OKA Asajiro naskiĝis en 1868. Post la fino de la studoj en la Imperia Universitato de Tokio, li iris al Germanujo en 1891 por postdiploma laboro pri bestoscienco. Li fariĝis profesoro kaj en 1925 estis elektita kiel membro de la Japana Imperia Akademio. Li iĝis mondfama bestosciencisto, kaj li estis la homo, kiu enkondukis en Japanujon la teoriojn de Darvino [Darwin] pri evoluado.
Li amis du aferojn: bestojn kaj lingvojn. Kiel ses-jarulo li lernis la latinan alfabeton, kaj poste lernis la lingvojn anglan, germanan, francan, latinan kaj italan. Li ankaŭ partoprenis la movadon por latinigo de la japana skribo. En Germanujo li ekkonis Volapukon, kaj en 1889 li komencis krei sian propran planlingvon, kiun li poste nomis Zilengo: “Nia lingvo”.
En 1891 li renkontis Esperanton. Legu tion, kion li skribis multajn jarojn poste en sia lingvo Zilengo: “Ante kindek ano, un dio, za alas a libraro, komperir svedik dicionaro. Sur tabulo za trovas parv libreto kon titulo Die Weltsprache Esperanto. [Antaŭ kvindek jaroj, iun tagon, mi iris al librovendejo por aĉeti svedan vortaron. Sur breto mi trovis malgrandan libreton kun la titolo (germanlingve) La mondlingvo Esperanto.]
Nu, japana studento, kiu en Germanujo serĉas svedan vortaron, estas esperantisto en la koro, eĉ antaŭ ol koni Esperanton.
Li tuj lernis Esperanton, kaj rimarkis kelkajn gravajn diferencojn inter la Esperanta gramatiko kaj la japana. En Esperanto, same kiel en ĉiuj eŭropaj lingvoj, oni esprimas la pluralon: “Bonaj amikoj manĝas pomojn”. La pluralo ne ekzistas en la japana, nek en la ĉina kaj en kelkaj aliaj lingvoj. En tiuj lingvoj oni komprenas la signifon laŭ la situacio.
Aliflanke mankas en Esperanto la utilaj vortetoj, kiujn japanoj aldonas post la vortoj. En la japana oni markas la subjekton per ga aŭ wa [neko ga = kato], la akuzativon per o [neko o = katon], kaj ekzistas ankaŭ la genitivo no [neko no = de la kato], kaj dativo ni [neko ni = al la kato].
Sekve en Zilengo ne ekzistas pluralo, tamen ĝi markas plurajn kazojn, kiuj ne ekzistas en Esperanto. La vorttrezoro ne interesis Oka-n, kiu plejparte uzis tiun de Esperanto.
Jen kelkaj ekzemploj:
za [mi], zo [min], zi [de mi], ze [al mi];
va [vi], vo [vin], vi [de vi], ve [al vi].
Tiuj finaĵoj estas regule uzataj por ĉiuj vortoj.
La verboj iom ŝanĝas la finaĵojn de Esperanto: savis [scias], savas [sciis], savos [scios], savit [scius], savir [scii], saver [sciu].
Adjektivoj finiĝas per d, k, aŭ l, sed malsame kiel Esperanto, ili ne havas gramatikajn finaĵojn. Ili ofte estas uzataj ankaŭ kiel adverboj.
Nun vi povas pli bone kompreni la frazon “Un dio, za alas a libraro, komperir svedik dicionaro.” Kaj jen alia simpla frazo: “An za venas savir Esperanto, za as aprenend rusik lengo.” [Kiam mi ekkonis Esperanton, mi estis lernanta la rusan lingvon.]
Sed Oka Asajiro ne provis disvastigi sian lingvon kaj restis esperantisto la tutan vivon. Li ankaŭ instruis ĝin al siaj gefiloj. Oni memoras lin kiel la unuan japanan esperantiston. Li mortis en 1944.
Oni rimarkas, ke eĉ homoj, kiuj kreas internacian lingvon, emas imiti la gramatikon de sia propra lingvo. Oka kreis lingvon, kies gramatiko similis al tiu de la japana, dum Zamenhof kreis lingvon bazitan plejparte sur la gramatiko de la eŭropaj lingvoj.
Renato Corsetti