Asocio de Verduloj Esperantistaj

Ni estas homoj kiuj interesiĝas pri ekologio kaj politiko. Kvarono de la membroj de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj) estas ankaŭ membroj de verdaj politikaj partioj. Ni sendas al nia membraro ĉiu-semajnan retan bultenon AVE-Novaĵoj.

Ni kunlaboras kun partioj, kies nomoj ofte enhavas la vorton Verda (en la nacia lingvo), ĉar la verda koloro estas la koloro de la naturo kaj de la espero. Ni informas niajn partiojn, ke Esperanto estas facila kaj neŭtrala lingvo por internacia komunikado, kaj tradukas por ili gravajn tekstojn: ekzemple la Tutmonda Asocio de Verdaj Partioj prezentis sian programon en 12 lingvoj, inter ili Esperanto.

Membroj de AVE prezentas Esperanton ĉe internacia kunveno de Tutmonda Asocio de Verdaj Partioj (Global Greens), Liverpolo, 2017

Kompreneble ni ankaŭ montras la ideojn de Verdaj Partioj al niaj samideanoj de la Esperanto-Movado. Kelkaj interesiĝas pri ekologio.

Krom tio ni havas praktikan agadon. UN (Unuiĝintaj Nacioj) faris liston de 17 celoj por daŭri-pova evoluo, ali-vorte por formo de ekonomia evoluado, kiu ne foruzas la naturajn rimedojn bezonotajn ankaŭ de estontaj generacioj. Ni agadas kun samideanoj en kelkaj afrikaj landoj (nuntempe en Tanzanio, Burundo kaj Kongo) por subteni ilian agadon ne nur per konsiloj, sed ankaŭ per mono.

1. Ni subtenas plurajn orfojn aŭ duon-orfojn, pagante iliajn lernejajn aŭ universitatajn kotizojn. Ni faras tion en la vilaĝaro Salama en nord-okcidenta Tanzanio kadre de la projekto Mazingira-Salama, kaj kunlabore kun la Societo de Bona Volo en Goma, DR Kongo. Krome, ni – kune kun aliaj – kolektis monon por la konstruado de nova mezlernejo en Marambeka, Tanzanio.

Lernejo en la Esperanto-Centro de ANEB, Rumonge, Burundo, subtenata de AVE

2. Kadre de la projekto Mazingira, ni partoprenis en agado por fosi putojn en pluraj vilaĝoj en Tanzanio. Ni ankaŭ zorgas, ke la homoj en du urboj en DR Kongo (Kalima kaj Bukavu) havu bonkvalitan, puran trink-akvon.

3. AVE subtenas la plantadon de arboj en pluraj afrikaj regionoj – por vidi la detalojn bonvolu rigardi nian retejon. En Afriko oni ofte kuiras per fajro el lignokarbo. Por produkti lignokarbon oni forhakas arbojn, sed se la arboj ne estas replantitaj, tio povas havi seriozajn sekvojn. Sen arboj, pezaj pluvoj pli facile povas forporti la teron. Tial necesas saĝe uzi la arbarojn. Krome, la folioj de grandaj arboj protektas la grundon sube de la tro forta sun-brilo. Sub tiuj arboj la homoj povas planti legomojn por nutri siajn infanojn. Tial plantado de arboj estas alia grava agado de AVE.

Manfred Westermayer

Asocio de Verduloj Esperantistaj
Rolar para o topo