La sezonoj – laŭ indonezia vidpunkto
La suba artikolo unue aperis en Kontakto n-ro 313 (2023:2). Ĝi estas iom redaktita.
Rilate al sezonoj, mi alkutimiĝis al nur du: seka kaj pluva. Ĉar ĉiu parto de Indonezio troviĝas ĉe la ekvatoro, ĝi ne havas sezonojn kiel en Eŭropo. En baza lernejo, oni jam lernas pri tio, kaj oni lernas, kial en nia lando estas nur du sezonoj.
Tamen, oni scias kiaj estas la sezonoj en Nord-Ameriko kaj Eŭropo pro filmoj kaj romanoj. Tial mi malkovris kun miro, ke multaj homoj kredas, ke mi spertas vintron en Indonezio. Mi supozas, ke ne ekzistas multaj filmoj kaj romanoj pri tropikaj landoj, aŭ eble temas nur pri manko de scio. Ĉiuokaze, mi volas klarigi al la legantoj de Kontakto, kiaj estas la sezonoj en Indonezio, ĉar ili estas simplaj.
Kiam mi vizitis Eŭropon la unuan fojon estis aŭtuno tie. Ĉar mi ne alkutimiĝis al la eŭropaj sezonoj, mi ne kontrolis la prognozon kaj la temperaturon antaŭ mia foriro de la loĝejo en la unua mateno por serĉi matenmanĝon. La rezulto estis ke mi marŝis surstrate frostiĝante, ĉar mi ne surmetis taŭgajn vestaĵojn. Mi neniam bezonas kontroli tiajn aferojn en Indonezio. La ununura metodo por sin prepari kontraŭ malbona vetero en Indonezio estas kunporti ombrelon ĉien ajn.
Ĉar estas malmultaj sezonoj en Indonezio, oni uzas la indonezian vorton por sezono musim, por paroli pri la periodo, kiam iu specifa planto produktas fruktojn. Ekzemple, en junio kaj julio estas la sezono de oranĝo, aliflanke, dum decembro kaj januaro estas la sezono de avokado. Estas eĉ kanto, kiu uzas la sezonojn de fruktoj en la kantoteksto:
Dari musim duren, hingga musim rambutan, tak juga aku temukan…
(Ekde la sezono de durio, ĝis la sezono de rambutano, mi ne povas trovi…)
Wali: “Cari Jodoh” (serĉi edzinon)
La sezono de durio estas en la komenco de la jaro (januaro-februaro), kaj la sezono de rambutano estas en la fino de la jaro (novembro-decembro). Do en tiu kanto, oni volas diri, ke la serĉado jam daŭras unu jaron.
Arya Ferduzi