Kiu estis la unua homo, kiu diris, ke eblas krei artefaritan lingvon? Laŭ esperantistaj fontoj, tiu homo estis René Descartes [Rene’ Dekart], fama franca filozofo, kiu skribis tion en 1629. Sed 49 jarojn pli frue, en 1580, islama klerulo, Mehmed Muhiddin, jam kreis tian lingvon.
Laŭ la turkoj, Mehmed estis turko, sed la persoj konsideras lin perso, ĉar lia familio devenis el la fama urbo Ŝirazo en Persujo (la nuna Irano). En la persa li nomiĝas Moḥyi Moḥammad Golšani [Mohji Mohamad Golŝani]. Ĉiuokaze, kiam li estis 24-jara li iris al Egiptujo por loĝi ĉe sia frato, kiu estis grava oficisto de la sultana administra sistemo.
Tiutempe, la turka imperio estis tre grava kaj vigla, kaj kulture tre evoluinta. En tiu jarcento, ĝi estis regata de la sultano Sulejmano, kiun la eŭropanoj nomis Sulejmano la Mirinda, kaj la islamanoj nomis la Leĝo-faranto. Sulejmano kreis brilan, islaman socion, en kiu kleruloj konis tri lingvojn: la turkan pro la leĝoj, la persan pro la literaturo, kaj la araban pro la religio. Ĝuste sur tiuj lingvoj Mehmed bazis sian pra-Esperanton, kiun laŭ li ankaŭ la nekleruloj povos facile lerni.
Kvankam la vortoj estis prenitaj el la tri menciitaj lingvoj, la sistemo havas interesajn similecojn kun Esperanto.
Ĉio baziĝas sur neŝanĝeblaj radikoj, ekzemple bar- = “sci-“. Per tiu radiko oni faras la verbon baram = “scii”. La prefikso ki- = “ejo”, tial kibar = “lernejo”. La sufikso -nak = -eg-, tial barnak = “saĝulo” [iu, kiu scias multon], kaj ekzistis ankaŭ la mala sufikso -ka por -et-: barka = “iometo da scio”. Same kiel en Esperanto, ekzistis sufikso por ilo, tio estis -ak, ekzemple kav- = “fermi” kaj kavak = “ŝlosilo”.
La similecoj iĝas ankoraŭ pli rimarkindaj, se ni rigardas la verbojn:
bar [simpla radiko] = “sciu”, baram = “scii”, barar = “scias”, baras = “sciis”.
Kaj (ne falu el via seĝo!) Mehmed metis en sian lingvon ankaŭ la ekvivalenton de nia -iĝ-, terura por komencantoj, en la formo z. Ekzemple, hadram = “bati,” had = “batu!”, hadrar = “li batas,” hadzar “li estas batata/batiĝas”. La radiko bal- rilatas al la morto, do balam = “mortigi,” balzam = “morti.” Kaj eĉ (Dio helpu nin!), estas la akuzativo, kiun oni markis per la sono -r.
Kaj nun vi scias preskaŭ ĉion necesan por paroli la balaibalanan. Vi devas nur atenti pri kelkaj aferoj tipaj de la ŝemidaj lingvoj. Ekzemple por esprimi la negativon, Zamenhof nature uzis la literon N, same kiel en la eŭropaj lingvoj, ekzemple en la vortoj “ne”, “neniu”, “nenio”. Sed Mehmed Muhiddin nature esprimis la negativon per la litero L. La vorto “ne” estas la en la araba kaj lo en la hebrea. Sekve labar = “ne sciu!”, labaras = li ne sciis,” labarar = “li ne scias.”
Laŭ la kreinto de la balaibalana, la araba estas la plej bona lingvo. Tial li elektis la samajn vokalojn kiel en la araba, t.e. a, i, u, sed same kiel en la araba, ili povis esti kaj longaj kaj mallongaj. Kiel ni jam montris, bar signifas “sciu!” Sed kun longa vokalo ĝi iĝas bār = “scio, informo.” Do la longa ā havas interalie la funkcion de nia substantiva finaĵo -o.
Zamenhof ne konis la balaibalanan kaj Mehmed Muhiddin, alinome Moḥji Moḥamad Golŝani, ne konis nian internacian lingvon. Sed multfoje ili pensis laŭ la sama maniero.
Renato Corsetti kaj Ahmad Mamduhi