Kunlaborado (interna, prepare al pli efika ekstera), Informado (kun ĝenerala plibonigo de komunikado), Rilatoj (kun la ekstera mondo), Instruado (kaj lernado de Esperanto).
En sia novjara mesaĝo en januaro 2024 Charters fine skribis:
En la venontaj numeroj de la revuo, vi ricevos informojn pri tio kiel aliĝi individue al la novaj projektoj de nia strategia laborplano, kiu evoluos surbaze de viaj rekomendoj en nia enketilo.
Tamen aperis post tio jam kvar pliaj numeroj de la revuo, sed neniuj informoj pri tiuj promesitaj novaj projektoj. Same nevidebla restas ankaŭ la teksto de la iam kompletigota strategia laborplano, kies baldaŭan aprobon Duncan Charters anoncis en januaro 2020.
Spite la senfinan kvanton da revuaj artikoloj pri la planado pri la strategia laborplano – aŭ eble pro tiuj tekstegoj – ne ĉiuj membroj de UEA bone komprenis la staton de la afero. Ĵus en la diskutejo UEA-membroj Didier Janot demandis:
– ILEI havas labor-planon. Ĉu ekzistas io simila por UEA? Mi serĉis sed ne trovis.
Respondis al li Renato Corsetti:
– Ĝi ne ekzistas, sed la prezidanto de UEA ofte artikolas pri la farado de ĝi. Eble li volos respondi al vi.