La angla ja ne estas la sola interlingvo uzata en la mondo. Sed se Esperanto estus uzata kaj instruata egale vaste kiel la angla nuntempe, ni certe rigardus tion kiel venkon de nia lingvo, eble eĉ kiel la finan venkon. Krome, komputilaj traduksistemoj fariĝas pli kaj pli efikaj. Pro kiaj motivoj ni tamen plu okupiĝas pri Esperanto? Mi priskribos tri motivarojn, tri specojn de esperantismo. Sed unue mi priskribos la de-iran punkton, la iaman esperantismon en la Bulonja Deklaracio.
0. Bulonja esperantismo
La Bulonja Deklaracio (1905) estas historie la plej grava komuna idea dokumento de la Esperanto-movado. Ĝi estis akceptita dum la Unua Universala Kongreso de Esperanto ĉe Bulonjo-sur-Maro, Francujo. Laŭ ĝi, “La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa”. Iuj esperantistoj plu kredas, ke per simpla decido (ekzemple de la Unuiĝintaj Nacioj) eblus elekti Esperanton kiel la internacian lingvon, same kiel la grandaj ŝtatoj estus povintaj principe fari tian decidon en 1905. Sed la plej multajn esperantistojn nuntempe motivas aliaj specoj de esperantismo:
1. Lingvopolitika esperantismo
La lingvopolitika esperantismo celas kunigi sin kun movadoj por multlingveco kaj defendado de malplimultaj lingvoj. La tradicia parolado pri “la monda lingva problemo” ŝanĝiĝis al novspeca parolado pri “lingvaj problemoj”. La ideo, ke ĉiuj lingvoj estas egalaj, bone konformas al la bulonjaj ideoj. Sed okazis grava idea ŝanĝo: en la bulonja esperantismo, la multlingveco estis ĉefe malhelpo por la homaro, kaŭzanta malpacon inter nacioj – ne estis tasko de la esperantistoj defendi ĝin.
2. Kultura esperantismo
La kultura esperantismo celas riĉigi la Esperantan kulturon – literaturon, muzikon kaj diversajn enretajn filmetojn. Eĉ se la iama celo de la Esperanta literaturo estis montri, ke la lingvo estas plenvalora kaj funkcianta arta esprimilo, tiaj eksteraj celoj ne plu estas tiom gravaj. La Esperanta kulturo estas celo en si mem, same kiel kulturoj ligitaj al aliaj lingvoj. Ĝi estas afero de “la Esperanta komunumo”, dum la lingvopolitika esperantismo estas afero de “la Esperanto-movado”.
3. Homarana esperantismo – la interna ideo
La “interna ideo” de Esperanto estas, laŭ Zamenhof, “frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj”. Tia homarana esperantismo estas ŝatata, sed samtempe ĝi estas rompebla, ĉar ĝin povas devojigi la natura amo de la esperantistoj al sia propra nacio. En diversaj historiaj tempoj, ankaŭ nuntempe, iuj esperantistoj subtenis sian landon, kiam ĝi atakis popolon de alia lando. De la ĝenerala principa “homarana esperantismo” estas longa vojo al personaj moralaj decidoj en la konkretaj malpacoj de nia malsimpla mondo. Esperantismo ne estas tuteca morala sistemo.
Jouko Lindstedt