La senco de musa vivo

La senco de musa vivo Aleksandra Watanuki, Aleksandra Watanuki, Tokio, 2023. 42 paĝoj. Prezo 450 enoj.

Kial ni legas librojn, dum ni lernas lingvon? Nu, kutime ĉar ni volas lerni pli da vortoj kaj samtempe vidi kiel lingvo funkcias en la vera, ĉiutaga uzado. Prefere ni faru tion, dum ni sekvas interesan, amuzan intrigon. Se la rakonto enhavas ankaŭ ian mesaĝon por la homa socio, tio estas eĉ pli bona.

En 2023 eldoniĝis La senco de musa vivo, ĉarma rakonteto, kiu havas ĉiujn ecojn, kiujn mi listigis supre. La aŭtoro, Aleksandra Watanuki, verkas en facila lingvaĵo kaj per bela stilo. Ĉiaj legantoj, ankaŭ infanoj, povos sekvi kaj ĝui la libron, ĉu ili legos ĝin kiel amuzan fabelon, ĉu kiel seriozan verkon kun grava mesaĝo por ni homoj.

La libro temas pri Alberto, studema junulo, kiu pripensas sian estontecon kaj devas decidi kion li studos ĉe la universitato por progresigi sian vivon. Li ne havas tempon por malgravaj aferoj kiel la bonfarto de la bestetoj, kiuj loĝas apud lia hejma korto. Lia pli juna fratino, tute male, ege zorgas pri tiuj estaĵoj, kiel sia dorlot-besto, la kato, kaj pri la musoj, kiuj loĝas en la ĝardeno. Mirinda okazaĵo tamen, transformas Alberton en museton, kaj subite li devas rigardi la vivon laŭ la vidpunkto de tiu besto. Dum aventur-plena nokto li komprenas kiel grave estas vidi “la sencon de musa vivo”. En la vortoj de la aŭtoro: “anstataŭ demandi pri la vivo-senco de aliaj, oni prefere pensu, kian signifon doni al sia propra vivo.”

Oni ofte demandas min, kiel eblas akiri leĝaĵojn por infanoj en Esperanto – aŭ eĉ, ĉu tiaj legaĵoj entute ekzistas. Plej ofte la demando temas pri bonkvalitaj kaj modernaj libroj por komencantoj kaj komencintoj. Lernantoj nature ne deziras ricevi eksmodajn librojn el la fora pasinteco.

Sufiĉe malofte eblas respondi jese al tiaj demandoj, kaj La senco de musa vivo povus sendube esti bona respondo. Ĝi estas libro taŭga por komencantoj, komencintoj kaj progresantoj: libro, kiun povus legi kaj ĝui infanoj de ĉiuj aĝoj. Krome ĝi estas libro moderna, pensiga, kaj ege belaspekta. Ĝi enhavas gravajn temojn: ekologion, la respekton de homoj al bestoj,kaj prizorgadon de la naturo.

Serĉu kaj aĉetu la libron. Precipe en la PDF-versio, ĝi estas facile akirebla en la tuta mondo.

Maurizio ‘Rico’ Giacometto

La senco de musa vivo estas mendebla internacie ĉe la retejo de SOJO , kie vi trovos kaj la paperan kaj la ciferecan versiojn. La libro troveblas ankaŭ ĉe Japana Esperanto-Instituto. Sendu retmesaĝon al libro@jei.or.jp aŭ esperanto@jei.or.jp.

La senco de musa vivo
Rolar para o topo