Year: 2023

o abacateiro

 

 
Foto PSV 2022
 
 

Este ano o abacateiro não deu fruto.

Na época certa, floresceu dourado, anunciando imensa produção.
Há muitos anos ele age assim, em generosidade sem limite. O que nos dá o gosto
de ingerir o fruto e o distribuir aos amigos – e até a desconhecidos.  

Mas este ano o abacateiro não frutesceu. Resultaram umas
pequenas bolas verdes e duras, que caem com o vento, em melancólica
desesperança. Recusaram-se todos ao intumescimento da devida estação.

Perguntei ao abacateiro o motivo. Soberbo, ele não me deu
resposta.

Tenho pensado longamente. De repente, atinei com a explicação.
Por décadas tenho colhido os frutos desta árvore majestosa. Admiro-a
profundamente, mas nunca me lembrei de agradecer.

Não basta admirar; a generosidade, embora gratuita, nutre-se
da gratidão.

– Muito grato, querido abacateiro!

 

La
avokadarbo

 

Ĉi
tiun jaron la avokadarbo ne fruktis.

Je
la ĝusta sezono, ĝi ore floris, kaj anoncis grandegan produktadon. De multaj
jaroj ĝi tiel agas, en senfina malavareco.  Tio donas al ni la plezuron
manĝi la frukton kaj disdoni ĝin al geamikoj — kaj eĉ al nekonatoj.

Sed
ĉi tiun jaron la avokadarbo ne fruktodonis.  Rezultis etaj, malmolaj,
verdaj buloj, kiuj falas pro la vento, en melankolia senespero. Ili ĉiuj
rifuzis grasiĝi en la koncerna sezono.

Mi
demandis de la avokadarbo la kialon. Ĝi fiere ne respondis.

Mi
longe pensadis. Subite, mi trafis la klarigon. Dum jardekoj mi plukadas la
fruktojn de ĉi tiu majesta arbo. Mi profunde admiras ĝin, sed mi neniam memoris
danki.

Ne
sufiĉas admiri; grandanimeco, kvankam senpaga, nutriĝas per dankemo.


Koran dankon, kara avokadarbo!

 

 

o arauto


 

“ É o sentido que os homens conferem à sua existência, é
seu sistema global de valores que define o sentido e o valor da velhice. Inversamente:
através da maneira pela qual uma sociedade se comporta com seus velhos, ela
desvela sem equívoco a verdade – muitas vezes cuidadosamente mascarada – de seus
princípios e de seus fins.”

(Simone de Beauvoir, “A
Velhice”, 1970)

 

Devemos todos refletir sobre a velhice, arauto de nossa finitude.
É preciso coragem e serenidade para olhá-la de frente e tentar decifrar seu
sentido. A maioria de nós desvia os olhos, perturbado.

O velho a toca com sua mão trêmula. Estará em confronto com
seu passado, com suas escolhas, com seus equívocos e conquistas. Estará
pacificado se puder olhar para seu percurso de vida com tolerância e certo
humor. Não se sentirá, assim, obrigado ao confronto e à resistência, mas à estóica
aceitação: “Que fiz da minha vida?”

O jovem a vê sempre distante, esquecido de que o tempo é uma
espécie de ilusão. A cada passo, deveria submeter-se ao exercício de certa pergunta:
“Quê pensarei disto daqui a algumas décadas?”

À sociedade, esta espécie de abstração inquieta e
caprichosa, caberia a tarefa de consultar a História e a consciência coletiva
(outra abstração), em busca de uma prestação de contas: “Quê tenho feito de
meus velhos?”

Pois ali mesmo, na próxima esquina, a Indesejada nos
espreita…

 

la heroldo

 

“La senco, kiun la homoj donas al sia
vivo, ilia tuteca sistemo de valoroj, estas tio, kio difinas la sencon kaj la
valoron de maljuneco. Inverse: per la maniero, kiel iu socio kondutas rilate
siajn maljunulojn, ĝi nepre malkaŝas la veron — ofte zorge maskitan — pri siaj
principoj kaj pri siaj celoj.
” (Simone de Beauvoir, “La Maljuneco”,
1970)

 

Ni ĉiuj devas mediti pri la maljuneco, heroldo
pri nia finiĝemo. Necesas kuraĝo kaj sereneco por rigardi ĝin alfronte kaj
klopodi deĉifri ĝian sencon. Plej multaj inter ni deturnas la okulojn,
perturbitaj.

Maljunulo ĝin tuŝas per sia tremetanta
mano. Li alfrontas sian pasintecon, siajn elektojn, siajn misfarojn kaj
konkerojn. Li estas en paco kun si mem se li povas rigardi al sia vivovojo kun
toleremo kaj bonhumoro. Tiel li ne sentos sin devigita al kunpuŝiĝo kaj
rezistado, sed al stoika akceptemo: “Kion mi faris el mia vivo?”

Junulo vidas ĝin ĉiam for, forgesinte,
ke la tempo estas iaspeca iluzio. Post ĉiu paŝo, li devus sin submeti al la
ekzerco de demando: “Kion mi pensos pri ĉi tio post kelkaj jardekoj?”

Al la socio, ĉi tiu speco de malkvieta,
kapricema abstraktaĵo, koncernus la taskon konsulti la Historion kaj la
kolektivan konsciencon (alian abstraktaĵon), serĉe de ia kvitiĝo: “Kion mi
faradas el miaj gemaljunuloj?”

Ĉar jen ĉe la proksima stratangulo, la
Nedezirata nin gvatas…

 

retrato

 
 

Fizeram-me um retrato.

Para minha surpresa, recebi de Helga Plötner, artista alemã,
veterana Esperantista e linda pessoa, o meu retrato. Ela se dedica,
generosamente,  a criar retratos de
Esperantistas, mundo a fora. Desenha-os com artes de minúcia, delicadeza e
precisão. Resultam rostos cheios de vida.

Olho-o longamente, e me custa distinguir o que sinto.
Examino a pele engelhada, especialmente ao lado dos olhos assimétricos – o
esquerdo mais fechado.  Abaixo da
cabeleira branca, a testa é larga e sulcada, e as orelhas, pequenas. Em
contraste com o nariz volumoso, que minha mãe denominava “nariz fornalha”,
quase uma deformidade. Sulcos profundos também nos lados da boca, cujos lábios sorriem
de leve, mais finos do que um dia já foram. A pele do pescoço, com suas
redundâncias, contribui para a denúncia dos anos.

Há uma certa estranheza em se olhar assim, em detalhe. Por
trás do possível narciso,  passa-se uma
espécie de desvendamento. Quem é este que aí sorri, de leve, sobre o papel? Quê
cogita, quê vislumbra, quê percebe? Que palavra o poderia definir? Encontro no
retrato um rosto sem palavra. Alguém no constante espanto do mundo, no puro ar
de certa manhã fresca.  Não passa de face,
num momento de vida. No momento seguinte, há de ter sido outro.

Um instante, efêmero e único.

 

 

portreto

 

 

Oni
desegnis mian portreton.

Por mia
suprizo, mi ricevis de Helga Plötner, germana artistino, veterana
Esperantistino kaj belega persono, mian portreton. Ŝi grandanime sin dediĉas al
kreado de portretoj de Esperantistoj, tra la mondo. Ŝi desegnas kun detala,
delikata, preciza arto. Rezultas vizaĝoj plenaj de vivo.

Mi ĝin
longe rigardas, kaj mi penas ekkompreni, kion mi sentas. Mi ekzamenas la
sulkoplenan haŭton, aparte apud la okuloj asimetriaj – la maldekstra malpli
aperta. Sub la blanka hararo, la frunto estas larĝa kaj sulkita, kaj la oreloj,
etaj. Kontraste kun la granda nazo, kiun mia patrino alnomis “fornegaj nazoj”,
preskaŭ misformaĵo. Profundaj sulkoj ankaŭ apud la buŝo, kies lipoj apenaŭ
ridetas, malpli dikaj ol iam. La haŭto de la kolo, kun siaj faldoj, kontribuas
por denunci pri la jaroj.

Troviĝas
ia strango, se oni sin tiel rigardas, detale. Sub la ebla narciso, okazas
iaspeca malkovro. Kiu estas tiu, kiu apenaŭ ridetas, sur la papero? Kion li
pensas, vidas, perceptas? Kiu vorto povus lin difini? Mi trovas sur tiu
portreto senvortan vizaĝon. Iu en konstanta miro pri la mondo, en pura matena
freŝa aero. Nur vizaĝo, en unu momento de la vivo. Je la sekva momento, li
estis jam alia.

Unu
momento, efemera kaj unika.

 

Rolar para o topo