Antaŭ 40 jaroj mi finstudis ĉe la armea universitato kaj iĝis oficiro. Samtempe en la sama universitato mi eklaboris kiel la administranto de la soldato-lernantoj. Tiam mi estis juna kaj lernema, kaj en liberaj tagoj mi ŝatis viziti librovendejon.
Iutage mi estis en la librovendejo. Tiutempe, en Ĉinio oni vendis la librojn tiamaniere: la librovendistoj staris malantaŭ longa vendotablo. Dorse de la vendistoj staris la libro-bretoj, sur kiuj estis dismetitaj diversfakaj libroj. Libroaĉetanto ne havis la rajton libere preni kaj foliumi tiujn librojn, sed devis peti la vendiston transdoni la libron, kiun la aĉetanto deziris vidi.
En tiu tago mi vidis sur la librobreto iun libron, sur kies titolpaĝo estis skribita en la ĉina lingvo: 世界语文选. Tiuj vortoj signifas en Esperanto: “Elektitaj artikoloj en Esperanto”. Interesite, mi petis la vendistinon transdoni al mi la libron, kaj foliumis ĝin. En la libro ĉiuj artikoloj estis verkitaj en iu fremda lingvo, kiun mi tute ne konis.
Foliumante mi rimarkis, ke la libro entute havas tri volumojn. Mi supozis, ke en la aliaj volumoj estas la ĉinlingvaj artikoloj, kiuj eble prezentas al mi, kia estas tiu lingvo. Do, mi petis la vendistinon transdoni al mi la duan volumon. Tamen ankaŭ en la dua libro mi ne trovis la ĉinan prezentaĵon pri la lingvo. Mi ree petis la vendistinon doni al mi la trian. Tiam ŝi subite koleriĝis kaj demandis min senpacience: “Kial vi fojon post fojo petas tiujn samlingvajn librojn, kiujn vi tute ne komprenas? Ĉu vi vere scipovas la lingvon?”
Sub ŝiaj vortoj mi klare aŭdis ŝian opinion, ke mi certe ne scipovas kaj ne komprenas ĉi tiun strangan lingvon, sed nur ĝenas ŝin denove kaj denove!
Samtempe ankaŭ mi koleretiĝis pro ŝia nefervora servado, kaj mi tuj diris al ŝi per forta voĉo: “Donu al mi ĉiujn tiujn librojn! Mi aĉetu! Mi ilin aĉetos!”. Kaj mi aĉetis ĉiujn tri volumojn.
Kunportante la librojn mi revenis al mia loĝejo ĉe la universitato. La jaro estis 1983, antaŭ 40 jaroj.
En tiu jaro mi komencis lerni Esperanton kaj fariĝis esperantisto. Ĝis nun mi neniam forlasis nian karan lingvon.
Karilo (Liu Minghui)