Eŭropon regas oligarkoj. Tion asertas politika movado fondita de Yanis Varoufakis, iama financministro de Grekio. La movado, kiu aktive uzas Esperanton, interalie kampanjas por liberigo de sia membro Julian Assange, sporta bojkoto de Israelo kaj ”demokratia revolucio”.
”Saluton, homoj!” diras Yanis Varuofakis en Esperanto, en filmeto kiu invitas aliĝi al la movado DiEM25. Pri la cetero de la esperantlingva enhavo respondecas Judith Meyer, unu el la esperantistaj aktivuloj de la grupo fondita de la ekonomiisto kaj iama financministro de Grekio.
Varoufakis (en Vikipedio Janis Varufakis) iĝis financministro de Grekio en januaro 2015, post kiam la radikala maldekstra partio Siriza gajnis la elektojn. En julio de la sama jaro, dum intertraktoj kun reprezentantoj de la eŭro-grupo pri la ŝuldoj de Grekio, li kulpigis Eŭropan Union, Eŭropan Centran Bankon kaj Internacian Monan Fonduson (IMF) pri ”terorismo”. Tuj poste li demisiis, ĉar tiuj reprezentantoj laŭ li ne plu volis intertrakti kun li.
En februaro 2016 li fondis la civitanan movadon DiEM25, kiu volas efektivigi ”demokratan revolucion” en Eŭropo. Laŭ Judith Meyer, la celo estas demokratio en ties ”radikala senco”:
– Ne nur enkonduko de demokratio en la eŭropunia nivelo kie ĝi ege mankas nun, sed pli ĝenerale demokratio kiel regado de la malpli riĉaj homoj, ĉar ili estas la plejmulto en ĉiuj landoj.
La movado jam uzas Esperanton, sed ŝi volus vidi pli da esperantistoj inter la aktivuloj:
– La movado nun havas 158 000 membrojn, kaj nur kelkdeko estas Esperantistoj. Tion mi konsideras tre stranga, ĉar la interna ideo estas tre simila. DiEM25 agas ne internacie sed transnacie. La diferenco estas, ke en internacia organizo la homoj de ĉiu lando elektas registaron aŭ reprezentantojn, kiuj tiam intertraktas nome de siaj popoloj.
– En transnacia organizo ne gravas via nacieco, vi interrilatas rekte kun la homoj el ĉiuj aliaj landoj. Tio estas la zamenhofa “sed homoj kun homoj”. La tuta DiEM25-movado havas tian spiriton. Pri niaj politikaj pozicioj ni diskutas kaj voĉdonas kune, po unu voĉo por ĉiu membro, sen rigardi la naciecojn.
La organizaĵo nun uzas ok laborlingvojn.
– Ni bezonas tre grandan volontulan tradukservon por interkomunikiĝi. Do mi ĉiam substrekas kiom pli facile estus se ĉiuj lernus Esperanton, kaj ankaŭ Varoufakis (la fondinto) kelkfoje diras tion, eĉ publike. Ĉiuokaze la unua paŝo estis la traduko de nia retejo kaj manifesto al Esperanto – dankon al Juan García del Río, Renato Corsetti kaj Leo de Cooman – kaj mi esperas ke se venas plia subteno de Esperantistoj, ni povos fari pli.
Inter la laborlingvoj tamen ne estas Esperanto.
– Tiu estas mia celo, sed ankoraŭ ne estas tiel, ĉar mankas esperantistoj. Laborlingvo estas granda respondeco por ni: tio signifas ke homoj povu plene partopreni en nia interna demokratio kaj komuna program-verkado per Esperanto sen neceso de la angla aŭ alia lingvo. Por tio necesos volontula tradukteamo kiu aktivos ĉiusemajne. Tiun ni ne havas, la nunaj tradukintoj eĉ ne estas membroj.
Por partopreni en eŭropaj elektoj, la organizaĵo en Grekio, Germanio, Italio kaj Svedio fondis partiojn kun la nomo MERA25, kun komuna programo. Inter la ĉefaj celoj kiujn la partioj volas antaŭenigi laŭ Judith Meyer estas verda transiro, universala baza enspezo kaj paco.
– Ekzemple ĉeso de eŭropa partopreno en usonaj aventuroj kiel nune en Jemeno, eŭropunia subteno por UN-pacoprocezo en Mezoriento, Ukrainio kaj Okcidenta Saharo, malsubteno por la nova malvarma milito kontraŭ Ĉinio.
En Germanio kaj Svedio la partioj kolektas subskribojn por povi partopreni en la elektoj al la Eŭropa Parlamento, ŝi rakontas.
– Mi estus tre feliĉa se Esperantistoj povus kontribui al tio. En Grekio ne ekzistas tia regulo kaj en Italio ni trovis alian solvon.
Inter la celoj de la movado estas subteno al multlingveco kaj rajtoj de minoritatoj, ŝi diras.
– Ni estas diversa, tuteŭropa movado, pro tio ni havas tute alian intereson pri tiu temo ol naciaj partioj, kiuj ĉiam zorgas pri la rolo de la nacia lingvo kontraŭ la minoritataj lingvoj kaj tiel plu. En Eŭropa Unio tia, kia ni imagas ĝin, ĉiuj havos pli da libereco esti tiaj, kiaj ili estas, malaperos kaj la ŝtataj kaj la ekonomiaj premoj ŝanĝi sian identecon, ĉu lingvan aŭ alian, por vivteni sin.