Year: 2023

Kiel formanĝi plaston

En Pacifiko estas “insulo” el plastaj rubaĵoj. Tiu insulo estas duoble pli granda ol Francujo.

En 2020, la industrioj kreis 367 milionojn da tunoj da plasto tutmonde. La plej granda parto estis forĵetita post la uzo, kaj ĉefe finiĝis en la oceanoj…

Enmigrado: la kongresa temo

Ĉiu Universala Kongreso havas temon, kiun la partoprenantoj diskutas dum la kongresa semajno. Ĉi-jare en Torino, oni traktis la temon “Enmigrado – kun-fluo de homaj valoroj“. La organizanto de la Kongresa Temo estis Thomas Bormann, germana ĵurnalisto, …

Malklaras la sorto de la libroservo de UEA

Jam antaŭ du jaroj la komitato de UEA decidis, ke la libroservo de la asocio estonte estos prizorgata de la organizaĵo E@I en Slovakio. Tamen ĝis nun la afero pendas, ŝajne ĉar oni ne sukcesis konsenti pri la konkretaj kondiĉoj de la transdono. Provizore la libroservon partatempe prizorgas Ionel Oneț, kiu devus emeritiĝi fine de 2022.

Baza legolisto aktualigita proze kaj poezie

Antaŭ kvarona jarcento William Auld laste ĝisdatigis sian liston de la gravaj beletraĵoj originale verkitaj en Esperanto. Nun ĝi estis kompletigita de Sten Johansson, kiu elektis pliajn prozajn verkojn, kaj de Nicola Ruggiero kaj Suso Moinhos, kiuj aldonis titolojn al la poezia parto. Sed pluraj gravaj verkoj en la listo ne plu facile haveblas.

Rolar para o topo