La revuo sen redakto

La revuo de UEA suferas de manko de redaktado kaj strukturo. Krome mankas recenzoj, nekrologoj kaj diskutoj, dum la titoloj estas plumpaj. Tion skribas en vidpunkta artikolo Osmo Buller, multjara ĝenerala direktoro de UEA.

revuoj
Kelkaj lastatempaj numeroj de la revuo Esperanto.

La gvidlinioj pri la revuo Esperanto mencias kiel ĝian unuan celon ”prezenti ĝustan, ĝisdatan, kaj inspiran bildon pri la agado kaj strategio de UEA”. Tiu dokumento estis akceptita en 1994 kaj ne konas la eblojn kaj postulojn de Interreto, sed ĝiaj principoj restas daŭre validaj. Bedaŭrinde mi jam de multaj jaroj konstatas, ke la oficiala organo de UEA ne plenumas ilin.

Sube mi traktas diversajn aspektojn de la nuna revuo, sed la analizo ne estas elĉerpa. Similajn rimarkojn mi faris pri la unuaj numeroj de la nuna redakcio en ateliero dum la Itala Esperanto-Kongreso en septembro 2017, sed ili plu validas.

La nuna redakcio deĵoras ekde aprilo 2017, sed pli ol ses jaroj ne sufiĉis por forigi la bazan mankon en la revuo, tiun de redaktado. Al tiu manko mi referencos sube plurloke, sed por la komenco bona lastatempa ekzemplo estas la intervjuo de nova estraranino en la novembra numero. Ĝi okupas kvar paĝojn, sed ĝi malmulte rilatas al UEA, kiel oni atendus de intervjuo de estrarano.

Evidente la redakcio aperigis ĉion, kion ĝi ricevis de la intervjuito, anstataŭ ekstrakti el ĝi tion, kio rilatas al UEA. Ne necesis tamen tute neglekti ĉion ceteran sed resumi ĝin tiom, kiom utilus por portreti ŝian personon. Por konigi ŝin al la legantoj estis superflue rakonti pri ĉiu turno de ŝia vivo.

Rezultis neekvilibra teksto, en kiu la ideoj kaj planoj de la estraranino perdiĝis. Eble tuj post la elekto al la estraro ili ankoraŭ ne povis konturiĝi al ŝi, tiel ke pli utilus intervjui ŝin iom poste.

Tre ĝena estas manko de strukturo. Malfermi novan numeron estas kvazaŭ malfermi senorde plenŝtopitan ŝrankon, kies enhavo emas elfali surplanken. La lokon de unuopa ero en la nuna revuo ne difinas ĝia speco, sed ĝi povas situi preskaŭ kie ajn. Pli longaj artikoloj plej ofte troviĝas, ja prave, en la komenco, sed cetere rubrikoj sekvas neniun ordon.

Eroj de sama rubriko eĉ povas troviĝi dise en la revuo, kvankam ili devus aperi kune en sama parto de la numero. Oficiala Informilo kaj Laste aperis nature troviĝus en la fina parto, sed oni ofte trovas ilin pli frue, eĉ proksime al la komenco. Ne ekzistas unu fiksa skemo de bona revua strukturo, sed eblas diversaj variaĵoj. Necesas nur, ke la redakcio fiksu strukturon kaj konsekvence sekvu ĝin, ĉar ordo estas fundamenta en periodaĵo, por ke la leganto orientiĝu.

Lastatempe en la diskutlisto UEA-membroj oni kritikis, ke ne aperis nekrologoj de tri forpasintaj gravuloj, nome la eksa estrarano Tacuo Huĝimoto kaj la honoraj membroj Andrzej Pettyn kaj Edwin de Kock. Aperas ĉefe nekrologoj, kiuj hazarde venas al la redakcio. Krome ili aperas pli-malpli tiaj, t.e. ne redaktitaj. Ekde 2002, kiam la redakoro ne plu laboris en la CO, nekrologoj plu restis longe redaktataj en la CO, ĉar tie troviĝis la necesaj fontoj.

Ke oni esence likvidis la CO, klarigas sed ne pravigas la nunan staton. Ne nur pintaj movadanoj sed multaj aliaj merituloj estas ignorataj. Tiel ilia movada laboro en la fino renkontas mankon de elementa respekto flanke de UEA. La redakcio klare ne sekvas forpasojn de elstaraj movadanoj, kvankam pere de retforumoj kaj Facebook estus facile ekscii pri multaj el ili. Samtempe oni ekscius pri multo alia raportinda en Esperantujo.

En 2022 aperis 20 nekrologoj kaj ĉi-jare nur kvin. La movadan staturon de la nekrologitoj ne eblas kompari inter si laŭ la amplekso de la tekstoj. Ĉar ili ne estas redaktitaj, iuj nekrologoj estas tro detalaj kaj enhavas superfluan priploradon, dum gravaj informoj mankas en aliaj. En 2015, la lasta jaro, kiam la CO prizorgis la rubrikon, aperis 62 nekrologoj.

En 2001, la lasta jaro de oficeja redaktoro (István Ertl), ili estis 109. Ankaŭ en tiuj antaŭaj jaroj temus pri malmultaj, se ankaŭ tiam la rubriko dependus nur de legantoj. Aktiva observado necesas, eĉ se la verkado de nekrologoj estas grave subfosita pro la fakta likvido de la CO kaj ĝia arkivo. Metie kapablaj redaktoroj tamen scius elturniĝi per aliaj fontoj, ekz. Vikipedio.

Recenzoj spertis eĉ pli malbonan sorton: en 2022 aperis 6 recenzoj kaj ĉi-jare ili preskaŭ malaperis, ĉar estis nur 3. En 2001 István Ertl lanĉis 39 recenzojn pri 53 verkoj, ĉar kelkfoje samaŭtoraj aŭ -specaj verkoj estis traktitaj kune. Stano Marček, kiu laboris ekster la CO, publikigis 22 recenzojn en sia lasta jaro 2013.

Ŝajne ankaŭ pri recenzoj validas, ke aperas tiuj, kiuj spontanee venas, kaj ke varbado ne okazas. Same kiel ĉe nekrologoj, laŭ la amplekso de recenzoj ne eblas konjekti ion pri la valoro kaj graveco de la koncernaj verkoj.

Konsterna estas la statistiko de reklamoj de libroj eldonitaj de UEA: dum la tuta 2023 nur en la decembra numero fine aperis du reklamoj, dum iam en ĉiu numero troviĝis pluraj. La revuo estas potenciale tre efika loko por diskonigi librojn k.a. eldonaĵojn per recenzoj kaj reklamoj. Pasintece oni klopodis utiligi tiun potencialon kiel eble plej multe sed ne plu en la lastaj jaroj.

Rezultis ŝrumpo de vendoj de la libroservo, kio negative influas la finanojn de UEA. La malkresko de vendoj havas ankaŭ aliajn kialojn, ekz. malpli grandaj UK-oj, ĉesigo de Malfermaj Tagoj de la CO, paralizo de la eldona fako kaj ankaŭ malgrandiĝo de legema-aĉetema publiko. Vigla recenza rubriko estas nemalhavebla por varti kaj vivteni la interesiĝon de la publiko, dum fakta estingiĝo de la rubriko estingas ankaŭ la interesiĝon.

La gvidlinioj pri redaktopolitiko difinas, ke ”eldonaĵoj de UEA kaj CED, kaj aliaj relative profitigaj varoj, ricevas prioritatan traktadon per rapida recenzigo, allogaj anoncoj kaj ripeta menciado”, dum ”malpli gravaj verkoj pri Esperanto kaj ĝia komunumo, fakaj kaj literaturaj verkoj povas ricevi mallongan recenzon aŭ priskribon ĝis 100 vortoj”.

Tiujn gvidliniojn la redaktoroj ne sekvas. Ekz. la novembra recenzo pri rakontaro de Julian Modest estas pli ol 300-vorta, kvankam ne temas pri eldonaĵo de UEA sed pri ”malpli grava literatura verko” de alia eldonejo.

Ne necesas tamen kategorie limigi recenzojn al 100 vortoj. Pri ”malpli gravaj” verkoj tio sufiĉas, sed aparte grava verko povas ricevi pli da spaco, kvankam por pli funda trakto de beletraĵoj ekzistas ekz. Beletra Almanako kaj retaj forumoj. La rubriko de Esperanto servas al la Esperanta librokulturo kaj -merkato plej bone per abunda provizo de koncizaj recenzoj.

Tipa titolo laŭ la stilo de la revuo Esperanto.

Titoloj karakterizas revuojn kaj gazetojn. Viglaj, trafaj titoloj sugestas vivan enhavon, sed en la revuo regas pezaj, senfantaziaj titoloj, kiuj ne invitas al legado. Tipa estas tiu de la menciita intervjuo kun la nova estraranino: Kelkaj demandoj al D-ino Gong Xiaofeng (Arko). Lerta redaktoro utiligus por titolo iun eron el la intervjuo, sed nun aperas dubo, ĉu la redakcio entute legis la respondojn.

La titolo La 56-a ILEI-kongreso kaj la 79-a Internacia Junulara Kongreso estas ne nur morta sed superflue ripeta, ĉar en la rubriktitola skatolo supre jam staras IJK/ILEI-kongreso. La oktobra artikolo de Gian Carlo Fighiera nomiĝas La tri ĉefurboj de Esperanto, kiu estus taŭga titolo, se ja temus pri tri urboj, sed temas nur pri Herzberg. La unua frazo mencias ankaŭ Varsovion kaj Roterdamon, sed tio ne sufiĉas por pravigi la titolon. Se la redakcio legis la tekston, ĝi devus titoli ĝin kun referenco nur al Herzberg.

Pinte teda titolo aperis en septembro: Komentoj de s-ro Gian Carlo Fighiera preparitaj por prezento en la Fermo de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto, Torino, la 5-an de aŭgusto 2023. Estis mallerte fari la titolon longa kvazaŭ alineo, kies enhavo krome aperas tuj poste en la teksto. Por kapti la leganton eblus krei titolon el iu ero en la vortoj de Fighiera aŭ mem bildigi la tekston du-tri-vorte anstataŭ imiti stilon de nordkorea partia organo.

Burokratiaj titoloj aperas ĉiunumere, ekzemple la ĵusan decembran svenige malfermas La arkivo de Universala Esperanto-Asocio en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Post tia titolego artikolo fariĝas preskaŭ ne bezonata.

Tre malsukcesa titolo en novembro estas Rezultoj de la UEA-enketilo: 2-a raporto de Duncan Charters, Prezidanto de UEA. Necesis indiki Charters kiel aŭtoron sub la titolo kaj ne memorigi pri lia prezidanteco, ĉar tion la leganto scias.

Laŭ la redaktopolitika dokumento la revuo devas ”provizi senpartian kaj altnivelan forumon por movadaj diskutoj, unuavice pri la agado de UEA, duavice pri aliaj movadaj temoj”.

Tamen, diskuto mankas. Fojfoje aperas tekstoj, kiuj povus naski komentojn, sed tiuj ne venas. Ĉar reagoj ne aperas, oni konkludas, ke ili eĉ ne estas atendataj. Interaktiveco do mankas. Iam la revuo havis viglan rubrikon Reagoj, kun mallongaj kontribuoj ne nur pri aperintaj artikoloj sed pri diversaj aliaj aferoj. Tiu rubriko malaperis.

Letero de leganto laŭ la stilo de la revuo Esperanto.

Eĉ la kontribuo kun la kapo Letero de leganto en februaro ne estis reago sed artikolo de Etsuo Miyoshi pri sia disŝutado de mono por reklamkampanjo en eŭropaj tagĵurnaloj. Ĝi en si mem estus fekunda temo por reagoj, kiujn iniciatema redaktoro povus inviti. Maniero por revivigi la rubrikon estus ĝuste mendo de reagoj, ekz. al la lastetempaj artikoloj de Duncan Charters pri la strategio de UEA. Apero de reagoj allogus pliajn kaj la redakcio ne plu bezonus mendi ilin sed nur – ho ve! – redakti.

Reagoj cetere mankas ankaŭ en la retejo de la revuo, kiu ĉefe afiŝas nur enhavtabelojn de unuopaj numeroj. Ankaŭ en la Facebook-paĝo de la revuo estus facile komenti, sed ŝajne la redakcio jam forgesis ĝian ekziston, ĉar nenio aperis tie post novembro 2022. Eble temas pri tio, ke ne plu eblas aliri Facebook en Rusio. Tiukaze oni solvu la prizorgon de la paĝo alimaniere.

La revuo ĉesis esti funkcia parto en la agado de UEA. Kion ajn faras UEA, tio devas eĥiĝi en la revuo. Ĝi devas esti montrofenestro, kiu ĝisdatigas la leganton pri la vivo de la asocio. Elementa devo de oficiala organo estas raporti pri la laboro kaj decidoj de la gvidaj organoj de UEA, sed oni vane serĉas raportojn pri iliaj kunvenoj.

Eĉ skandale estas, ke la revuo ne ĝustatempe raportis pri la planoj kaj decidoj vendi la domon de UEA, likvidi la bibliotekon, fordoni la arkivon kaj privatigi la kongresan fakon kaj la libroservon.

Tiuj, kies informiĝo pri UEA dependis de la revuo, eksciis pri tiuj drastaj ŝanĝoj, kiam ne plu eblis laŭtigi sian voĉon pri ili. Feliĉe ankaŭ ĉi-kaze Libera Folio faris tion, kion devus fari la oficiala organo. Facilan taskon ĝi ne havas, ĉar Libera Folio ofte plendas en UEA-temaj artikoloj, ke informpetoj al la respondeculoj de UEA renkontas silenton aŭ longe prokrastitajn kaj apenaŭ enhavajn respondojn.

Krom Reagoj, mi sopiras la iam tre popularan rubriktriopon Loke-Fake-Persone, kiu konsistis el mallongaj noticoj pri movada vivo tra la mondo. La oficeja redaktoro kompilis ĝin el informoj en dekoj da gazetoj kaj bultenoj, kiujn la CO ricevis. Mi ne scias, kio nun okazas pri ili, sed ĵurnalisme kapabla redaktoro scius fari riĉan rubrikon el la materialo, kiu ŝprucas el la reto.

Dum la Itala Esperanto-Kongreso en 2017 partoprenantoj analizis novan revuon, distondis ĝin kaj reenpaĝigis sub gvido de Francisco Veuthey. Foto: Osmo Buller.

Ankaŭ la enpaĝigo ne helpas por kapti la atenton de la leganto. Krom la manko de strukturo, la tekstoj ne distingiĝas inter si ankaŭ per grafikaj rimedoj. Praktike ĉie estas uzata sama litertipo kaj -grando. Oni ignoras la normalan praktikon de revuoj komenci artikolon per konciza enkonduko, krom ĉe mallongaj tekstoj, kaj apartigi ĝin disde la artikolo per kursivo aŭ grasigo, kolora fono aŭ alimaniere.

Ofte la aŭtoro jam verkis la unuan alineon kiel enkondukon, kiu bezonas nur elstarigon, alikaze la redakcio verku ĝin. Longaj tekstoj estu provizitaj per subtitoloj, se la aŭtoro ne faris tion. Ankaŭ tiel oni farus la revuon impresi vigle kaj freŝe, kio invitus al legado kaj farus ĝin pli agrabla kaj facilflua.

Alia problemo estas fotoj. Nun aperas ofte senvivaj grupfotoj kaj portretoj kaj oni malpli vidas fotojn, en kiuj io okazas aŭ estas farata. Sama artikolo, eĉ neampleksa, povas esti akompanata de pluraj fotoj, ofte tre malgrandaj. Ŝajnas, ke oni uzas ĉiujn fotojn, kiuj venis kun la teksto, kaj ili fariĝas etaj pro manko de spaco.

Denove do mankas redaktado, t.e. elekti fotojn, aŭ nur unu, kiuj plej trafe ilustras la tekston. Ofta ĝena peko estas loki bildklarigon sur la foto kaj klopodi legebligi la literojn per blankaj randoj kontraŭ la malhelo de la foto. Rezulto estas aŭ nelegebla au ĉiukaze malbela.

La uzo de koloroj estas kaosa kaj ne subtenas la tekston sed ofte male. Foje paĝoj impresas kvazaŭ presitaj sur bunta donacpapero kaj la anarkio de koloroj spertas psikedelan kulminon en titoloj, en kiuj koloroj dancas kvazaŭ diskotekaj lumoj.

Ne malofte, tamen, oni renkontas laŭdojn al la revuo pro tio, ke ĝi estas tiel kolora, sed tiuj laŭdoj ne valoras, ĉar al iliaj eldirantoj evidente la enhavo ne gravas, dum ĝuste ĝi estas la plej grava flanko. Bone redaktita kaj elegante grafikumita revuo povus esti modela eĉ nigra-blanka.

La revuo de UEA devus doni ”inspiran bildon” pri la asocio, sed ĝi ne inspiras. Ne sufiĉas ripari nur ĝiajn teknikajn kaj metiajn handikapojn, sed necesas ĉiurilate profesiigi la revuon. Necesas redakti kaj ne nur kunmeti materialojn, kiuj nun grandparte estas hazarde ricevitaj anstataŭ menditaj laŭ plano.

Bone redaktata revuo elspiras, ke al la redakcio ĝi ne estas nur fonto de enspezo sed io pli grava, eĉ pasio. Pro sia rolo kiel la oficiala organo de UEA la revuo estas la plej grava periodaĵo en Esperantujo. La prestiĝo de UEA inter esperantistoj multe dependas de ĝi ankaŭ en la nuna reta epoko. Tial necesas plibonigi ĝin por iom post iom atingi, ke denove membroj kaj abonantoj senpacience atendos novan numeron.

Osmo Buller

La revuo sen redakto
Rolar para o topo