Lerni e-legante – ŝtupoj al pli vasta vort-provizo: Petro Desmet’, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, Belgujo, 2021. 174 paĝoj, 180 x 254 x 10 mm. ISBN 978907706674. Prezo 20€.
Ĉi tiu artikolo unue aperis, en formo de libro-recenzo, en la porinstruista retejo edukado.net en oktobro 2023. La verkinto, Maurizio ‘Rico’ Giacometto, simpligis la lingvaĵon por uea.facila. Ĉi tie troveblas la originala artikolo, antaŭ la simpligo kaj kun multe pli da detaloj pri la libro.
Lerni e-legante estas libro de konata esperantisto Petro Desmet’, kiu estas fama precipe pro la kreado de vortaroj kaj esprimaroj. La celo de Lerni e-legante estas plivastigi la vortprovizon de progresantoj.
Post mallonga enkonduko, la libro enhavas 36 ĉapitrojn pri la plej diversaj temoj, kun entute pli ol 1400 vortoj. Inter la temoj traktitaj en la libro estas la homa korpo, vestaĵoj, la naturo, bestoj, manĝaĵoj, butikumado, la domo, vetero kaj klimato.
La tekston akompanas multaj koloraj bildoj, kies celo estas klarigi la vortojn prezentitajn en la teksto.
Ideale, legantoj havu bazajn sciojn pri la gramatiko kaj scipovu uzi la retejon vortaro.net kaj nacilingvan-Esperantan vortaron. Ĉe la fino de ĉiu ĉapitro aperas aldonaj informoj pri la temo kaj taskoj aŭ ekzercoj. Tiujn povus fari memlernantoj, sed ili estos eĉ pli utilaj por grupo kun instruisto.
La aŭtoro klasigas la vortojn en la libro en tri grupojn. Normale presitaj vortoj estas tiuj, kiuj laŭ la aŭtoro apartenas al la baza vortkono, do legantoj verŝajne jam renkontis ilin en bazaj lernolibroj. La nigre grasigitaj vortoj estas tiuj, kiujn la aŭtoro taksas vere lernendaj. La tria grupo enhavas vortojn, kiujn la leganto jam konas en sia nacia lingvo, kaj kiuj havas similan formon en Esperanto – tamen ankaŭ en Esperanto necesas aktive lerni ilin. En la libro ili estas kolore grasigitaj.
Jen lernilo moderna kaj riĉa kun pli ol 50 temoj, kiuj ebligas ligadon de ideoj kaj tial pli facilan enmemorigadon. Aliflanke la libro ne enhavas klarigojn pri la gramatiko, do ĝi ne sufiĉas kiel sola lernilo. Ĝi povas esti sekva paŝo post libroj aŭ kursoj kiel Esperanto per rekta metodo, lernu.net, Esperanto en 12 tagoj aŭ similaj.
Lerni e-legante estas libro taŭga por komuna lernado kaj do tre utila por parto de progresiga kurso aŭ semajna kursaro. Nur por parto tamen, ĉar kursgvidantoj verŝajne devus kompletigi ĝin per aliaj materialoj. Unuopaj memlernantoj devus jam scii la gramatikon, aŭ mem dedukti ĝin.
Ĉiaj uzantoj ĝuos la eblon elekti siajn preferatajn temojn sen la neceso legi la ĉapitrojn laŭvice. Per ĉi tiu libro ili povos plivastigi sian vortprovizon nature, diskutante kaj – kiel promesas la libro-priskribo – helpante unu la alian.
Maurizio ‘Rico’ Giacometto