Kiu estis doktoro Ignaz Semmelweis?

Ĉirkaŭ la mezo de la 19-a jar-cento, hungara kuracisto, Ignaz Semmelweis (1818-1865), enkondukis en sian malsanulejon simplan agon, kiu savis multegajn vivojn. Li postulis, ke kuracistoj purigu siajn manojn antaŭ ol prizorgi virinojn dum la naskado.

D-ro Semmelweis nuntempe estas konata kiel la “savanto de la patrinoj”. Kiel li malkovris tiun rilaton inter ne-lavado de manoj kaj la alta nombro de virinoj, kiuj mortis post la nasko?

Semmelweis laboris en malsanulejo en Vieno. Tie estis du akuŝo-fakoj, kiuj laŭvice akceptis naskontajn virinojn ĉiun duan tagon. Semmelweis rimarkis, ke multe pli da virinoj mortas pro post-akuŝa febro en la unua fako, kie laboras studentoj de medicino, ol en la dua, kie praktikas estontaj akuŝistinoj. Ĉar tiu granda diferenco en la morto-kvanto estis konata de la publiko, gravedaj virinoj petegis akcepton en la duan fakon. Pro timego kelkaj virinoj eĉ preferis akuŝi surstrate, anstataŭ veni en la unuan fakon. Montriĝis, ke tiuj virinoj, kiuj naskis surstrate, malofte malsaniĝis pro post-akuŝa febro. Malĝojigis doktoron Semmelweis la tro oftaj mortoj en la medicina fako, kaj li deziris malkovri la klarigon.

Li do esploris la diferencojn inter la du fakoj, esperante trovi la kaŭzon, kial pli da novaj patrinoj mortas en la unua fako. Tamen, tiu esploro ne donis utilajn rezultojn. Nur en 1847 li komencis kompreni la klarigon. Lia kolego kaj bona amiko Jakob Kolletschka estis neintence pikita de skalpelo dum dissekcado de kadavro, kaj bedaŭrinde li mortis tuj poste pro infekto. Semmelweis rimarkis, ke temas pri simila infekto al tiu, kiu mortigas tiom da virinoj ĵus naskintaj. Tial Semmelweis supozis, ke ekzistas ligo inter kadavra infekto kaj post-akuŝa febro. Laŭ lia ideo, la medicinaj studentoj post dissekcado de kadavroj transportas surmane “kadavrajn erojn” en la akuŝejon, kaj tiel infektas la virinojn. Ĉar la akuŝistinoj en la dua fako ne okupiĝas pri kadavroj, en ilia fako okazas malpli da mortoj.

Kompreninte tion, Semmelweis devigis la medicinajn studentojn lavi la manojn antaŭ ol ekzameni la akuŝontajn virinojn. Sekve de tiu ago la morto-procentaĵo en la unua akuŝo-fako multe malpliiĝis: de 18% ĝi falis al malpli ol 2%.

Malgraŭ tiu brila rezulto, la malkovro de la hungara kuracisto ne estis akceptata. Ĉar la tiama scienco ne konis la ekziston de mikroboj, la kuracista komunumo ne kredis je lia teorio kaj mokis lin kiel malraciulon. Sekve de tio, oni maldungis lin de la Viena malsanulejo, kaj li devis translokiĝi al Budapeŝto por trovi laboron.

Dum jaroj Semmelweis devis batali kontraŭ siaj kolegoj por konvinki ilin pri sia malkovro. Sekve, li komencis suferi pro mensaj problemoj. Fine, li estis internigita en frenezulejo, kie li estis forte batata de gardistoj. Li mortis du semajnojn poste pro la malsano, kontraŭ kiu li batalis dum sia tuta profesia vivo. Kia malĝoja ironio!

Laurent Ramette

Kiu estis doktoro Ignaz Semmelweis?
Rolar para o topo