Kiam mi promenis ĉi-matene, sur la trotuaro mi trovis ovon. “Nekutime”, mi pensis. “Sed tamen.”
Mi ne rimarkus ĝin, krom pro tio, ke ĝi estis brile oranĝ-kolora, kaj zumis.
“Ankaŭ nekutime”, mi pensis. “Sed tamen.”
La ovon mi metis en mian poŝon. Post alveno hejme, mi metis ĝin sur teleron. Kaj subite ĝi saltetis, frakasiĝis, kaj el ĝi grimpis . . . nu . . . estas malfacile diri.
Ia-speca lacerto, kiu tuj grimpis al mia ŝultro kaj trovis komfortan lokon. Nekutime, sed tamen . . .
Ĝi kreskas ĉiutage, kaj nun okupas ambaŭ ŝultrojn. Nekutime, sed . . .
Lee Miller